Al la enhavo

Traduko de gazeta opini-artikolo de la franca gazeto Liberiĝo

de Zam_franca, 2020-januaro-03

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-03 13:21:53

https://www.liberation.fr/planete/2020/01/03/mort-...

Morto de Kasse Soleimani : la militema elekto de Trump


«Dinamito-bastono en pulvo-barelo.» Se Ĝo Biden, la eksa vic-prezidento de Usono kaj fakulo pri internaciaj rilatoj evidente evitis priplori la sorton de Kasem Soleimani, la reakcio de la nuna kandidato al la interna elekto de la demokrata partio bone emfazas la riskon de graviĝo en la rilatoj inter Usono kaj Irano, kaj do ankaŭ emfazas pri la minacoj revivigitaj de la morto de tiu generalo tre proksima de la supera Gvido de Irano en la situacio jam tre tensia en Irako sed ankaŭ en la tuta mondregiono. Alia kandidato al la interna elekto de la demokrata partio, Berni Sanders, elvokis sian timon pri «alia katastrofa milito en Mez-oriento». Iranflanke, antaŭ la okazo de nacia sekureca konsilo kiu urĝe laboros pri kia respondo al usona sturmo sur la flughaveno de Bagdado, kiu, krom la ĉefo de la specialaj militist-aroj de la Protektantoj de la revolucio, mortigis ok aliajn viktimojn, la instigoj pri «venĝo» pluriĝis. La supera gvido, la ajatolo Ali Khamenei, promesis «neŝtopeblan venĝon kontraŭ la kriminaloj» usonaj. La prezidento Hasan Rohani instigis al la «liberaj nacioj de la regiono» okazigi ilian «venĝon kontraŭ kriminala Usono».

La morto de la irana generalo, heroo de la antaŭaj militoj kontraŭ Usono, reala politika kaj milito famulo sialande, malŝlosas certe danĝeran tempon de necertaĵoj. Estas eksploda ŝanĝo en la longa altiĝado de tensioj generitaj de la denunco de Trump pri la akordo pri la irana nukleeco. Tensioj kiuj, ĉi-lastajn montanojn, kaj ankoraŭ pli ĉi-lastajn tagojn pro la atako de la usona ambasado de por-iranaj milicoj, ja ege fortiĝis. La nun plej grava risko: ke Irako, strange alianca lando de Usono kaj de Irano, batalejiĝi por la du potencoj.

Anoncigita sufiĉe senprovoke de la Blanka Domo, en la trumpa skalo de tvitaĵoj, la atako de la usona armeo demandigi pri la prezidenta strategio en Mez-Oriento. Kompreneble ŝatata de la "falkoj" de la respublika flanko, ideanoj de la «maksimuma premo» sur Teherano. Sed ĝi plene malkoherigas la promeson de Trump senmilitiĝi Mez-Oriente. Promeso jam large komencita. Sed kelkajn semajnojn antaŭ la proceso pri neprezidentiĝo de Trump, kaj ĉefe al komenco de sia prezidenta kampanjo, la usona prezidento videble elektis la militeman elekton. Kun la risko je okazigi nekontroleblan situacion.

- Paŭlo Kinio



Mi esperas, ke mi ne tro mistradukis. Bonan legadon.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-03 13:31:23

Sed ĉu la kopirajto ne estis rompita?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-03 13:43:53

Jxusteno:Sed ĉu la kopirajto ne estis rompita?
Mi donis la ligilon, kaj mi ne vendas ĝin. Mi ja precizis, ke mi ne estas la aŭtoro, kaj kiu estas la vera aŭtoro (t.e. Liberiĝo, franclingve Libération).

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-03 13:51:17

Zam_franca:
Jxusteno:Sed ĉu la kopirajto ne estis rompita?
Mi donis la ligilon, kaj mi ne vendas ĝin. Mi ja precizis, ke mi ne estas la aŭtoro, kaj kiu estas la vera aŭtoro (t.e. Liberiĝo, franclingve Libération).
Bone.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-03 14:27:24

Laŭ PIV, estas ne "ajatolaho" sed "ajatolo".

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-03 15:45:31

Jxusteno:Laŭ PIV, estas ne "ajatolaho" sed "ajatolo".
Dankon, mi ne serĉis tiun vorton, mi nur esperantigis ĝin litere, pensinte, ke ĝi estas tute sama (fakte ĝi pli-mapli estas, sed aliskribe).

Reen al la supro