Al la enhavo

Bonvolu helpi min traduki tekston de la angla en Esperanton

de heilkitty, 2019-decembro-21

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

heilkitty (Montri la profilon) 2019-decembro-21 15:57:37

la teksto:
You no longer bear the burden of prophecy. You have achieved your destiny. You are free. The doomed Dwemer's folly, Lord Dagoth's temptation, the Tribunal's seduction, the god's heart freed, the prophecy fulfilled. All fates sealed and sins redeemed. If you have pity, mourn the loss, but let the weeping cease. The Blight is gone, and the sun's golden honey gilds the land. Hail savior, Hortator, and Nerevarine. Your people look to you for protection. Monster and villains great and small still threaten the people of Vvardenfell. Enemies and evils abound, yet indomitable will might rid Morrowind of all its ills. For you, our thanks and blessings; our gift and token given. Come; take this thing from the hand of god.
mia traduko:
Vi ne plu eltenas la ŝarĝo de la profetaĵo. Vi atingis vian antaŭdestinon. Vi estas libera. La frenezaĵo de la kondemniĝaj Dvemeroj, la tento de Senjoro Dagoto, la pekigo de la Tribunalo, la koro de la dio liberiĝis, la profetaĵo plenumiĝis. Ĉiuj fataloj difiniĝis, kaj pekoj reaĉetiĝis. Se vi havas kompaton, funebru la perdojn; sed la priploro ĉesu. La Pesto foriris, kaj la ora mielo de la suno blirigas la teron. Vivu Savanto, Hortatoro kaj Nerevarulo. Via gento serĉas de vi protektadon. Monstroj kaj latronoj grandaj kaj malgrandaj ankoraŭ minacas la popolon de Vvardenfelo. Insidantoj kaj malbonoj svarmas, tamen eble nesklavigebla volo savos Morrovindon de ĉiuj ĝiaj plagoj. Por vi, niaj dankoj kaj benoj; nia dono kaj signo doniĝis. Venu; prenu tion de la mano de diino.
Ĉu estas eraroj en mia traduko? Kion vi ŝanĝus kaj kial? Faru ĉiajn demandojn, ĉar la temo estas specifa. Dankon!

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-21 16:14:09

Vi ne plu eltenas la ŝarĝon de la profetaĵo. Vi atingis vian antaŭdestinon. Vi estas libera. La frenezaĵo de la kondemnitaj Dvemeroj, la tento de Senjoro Dagoto, la delogo de la Tribunalo, la koro de la dio liberiĝis, la profetaĵo plenumiĝis. Ĉiuj fataloj difiniĝis (estas sigelitaj), kaj pekoj ??estas pagitaj??. Se vi havas kompaton, funebru la perdojn; sed la priplorado ĉesu. La Pesto foriris, kaj la ora mielo de la suno briligas la teron. Vivu Savanto, Hortatoro kaj Nerevarulo. Via gento serĉas de vi protektadon. Monstroj kaj latronoj grandaj kaj malgrandaj ankoraŭ minacas la popolon de Vvardenfelo. Insidantoj kaj malbonaĵoj/malbonuloj svarmas, tamen eble nesklavigebla volo savos Morrovindon de ĉiuj ĝiaj plagoj. Por vi, niajn dankojn kaj benojn (sc: ni donos); nia dono kaj signo estas donitaj. Venu; prenu tion de/el la mano de diino.

Vivu longe Azura, Patrino de l' Rozo, Reĝino de l' Nokta Ĉielo!

heilkitty (Montri la profilon) 2019-decembro-21 17:28:33

Multan dankon al vi!
(Nun, sloada Azura estas la afero de la tempo.)

Reen al la supro