Al la enhavo

Kial la plimulto de l' vortoj estas ambaŭseksa?

de Mefito, 2020-februaro-28

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Mefito (Montri la profilon) 2020-februaro-28 19:16:24

Mi komencis lerni Esperanton antaŭ malmultaj jaroj kaj oni ĉiam instruis kaj instruas, ke la plimulto de l' vortoj rilatitaj al homo estas ambaŭseksa.

Tamen Esperanto funkcias, aŭ pli ĝuste funkciis, kiel la hispana aŭ la germana aŭ mi supozas, ke kiel multaj aliaj lingvoj, tio estas:

ununombra vorto sen afikso estis malina kaj ankaŭ ambaŭseksa
  • tengo un amigo y una amiga; todos necesitamos un amigo
  • ich habe einen Freund und eine Freundin; jeder braucht einen Freund
  • Mi havas amikon kaj amikinon; ĉiu bezonas amikon
multenombra vorto sen afikso estis malina kaj ankaŭ ambaŭseksa
  • invité a cuatro amigos y cuatro amigas; todos mis amigos han llegado
  • Ich habe vier Freunde und vier Freundinnen eingeladen; all meine Freunde sind gekommen
  • Mi invitis kvar amikojn kaj kvar amikinojn; ĉiuj miaj amikoj alvenis
Kiam Zamenhof parolis pri la propono de ambaŭseksa pronomo, li estis certa:
“Sed post plua pripensado detenis min de tiu ĉi paŝo la sekvanta konsiderado: nia lingvo devas antaŭ ĉio esti plej facila por ĉiuj nacioj kaj, kiom ĝi nur estas ebla, enhavi en si nenion, kiu estus kontraŭ la kutimo de la nacioj kaj prezentus por ili malfacilaĵon aŭ fremdaĵon; [...] en nia pure praktika afero la neoportuna teoria logiko devas cedi al la pli oportuna praktika kutimo de la popoloj”.

Zamenhof eĉ asertis, ke la vorto homo estis vira:
“[...] mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por “homo” la pronomon “li”. Nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas; ĉar, se ni ĉiam farus diferencon inter “homo” kaj “homino”, tiam ni devus por la unua uzi “li” kaj por la dua “ŝi”; sed ĉar ni silente interkonsentis, ke ĉiun fojon, kiam ni parolas ne speciale pri sekso virina, ni povas uzi la viran formon por ambaŭ seksoj (ekzemple “homo” = homo aŭ homino, “riĉulo” = riĉulo aŭ riĉulino k.t.p.), per tio mem ni ankaŭ interkonsentis, ke la pronomon “li” ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta”.

Do la fama kaj polemika frazo “ŝi estas mia amiko” estis antaŭe tute malĝusta, kvankam nuntempe vortaroj, PMEG, kursoj, k.t.p. ĝustigas ĝin. Sed, kiam kaj kial ŝanĝis ĉi tiu afero de l' lingvo? Ĉu estas esperantistoj, kiuj parolas la “malnovan” Esperanton kaj uzas la vorton “amiko” por vira amiko kaj la afikson “-in-” ĉiam, kiam ili parolas pri virinoj?

Mefito (Montri la profilon) 2020-februaro-28 21:02:02

Dankon, Ĵusteno, mi scias pri l' afero. Mia demando temas pri kiu motivo okazis tiu ŝanĝo kaj kiam? Tio estas, la kunteksto. Mi scias, ke la demando estas malfacila kaj mi ne certas, ĉu iu havos bonan respondon; sed mi restas konfuza, ĉar estas grava ŝanĝo kaj ne ŝajnas al mi naturaĵo, same kiel Zamenhof skribis.

Metsis (Montri la profilon) 2020-februaro-29 12:25:22

Mi pensas, ke temas pri tute natura evoluo, ĉar…

Laŭ lingvistikaj studoj (vd. ekz. Audring kaj ŝian fontoj) malpli ol duonon de lingvoj en la mondo havas iun sistemon de la gramatika genro (ekz. der Mond sed die Sonne). Plue ŝajnas, ke izolitaj lingvoj kaj novaj lingvoj (ekz. ĉiuj signlingvoj) kutime malhavas sistemojn de la gramatikaj genroj. Oni povas konkludi, ke gramatika genro estas fenomeno de malnovaj lingvoj, kiuj havis kontaktojn kun aliaj lingvoj, kiuj ankaŭ havis gramatikajn genrojn.

Esperanto estas tre juna lingvo, kiun Zamenhof plejparte bazigis sur tiaj malnovaj lingvoj, kiuj havas gramatikajn genrojn. Li certe komprenis, ke gramatikaj genroj povas esti konfuzivaj (kiom da genroj kaj kiuj vortoj apartenas al kiuj genroj?) kaj ĉi tial evitindaj. Mi dubas, ke li ne sciis, ke la plejmulto de la lingvoj malhavas genrojn.

Zamenhof vivis en alia mondo ol la nia nuntempa. Mi pensas, ke la ideo mem pri internacia lingvo estis sufiĉe radikala (naciismo havis altan rangon en tiutempa Eŭropo), do samtempe aboli aŭ elpeli ĉiujn ŝpurojn de genro aŭ sekso estus tro radikale. Aŭ li ne kiel blanka, heteroseksa, eŭropana viro ne eĉ povis pensi alimaniere. Do la finaĵo in restis.

Mi ne scias, kiam la ŝanĝo okazis. Eblas ke la distingo sentis fremda por la plejmulto jam de la komenco. Post la teruraĵoj de la du mondmilitoj kaj la seksa liberiĝo (minimume en okcidentaj landoj) oni certe volis malemfazi distingojn.

Kiel mi antaŭe skribis en aliaj fadenoj, en mia denaska lingvo, la finna, havas nur unu singularan pronomon por la tria (homa) persono (neniam ekzistis alie). Plue la responda finaĵo al -in (-tar/tär) malaperis de ĉiutaga uzo post la dua mondmilito. Sume "Ŝi estas mia amikino" sonas arkaika, praa jam de multaj jardekoj. "Ŝi estas mia amiko" taŭga nur pro influo de la hindoeŭropaj lingvoj kun genraj pronomoj (specife la sveda kaj la angla en mia kazo), kaj "Ri estas mia amiko" la plej natura.

Reen al la supro