Späť na obsah

Kelkaj procentaĵoj

od Zam_franca, 6. februára 2020

Príspevky: 5

Jazyk: Esperanto

Zam_franca (Zobraziť profil) 6. februára 2020 20:58:51

La Esperantan vortaron influis sufiĉe multe da lingvoj.
Ĉu tiuj procentaĵoj estas veraj laŭ vi?
70% : la latina kaj latinidaj lingvoj (franca, latina, itala)
20% : ĝermanaj lingvoj (germana, angla, jida)
5% : slavaj lingvoj (rusa, pola)
5% : aliaj lingvoj (greka, araba, japana...)

nornen (Zobraziť profil) 6. februára 2020 22:07:14

Mi ne scias, ĉu tiuj nombroj veras, sed certe ili ŝajnas kredeblaj.
Eble iom pli da slavaj kaj iom malpli da aliaj.

sudanglo (Zobraziť profil) 7. februára 2020 14:02:03

Multaj vortoj (pli ekzakte radikoj) estas plene internaciaj. Se oni unue eliminus tiujn, la fonto-statistiko eble aspektus tute malsame.

Cetere, tiom da vortoj en tipa Esperanta teksto estas kunmetitaĵoj. Kiel klasi ilin, kiam la elementoj havas diversajn lingvo-fontojn?

Zam_franca (Zobraziť profil) 7. februára 2020 17:03:44

Dankon pro respondi al mi.
Kiel klasi ilin, kiam la elementoj havas diversajn lingvo-fontojn?
Jen bona demando!
Eble iom pli da slavaj kaj iom malpli da aliaj.
Laŭ Klaŭdo Pirono estas 10% da slavaj vortoj en Esperanto, sed supozeble tiu nombro enhavas vortojn kiel ekzemple "gazeto" (kiu ekzistas interalie en la rusa, ĉiuokaze vi ja konas la slavajn lingvojn pli ol mi).
Miapense, en la "baza" lingvo, ne multege da tut-slav-devenaj vortoj estas uzataj.

Mi rimarkis, ke ju pli radiko ne ŝajnas esti ege uzata (ekzemple "juk-"), des pli ĝi venas el la germana!
Tamen kompreneble tiu rimarketo rekte venas el mia franclingva menso.

Altebrilas (Zobraziť profil) 8. februára 2020 10:22:22

Verkindas libro pri tio: Etimologia radika vortaro, kun ofteco, BRO kategorio, lingvo el kiu ĉiu radiko devenas, lingvoj en kiu ĝi ekzistas, kaj per tiaj donitaĵoj oni povos fari diversajn statistikojn, kiuj estos fidindaj.

Plejofte nunaj statistikoj spegulas nur la vidpunkton de tiu, kiu prezentas ilin. Ĉar ili estas fermitaj, t.e. oni povas scii nek metodon nek bazajn donitaĵojn, oni ne povas kontesti ilin. Tial tiaj statistikoj estaj des pli kritikindaj, ke ili ne estas kritikeblaj.

Nahor