Al la enhavo

Seksa neŭtraleco en la slavaj lingvoj.

de Jxusteno, 2019-decembro-26

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-decembro-27 11:07:01

Ho jes, tovariš Igor...
Sej sumasbrodny kogučik estas kvazaŭ pesto.
Tamen ŝajnas, ke la vorto "ratujte" ne apartenas al MS. Almenaŭ ĉi-momente.

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-decembro-27 11:12:26

Tamen ŝajnas, ke ankaû la vortoj "sumasbrodny" kaj "koguĉik" ankoraŭ ne haveblas en MS-vortaro.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-27 15:42:27

Tio ĉi ne rilatas al la temo, "kamarado(j)"-trolo(j).

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-27 15:42:27

Tio ĉi ne rilatas al la temo, "kamarado(j)"-trolo(j).

Sirius94 (Montri la profilon) 2020-februaro-11 06:23:59

Jxusteno:Laŭ mi, oni povus enkonduki vorton "onu" por tiu ĉi celo.
Bone, mi provos respondi al vi serioze.

Jxusteno:Kaj en aliaj okazoj kiam sekse neŭtralaj esprimoj ne eblas oni povus simple preni neŭtragenran vorton kun la finaĵo "e" (aŭ "o") kaj anstataŭigi tiun eon (aŭ oon) per "u". Se ne ekzistas neŭtragenra vorto je "e"/"o", oni povas preni inan vorton kun la finaĵo "a" kaj anstataŭigi tiun aon per "u".
Mi ne eĉ komprenas, kion vi parolas ĉi tie.

Jxusteno: Ekzemploj:
onu jest dobru panu - ri estas bona gesinjoro (de iu ajn sekso);
onu zrobiłu - ri faris.
Tio sonas embarase stulte. Mi ne diras tion por insulti vin, sed por sciigi al vi, kiel via propono aspektas al denaska uzanto de la pola, ĉar ja estas la pola, kiun vi buĉas ĉi tie.

Kaj mi ne eĉ komprenas, kial io tia estu bezonata. Se estas iuj individuoj, kiuj konsideras sin nek masklaj nek inaj, ili povas nomi sin per la pronomo "ono". Mi ne pensas, ke tio nepre sonus deroge.

Kaj supozeble la nombro de tiuj individuoj estas tiom malgranda, ke eĉ se ili ekuzus tiun bizaran pronomon kaj tiujn bizarajn finaĵojn por paroli pri si mem kaj pri similaj individuoj, tiuj novaj vortoj havus etan ŝancon fariĝi vaste konataj kaj akceptiĝi kiel parto de la ĝenerala lingvaĵo.

Kaj eĉ tiuj individuoj mem supozeble uzus tiun pronomon kaj tiujn finaĵojn malofte (plejmultego da homoj ĉirkaŭ ili estas masklaj aŭ inaj), kaj do eĉ por tiuj individuoj ellerni tiun novan bizaran genron estus malfacilaĵo.

Kaj la pola jam havas neŭtralan genron kun ties pronomo - "ono". Ekuzi tiun pronomon por homoj, kiuj sin konsideras nek maskloj nek inoj, estus multege pli oportuna ol elpensi novan, bizaran genron (kiu ĝenerale estus uzata nur en tre maloftaj kazoj) kaj lerni ties bizarajn finaĵojn, kiuj sonus artefarite, malnature kaj stulte.

Jxusteno:Tio kio estas ebla en la angla, germana, franca, hispana, portugala kaj sveda, estas ebla ankaŭ en la slavaj lingvoj, ĉu?
Mi aŭdis pri provoj aldoni novajn "genre neŭtralajn" pronomojn al la angla pronomaro. Mi ne scias pri simila eksperimento en la ceteraj lingvoj, kiujn vi menciis, kaj mi ne parolas tiujn lingvojn. Mi tamen pensas, ke via kompreno kiel lingvoj funkcias estas tro aŭtomateca, ke vi fiaskas vidi gravajn diferencojn inter tiuj lingvoj kaj la slavaj, kaj ke vi ne komprenas, ke tio, kio povas aspekti nature en unu lingvo (ekzemple ŝanĝado finaĵojn de substantivoj), aspektos groteske en alia lingvo.

Certe aldoni novan gramatikan genron al la pola postulus pli da ŝanĝoj en la lingvo ol aldoni novan gramatikan genron al la angla. Gramatika genro ludas pli grandan rolon en la pola kaj la pola estas pli fleksia lingvo.

Rimarku, ke vi postulis ne nur novan pronomon, sed ankaŭ novan bizaran verbo-formon ("zrobiłu"), novan bizaran adjektivo-formon ("dobru", kiu devus havi sian deklinacion) kaj novan bizaran substantivo-formon ("panu", kiu devus havi sian deklinacion). Ĉu vi eĉ konscias, ke tiu "dobru panu" devus iel deklinaciiĝi en singularo kaj pluralo? Kaj ke krom "ono" bezonatus du novaj pronomoj por diri "ĉi tiu" kaj "tiu" en tiu nova genro? "Ten" kaj "tamten" estas viraj, "ta" kaj "tamta" estas inaj, "to" kaj "tamto" estas neŭtralaj. Kaj via nova genro devus havi siajn proprajn vortetojn. Kaj kompreneble tiu "onu" mem devus havi pluralan formon, same kiel "zrobiłu".

