Al la enhavo

Zamenhofo kaj la sveda

de Zam_franca, 2019-decembro-29

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-29 11:05:59

Miakone Zamenhof' ne parolis la svedan.
Sed "ju pli... des pli" venas el la sveda, ĉu ne?
Ĉu li elektis tion ĉar la germanlingva vorteto "je... desto" jam ekzistis en Esperanto?

Kiel li iom ekkonis la svedan?

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-29 11:27:16

Kaj la sveda kaj la germana estas ĝermanaj lingvoj, ĉi tial la sveda "ju…desto" kaj la germana "je…desto" similas. Sed ankaŭ miakone Z ne posedis la svedan. Mi pensas, ke Z ne volis uzi la vorton
  • "je", ĉar ĝi jam havis alian uzon
  • "desto", ĉar ĝi ne estas substantivo, do "desto" → "des".

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-29 13:08:58

Metsis:Kaj la sveda kaj la germana estas ĝermanaj lingvoj, ĉi tial la sveda "ju…desto" kaj la germana "je…desto" similas. Sed ankaŭ miakone Z ne posedis la svedan. Mi pensas, ke Z ne volis uzi la vorton
  • "je", ĉar ĝi jam havis alian uzon
  • "desto", ĉar ĝi ne estas substantivo, do "desto" → "des".
Bone, dankon. Do laŭ vi eblus, ke Zamenhof' ne tute konis la svedan, kaj elektis tiujn svedajn vortojn preskaŭ hazarde, ĉu?

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-29 15:57:29

Zam_franca:
Bone, dankon. Do laŭ vi eblus, ke Zamenhof' ne tute konis la svedan, kaj elektis tiujn svedajn vortojn preskaŭ hazarde, ĉu?
La sveda esprimo estas "ju…desto" kaj la germana "je…desto". Jes, mi pensas, ke Z hazarde elektis "ju…des" pro eviti superŝarĝi la vorton "je" kaj havi vorton "desto", kiu ne estas substantivo, kvankam havas la sufikson o.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-29 22:31:44

Metsis:
Zam_franca:
Bone, dankon. Do laŭ vi eblus, ke Zamenhof' ne tute konis la svedan, kaj elektis tiujn svedajn vortojn preskaŭ hazarde, ĉu?
La sveda esprimo estas "ju…desto" kaj la germana "je…desto". Jes, mi pensas, ke Z hazarde elektis "ju…des" pro eviti superŝarĝi la vorton "je" kaj havi vorton "desto", kiu ne estas substantivo, kvankam havas la sufikson o.
Dankon.
Nu, la sved-lingvanoj ĝuu tiun hazardon.

Zamenhofo ja havis bonan fortunon, kiam li iniciatis la lingvon.

Li ankaŭ faris nombran sistemon kiu estas la sama kiel la ĉinlingva sistemo!

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-30 12:14:54

Zam_franca:
(...) sistemon kiu estas la sama ol la ĉinlingva sistemo!
... sama kiel la ĉinlingva...

OL ekzistas kun ALIA, tiel: ...sistemo kiu estas ALIA OL la ĉinlingva sistemo

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-30 21:42:00

StefKo:
Zam_franca:
(...) sistemon kiu estas la sama ol la ĉinlingva sistemo!
... sama kiel la ĉinlingva...

OL ekzistas kun ALIA, tiel: ...sistemo kiu estas ALIA OL la ĉinlingva sistemo
Dankegon.

Reen al la supro