Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-18 09:02:48

Sinjorino Rothschild (malnova juda ŝerco)

Maljuna sinjorino Rothschild, la patrino de la potenca kapitalisto, atingis la aĝon de naŭdek ok jaroj; ŝia rimarkinda spriteco kaj neordinara inteligenteco konserviĝis ĝis ŝia morto. Dum sia lasta malsano, ĉirkaŭita de la tuta familio, ŝi diris al la kuracisto per petega tono: "Kara doktoro, provu fari ion por mi."
— "Sinjorino, kion mi povas fari? Mi ja ne povas rejunigi vin."
— "Ne, doktoro, mi ne deziras esti ree juna, mi deziras daŭrigi maljuniĝon."

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-20 10:39:03

He, tiu futbalo!

Lerneja kampado. Lernantoj de unua klaso ludas futbalon. La maljuna vartantino turnas sian atencon sur unu starantan knabon kaj krias:
– Joĉjo, ne staru kiam aliuloj kuradas! Kuradu kaj vi! Postkuru la pilketon!
– Mi ne povas, sinjorino...
– Kial vi ne povas?! Kia respondo?! Moviĝu tuj!
– Mi ne povas ĉar mi estas golejisto...

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-23 08:27:03

Forto de sugesto

Mi leviĝis matene kaj konstatis ke:
– tuso mankas,
– kataro mankas,
– febro mankas,
– nenio min doloras,
– spirado normala,
do mi ekpensis: “ja tio estas tipaj simptomoj de la sensimptoma koronaviruso”!

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-24 19:21:43

Profesoro:
- Kial vi denove ne estas preta? Vi promesis iĝi alia homo.
Studento:
- Mi fariĝis alia homo, sed li ankaŭ evidentiĝis pigrulo.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-25 08:26:19

- Patrino, mi ne iros en lernejo. 🙁
- Ne, Kara, vi iros. Unue vi havas kvardek jarojn, due vi estas direktoro de lernejo.
ridego.gif
https://www.youtube.com/watch?v=mW-PzKuU5N4

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-25 09:39:03

En kinejo:
Edzino (maltrankvile):
- Miŝa, ĉu vi pensas, ke ili edziĝos finfine?
Edzo (dormeme):
- Mi pensas, ke jes, tiaj filmoj ĉiam finiĝas tragike.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-25 12:09:03

Ĉiu ŝerco havas parton de ŝerco.
(ne ŝerco)
ridulo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2020-oktobro-25 21:01:42

Pli bone ke ni, viroj, ne konu pensojn de virinoj

Junulo diras al fraŭlino:
- Certe mi divenus tion kion vi pensas...
- Certe ne - ŝi respondas - ĉar se vi konus mian penson, antaŭ longe vi forirus.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-26 08:51:46

Taksiisto:
- Ne maltrankviliĝu pri odoro, hieraŭ io verŝiĝis en mia aŭto.
Kliento:
- Bone, mi ne sentis odorojn dum kelkaj tagoj.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-oktobro-26 10:11:54

StefKo:Kvaranteno en Polujo
Familio en duĉambra loĝejo, kvarantenigita. Ĉiuj enuiĝintaj kaj incitiĝemaj. La edzino (kaj patrino) proponas:
- Mi proponas spekti ian filmon...
- Kian? - demandas oscedante la edzo.
- Kiel "kian"? Familian, kurva! - Krias la edzino.
Kio estas "kurva", unua parto de vorto "kurvimetro"?
( ridego.gif Ŝerco)

Reen al la supro