Al la enhavo

Fermita

Esperanto ne estas eŭropcentrista lingvo!

de Jxusteno, 2019-decembro-01

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-02 17:33:20

Jxusteno:
StefKo:
Jxusteno:
(...)
7. "Mi lavas al mi la manojn"... Ŝajnas al mi, ke ĉi tio estas slava influo, sed certe oni povas diri "mi lavis miajn manojn".
Jes. En la pola tiel estas, sed oni ĉiam uzas "al si" kaj ne "al mi, al vi..." (En la pola oni uzas plejofte la dativon ĉar la pola, kiel aliaj slavaj lingvoj, estas deklinacia)

Jxusteno:

10. "Tiel..., kiel..." ŝajnas al mi tradukprunto el la rusa, sed ne el la angla...
En la pola ankaŭ estas "Tiel..., kiel..." aŭ pli mallonge: "... kiel..." (pole: Tak ... jak..., ... jak)
Fakte, en la pola ja estas akuzativo, ĉu?
Jes. Sed ofte anstatŭ akuzativon oni uzas genitivon, ekz. en frazoj negativaj, plie iuj vortoj havas la saman aspekton en akuzativo kaj genitivo. La frazo Mi ne vidas libron pole estas: Mi ne vidas de libro (evidente esperantigita)

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-03 09:14:59

StefKo:
Jes. Sed ofte anstatŭ akuzativon oni uzas genitivon, ekz. en frazoj negativaj, plie iuj vortoj havas la saman aspekton en akuzativo kaj genitivo. La frazo Mi ne vidas libron pole estas: Mi ne vidas de libro (evidente esperantigitaj)
Hm, ĉu oni uzas la genetivon en la pola partitive? Lasu min ekspliki.

En la espa oni diras "Mi legas libron" en la senco, ke oni legas nur parton de libro. Do la espa akuzativo ofte montras partitivon, partan objekton. Por diri ke oni legas la tutan libron oni devas aldoni aliajn vortojn, ĝuste "mi legas la tutan libron", tutan objekton.

En la finna oni havas du disajn gramatikajn kazojn, akuzativon kaj partitivon, por montri tiun diferencon:
  • Luen kirjan (akuzativo) : Mi legas la tutan libron.
  • Luen kirjaa (partitivo) : Mi legas parton de (la) libro.
En via ekzemplo la verbo estas "vidi" kaj vi neas ĝin. Ĉar oni ne kutime celas diri "Mi ne vidas la tutan libron" sed "Mi ne vidas eĉ parton de libro", mi demandas min, ĉu en la pola esprimo por "mi ne vidas de libro" la genetivo vere estus partitivo.

Notu, ke en la finna la akuzativa formo tre ofte similas al la genetiva formo de vorto. Ekz.
  • kirjan sivut : la paĝoj de la libro

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-03 10:07:30

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-03 10:42:00

Metsis:
(...)
Hm, ĉu oni uzas la genetivon en la pola partitive?
(...)
La partitivo ne ekzistas en la pola. Se oni volas pole diri pri ia parto, oni aldonas iun vorton (vortojn), ekz.
Mi legas libron - tiu frazo signifas ke mi legas iun libron kaj mi ne precizigas, kiun parton mi legas. Se mi volas precizigi mian eldiron, mi diras: Mi legas duan ĉapitron de la libro. Mi legas komencon de la libro.
Aliaj ekzemploj:
Mi trinkas kafon - Mi trinkas jam trian kafon - Mi komencas trinki la kafon
Mi drinkas glaseton da vodko - Mi drinkas lastan glaseton da vodko


Se temas pri uzado de genitivo anstataŭ akuzativo (en frazoj negativaj) en la pola - tio estas, por mi, nelogika. Tio estas, eble, ia heredaĵo, postrestaĵo de la malnovslava. En iuj slavaj lingvoj estas analogie. Nun mi ne scias. Mi devus legi pri tio.
Metsis:
(...)
En la espa oni diras "Mi legas libron" en la senco, ke oni legas nur parton de libro. Do la espa akuzativo ofte montras partitivon, partan objekton. Por diri ke oni legas la tutan libron oni devas aldoni aliajn vortojn, ĝuste "mi legas la tutan libron", tutan objekton.
(...)
Per tiuj vortoj vi surprizis min! Ĉu vi vere tiel pensas? Ĝis nun mi estis certa ke en tiaj frazoj la ago koncernas tuton kaj ne parton, do analogie kiel en la pola. Do mia demando pri tio al aliaj forumanoj, pli fakaj: Kiu pravas?

Reen al la supro