Al la enhavo

Fermita

Nekredeblaĵo

de Zam_franca, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 345

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-16 10:42:03

Jen ankoraŭ unu sufiĉe objektiva artikolo de sufiĉe klarvida analizisto, publikigita en usona ĵurnalo "The National Interest".
La aŭtoro provas prezenti realan aspekton de la situacio ĉirkaŭ Krimeo kaj Ukrainio.
----------
https://nationalinterest.org/feature/war-ukraine-m...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-20 10:58:36

La mesaĝo estas forigita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-20 12:03:16

IgorSokoloff:Kia elrevigo por la francaj liberastoj...
Ili kredis, ke Pjotr Pavlenskij estas reala luktanto kontraŭ tolitarismo-putinismo, sed evidentiĝis, ke ĉi tiu skizofrenulo pretas ataki ankaŭ preskaŭ sanktan francan demokration.
----------
https://www.lefigaro.fr/flash-actu/l-artiste-russe...
Tiu stultulo estis 'politika rifuĝinto', do mi ne kredas, ke li agis por Putino, sed ni ankoraŭ ne vere scias.


Putinismo ne estas totalisma, sed aŭtoritatisma.

Pavlenskij ja ne estas 'artisto', kaj kion li faris, t.e. la t.n. revenge porn (Компромат estas eble pli konata kaj pli ĝenerala vorto), estas neleĝa. Ne temas pri la "rajto je sin esprimi".

Jes, Francujo estas demokratia ŝtato.


Se Pavlenskij ne ŝatas Francujon, li ekvivu en Svislando.




Li tute ne estis la heroo de la plejparto de la kontraŭ-putinaj 'rusofobioj'. Pavlenskij estas ekstrem-maldekstrulo kiu jam provis bruligi la 'bankon de Francujo' (banque de France).

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-20 17:22:20

Nekredeble "sobra" artikolo de belga komunikilo.
La aŭtoro akuzas la "okcidentan civilizacion" pri senrespondeco kaj iom riproĉas Rusion pri troa mildeco kaj toleremo.
----------
https://www.dedefensa.org/article/danse-autour-de-...

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-22 20:32:21

I wonder, ĉu en teknike evoluita Finlando ne haveblas simplaj neĝ-forigaj fervojaj veturiloj, se oni invitas unu el rusiaj neĝ-forigaj trajnoj, kiu ŝajnas al suomaj aborigenoj "unuokula monstro"... Kvazaŭ al iuj tropikaj sovaĝuloj...
----------
https://www.kaleva.fi/uutiset/pohjois-suomi/seuras...

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-februaro-24 10:12:30

Mi sugestas al vi korekti vian lastan senutile provokeman mesaĝon, kiu ŝajnas kontraŭi la valorojn de Esperanto kaj la leĝon de multaj landoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-februaro-24 10:33:52

Tio dirite, mi agnoskas, ke mankas en la esperanta kulturo hereda malamiko, kiun oni povas laŭvole insulti por senti nin solidaraj en nia lando kaj lingvo. Multaj naciaj lingvoj havas esprimojn, kiuj estas spuroj de tiu malamo, eĉ se la rilatoj intertempe pliboniĝis kun la koncernaj landoj.

Tio estigas problemojn, ekz. por traduki anekdotojn. Iam mi aŭdis pri "volapukistoj" en la rolo de najbara supozite stulta popolo. Sed ĉu estas sufiĉe da por esti popolo? Kaj ĉu la plejparte el ili ne estas ankaŭ esperantistoj?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-24 16:32:44

Altebrilas:Tio dirite, mi agnoskas, ke mankas en la esperanta kulturo hereda malamiko, kiun oni povas laŭvole insulti por senti nin solidaraj en nia lando kaj lingvo. Multaj naciaj lingvoj havas esprimojn, kiuj estas spuroj de tiu malamo, eĉ se la rilatoj intertempe pliboniĝis kun la koncernaj landoj.

Tio estigas problemojn, ekz. por traduki anekdotojn. Iam mi aŭdis pri "volapukistoj" en la rolo de najbara supozite stulta popolo. Sed ĉu estas sufiĉe da por esti popolo? Kaj ĉu la plejparte el ili ne estas ankaŭ esperantistoj?
Mi pensas, ke ili estas Esperantlingvanoj, ne nepre esperantistoj.

"idistaro" ŝajnas esti pli ja pli taŭga insulteblaĵo...

Frano (Montri la profilon) 2020-februaro-24 19:01:57

Zam_franca:Mi pensas, ke ili estas Esperantlingvanoj, ne nepre esperantistoj.
"5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas."

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-24 20:04:02

Saluton, kamarado Altebrilas.
Se via mentoremo superas vian humur-senton, vi tute prave povus mentori adrese al tiuj ĉi-forumaj aktivuloj, kiuj regule iniciatas absurdajn politikajn temojn, kiuj provoke "ĵetas ŝtonetojn en fremdan korton", kiuj filistrece demonigas la rusian prezidenton kaj en sia primitiva infaneca argumentado aludas al simileco de lia familinomo kun eo-vorto "putino"... Kaj kiuj krom tio altrudas ĉi-forume sian gejecan mondkoncepton.
Mi tamen komprenas, ke por via mentora alidirektiĝo necesas, ke via objektiveco superfortu vian "okcidentan" solidarecon kaj eble timon ricevi titolon de "utila kremla idioto". Mi esperas, ke pri gej-solidareco en via kazo ne temas.

Reen al la supro