Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-01 15:14:41

- Viro, aĉetu horloĝon! Ĉi tiuj estas ĝustaj kopioj de svisaj horloĝoj!
- Mi prenos ĝin. Jen ĝustaj kopioj de amerika mono.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-01 16:07:54

- Karulino, ĉu vi volas 150 gramojn da konjako, por kuraĝo?
- Ne, mi alvenis ĉi tien jam tre kuraĝa.

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-01 21:46:16

Usona mono

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-02 05:54:36

Ĉe kuracisto:
- Via edzo bezonas absolutan pacon. Mi preskribos trankviligilajn pilolojn.
- Kiam necesos doni ilin al li?
- Neniam! Vi devas manĝi ilin mem.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-03 05:33:35

sergejm:Usona mono
Certe, senco estas pri ili, sed ili nomiĝas dolaroj, kaj originala loko ne havis la nomo. ridulo.gif

- Vi scias, kara, hodiaŭ mi nutris almozulon kaj donis al li unu dolaron!
- Ĉu li manĝis supon?
- Jes, la tuta telero.
- En tiu kazo, li honeste perlaboris dolaron.

Kiu vorto estus pli bone ĉi tie(mizerulo, almozulo, trampo)?

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-03 14:54:39

Kuiristo estis kaptita sur la varma...
(Komparu: varma plado / varmaj ŝpuroj)

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-03 15:11:05

Unu kapo estas bone, sed du estas mutanto.

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-03 15:51:42

Atenta paro valoras samon kiel du.
Senatenta paro valoras samon kiel tri.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-03 18:59:24

nornen:Atenta paro valoras samon kiel du.
Senatenta paro valoras samon kiel tri.
Saluton kara amiko, hieraŭ mi eksciis ke vi loĝas en centra Ameriko, sed mi ĉiam pensis ke vi loĝas sur sudo de norda Ameriko. ridego.gif

Mi memoras vian ŝercon pri bebo. okulumo.gif

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-03 19:03:18

sergejm:Unu kapo estas bone, sed du estas mutanto.
Jes, mi pensas ke nun vi bone komrenas kiel bone fartas serpentegon "Gorixniĉ", nomo estas preskaŭ kiel mia. ridego.gif

Reen al la supro