Tute nova genro devus esti arte kaj kontraŭintuicie kreita kun siaj propraj pronomoj kaj sia propra sistemo de deklinacio kaj konjugacio. Tio estas multe pli vasta ŝanĝo al la lingvo ol simple aldoni "ze" al la angla pronomaro.

Ĉu vi vere pensas, ke oni povas simple tiel meti novan genron kun sia aparta konjugacio kaj apartaj deklinacio al vivanta, granda lingvo? Kaj temas pri genro, kiu estus apenaŭ uzebla kaj nenion gravan aldonus al la esprimpovo de la lingvo.

Jxusteno:Mi renkontintas ankaŭ sciaĵon pri u-sistemo por la hispana. Do, la u-sistemo estas ne nur slava.
"La u-sistemo" por la slavaj lingvoj estas malserioza bizaraĵo, kiun vi ĵus elpensis. Kaj ĝi fakte ne eĉ estas sistemo, sed sensciula balbuto. Kaj se per la aserto "do la u-sistemo estas ne nur slava" vi celis diri, ke tio estus iel natura ("ĉar tiu finaĵo estas ankaŭ en la hispana"), tiam vi vere ne sukcesis. La ideo, ke oni prenu iujn apriore elpensitajn finaĵojn de la hispana kaj kroĉu ilin al polaj adjektivoj kaj substantivoj sonas simple absurde, malnature kaj groteske.

Jxusteno:En la hispana oni provas uzi la finaĵon "-e" (anstataŭ la vira "-o" kaj virina "-a"): amigue, abuele, chique, hije, niñe, todes, une, nosotres, vosotres ktp. Ankaŭ ekzistas seksneŭtrala ununombra triapersona pronomo elle (Esperante: "ri"). En la portugala ankaŭ estas provata hispaneca maniero de solvo de la problemo, ekzemple: meninë.
Mi ne eĉ komprenas, kiel aspektus ekvivalento de tio en la pola. La pola uzas apartajn radikojn por vortoj en la paroj kia "knabo" kaj "knabino" aŭ "avo" kaj "avino".

Jxusteno:En la angla jam ekzistas sekse neŭtralaj vortoj por multaj nocioj sed ne ĉiam; jen estas ekzemploj de neologismoj: ind, nibling, chibling, pibling.
Estus bone, se vi komprenus la diferencon inter sekso kaj gramatika genro. En la pola la vorto "persono" ("osoba") havas inan gramatikan genron. Sed kompreneble tio ne signifas, ke nur homo de ina sekso povas esti persono. Ne ekzistas bezono krei novan "sekse neŭtralan" vorton por "persono". La vorto "osoba" jam estas sekse neŭtrala, simple ties gramatika genro estas ina. La vorto "ktoś" (iu) havas viran gramatikan genron kaj do postulas gramatike virajn finaĵojn de verboj. Sed kompreneble tio ne signifas, ke kiam mi diras "ktoś to zrobił" ("iu tion faris"), mi asertas, ke tion certe faris viro. Viro aŭ virino povis fari tion kaj ĉiu denaska uzanto de la pola normale nature tion komprenas. Ne ekzistas bezono elpensadi novan "sekse neŭtralan" vorton por "iu". Ĝi jam estas sekse neŭtrala, simple okazas, ke ĝi havas viran gramatikan genron.

Kaj ne estas bezono elpensadi novan "sekse neŭtralan" pronomon kaj novajn bizarajn finaĵojn por adjektivoj kaj verboj. La pola bonege kapablas esprimi seksan neŭtralecon sen tiaj artefaritaj bizaraĵoj.

Kaj se vi fakte volus enkonduki en la polan novan, bizaran genron kun siaj novaj, bizaraj finaĵoj por verboj, adjektivoj kaj substantivoj, kaj kiu estu uzata ĉiam kiam oni parolas en sekse neŭtrala kunteksto, tio postulus kompletan reformon de la lingvo ĉe ties vera esenco. Oni devus krei la polan denove.

La pola jam ekzistas ekde pli ol 1000 jaroj, havas riĉegan tradicion kaj ĉirkaŭ 40 milionoj da ĉiutagaj uzantoj. Ĉu vi vere kredas, ke alvenos iu jxusteno kaj diros aferojn kia "nu, simple prenu neŭtralgenran vorton kaj anstataŭigu e per o, kaj ĉi tie vi anstataŭigu e per u, kaj vi ankaŭ finu sekse neŭtralajn substantivojn per u" kaj 40 milionoj da homoj vin aŭskultos kaj "simple" ekreformos sian lingvon pro via kaprico kaj elpensados kiel oni deklinaciu "dobru panu", kvazaŭ ne estus gravaj problemoj? Mi ne scias pri la hispana kaj la hispanlingva socio, sed la pola kaj la pollingva socio ne funkcias tiamaniere.

La pola jam solvis la problemon de esprimado seksan neŭtralecon. Vere ne bezonatas, ke vi alvenu kaj savu la polan. Eble vi reformu la klingonan.

Reen al la supro