Al la enhavo

Prononco de "r"

de LM59650, 2019-aŭgusto-24

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

LM59650 (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-24 15:16:16

Saluton
Prononco de Esperanto estas facila, sed ...mi ne povas korekte prononci "r".
Mi estas franco, kaj en franca lingvo, "r" estas ne rulata, tiu sono ne eksistas.
Mi prononcas "r" en Esperanto kiel en franca lingvo, sed mi sciias, ke estas malkorekta.
Mi povas prononci "ĥ", kiu ne eksistas en franca lingvo (mi lernis germanan lingvon, "ĥ" -> "ach" en germana lingvo), sed ne rulata "r".
Kiel vi faras ? (jes, estas malfacila skribe ekslipki ...)

sergejm (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-24 15:52:58

Ne tRo gRavas kiel vi pRononcas R, ĉefas, ke aliuloj aŭdu R.
Multajn sonojn oni Rekomendas pRononci kiel en la itala.

bloonblaster (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-26 01:17:21

Hey, I feel the same way about the R. Hard enough to pronounce when it is in the beginning of a 'syllable', 'ro' / i'ri' / vete'ro' / 're'go.
When the R is in the end of a syllable, it is more difficult, sur/per/ lerni/ horlogo.
To me, the R can sound similar to the L. My suggestion is to learn (from Youtube) the idea of positioning the tongue and airflow. The tongue is near the top of your mouth, towards the front, but not touching the teeth. The center front of the tongue is not completely touching the alveolar/top.
The airflow you make is similar to the 'th' or 'v' in english.

Saluton, mi sentas la samon pri la R. Malfacile prononcebla kiam ĝi estas en la komenco de 'silabo', 'ro' / i'ri '/ vete'ro' / 're'go.
Kiam R estas en fino de silabo, estas pli malfacile, sur / per / lerni / horlogo.
Al mi la R povas soni simile al la L. Mia sugesto estas lerni (de Youtube) la ideon poziciigi la langon kaj aerfluon. La lango estas proksime al la supro de via buŝo, direkte al la fronto, sed ne tuŝante la dentojn. La centra antaŭo de la lango ne tute tuŝas la alveolan / pinton.
La aerfluo, kiun vi faras, similas al la 'th' aŭ 'v' en la angla.

LM59650 (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-26 06:21:18

sergejm : jes, mi konsentas kun vi. Estas verŝajne ne tro grava per paroli Esperanto.

bloonblaster : Mi provis geniri la korekta "R" surbaze de la franca "R", sed surbaze de la "L" ŝajnas pli bona ideo. Ankaŭ, mi trovis teknika eksplikojn en hispana lingvo kursoj - rulata "R" estas grava en hispana lingvo.

Metsis (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-27 06:09:48

Look at this Youtube video.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-27 17:33:10

Ne gravas la ekzakta prononco de litero, se oni ne konfuzas ĝin kun alia. La akĉento ebligas diveni de kiu lando vi venas, kaj ne estas problemo se oni tuj aŭdas, ke vi estas angla, franca aŭ japana.

Plie, franco komprenas pli facile anglon (aŭ reciproke), kiu parolas la francan kun angla akĉento, ĉar tiun parolmanieron li atendas, ol kiam tiu anglo provas bone akĉenti sed ne sukcesas, kaj nur eldiras ion neatenditan kaj nekompreneblan. Do ne hezitu paroli spontane, komprenebla akĉento venos poste.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-28 18:29:23

Jen lingvistikaj terminoj En la okazo ke vi scias pri ĝi.

R en Esperanto povas esti prononcita en du manieroj . / r/ kaj /ɾ/ . La unua fonemo estas alveolara trilo kaj la alia fonemo estas alveolara frapeto.

/ɾ/ oni frapetas onian langon al la supera parto de la ena parto de la buŝo. ( alveolara supro) Kiel "ladder" angle. La du “d” en "ladder" ne estas normala "d" ĝi estas simile al trilita "r" sed pli mallongigita.

Mi scias ke miaj ekzemploj estas en la angla kaj vi estas franca, tial eblas ke ili ne estas bonaj ekzemploj...

/r/ estas pli malpli kiel la /ɾ/ sed ĝi estas pli longa. Ĝi ripetas , mi supozas.

Ankaŭ , bona maniero por lerni kiel prononci /r/ (la trilo) estas ade diri " pot of tea" en la angla tre rapide. Iam vi verŝajne povas prononci /r/ or /ɾ/ per ĉi tiu metodo. Sed se vi povas prononci "ladder" angle, tio povus esti la unua ago por prononci "r" en Esperanto.

Denove, mi bedaŭras pro la anglaj ekzemploj , tio estas la sola lingvo ke mi scias.

Finfine, mi scias ke ekzistas du maniero por prononci r en e-o pro la retejo " omniglot" kiu havas la esperantan alfabeton kaj La internacia fonetika alfabeto por Esperanto ( la signoj in la krampoj estas el la internacia fonetika alfabeto)

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-28 18:32:55

Aĥ mi ĵus legis la respondon el bloonblaster.... Mi ripetis....

LM59650 (Montri la profilon) 2019-aŭgusto-29 06:28:14

Dankon pro la konsiloj.
Mi bezonas trejniĝi.

Reen al la supro