Späť na obsah

Uzamknuté
Max. 500 správ.

Ŝercoj

od StefKo, 17. marca 2020

Príspevky: 501

Jazyk: Esperanto

StefKo (Zobraziť profil) 5. novembra 2020 22:07:25

Rovniy_Sergey:
StefKo:Drinkulo ĉiam trovas la ekskuzon
Du amikinoj parolas:
1: - Mia edzo drinkas ĉiutage. malgajo.gif
2: - Kaj mia nur dum festotagoj aŭ baneja tago.
Subite edzo de dua virino envenas kaj diras:
- Ljusja, ĉu estas festo hodiaŭ?
- Ne.
- Nu, tiam mi iris al banejo.
Mi ne komprenas kial vi uzis "tiam" anstataŭ "tial" aŭ "okaze de tio" kaj is-tempo anstataŭ -as aŭ -os tempo.
Eble mi ne komprenas ĝuste la serĉon.

sergejm (Zobraziť profil) 8. novembra 2020 2:26:39

Trafinto trafis magian mezepokan mondon.
Li aliris al taverno por manĝi. Tavernisto lin ne komprenis, kvankam li havis elektronikan tradikilon, ĝi ankoraŭ ne havis sufiĉan vortprovizon, sed li montris al la tavernisto oran moneron kaj per mano sur la buŝon kaj tiu kompernis kaj kondukis lin al la tablo kaj plenigis ĝin per manĝaĵo. Ĉe apuda tablo sidis virinoj, kiuj rapide interparolis. La tradukilo baldaŭ komunikis ke ĝia memoro elĉerpiĝis pro troa kolektita vortprovizo.

Rovniy_Sergey (Zobraziť profil) 8. novembra 2020 5:57:38

StefKo:Mi ne komprenas kial vi uzis "tiam" anstataŭ "tial" aŭ "okaze de tio" kaj is-tempo anstataŭ -as aŭ -os tempo.
Eble mi ne komprenas ĝuste la serĉon.
Saluton Stefan, dankon pro viaj rimarkoj.
Mia Esperanto ne estas tre bone kaj mi provas plibonigi ĝin per traduko kaj ŝercoj.
Mi volas, ke mia traduko estu kiel eble plej proksima al "originalo", ke eksterlandanoj komprenu sencon.

Odesa taksio. La ŝoforo estas freneze malzorgema.
Sara faras rimarkon al li:
- Ŝoforo, ĉu vi povus veturi pli zorge? 8 infanoj atendas min hejme!
- Ha! Kaj vi diras al mi, ke mi estu singarda?

Rovniy_Sergey (Zobraziť profil) 8. novembra 2020 6:12:04

Ebria edzo nokte revenas hejmen. Li malfermas pordon, lia edzino staras antaŭ li kun pato en mano.
Edzo:
- Vi iru dormi, Lusja, mi ne malsatas!

sergejm (Zobraziť profil) 9. novembra 2020 11:57:35

Ebria bojaro nokte revenas hejmen de cara festeno (li devis drinki plenaj pokalojn da vino - alie estas malestimo al caro) ...

StefKo (Zobraziť profil) 9. novembra 2020 13:57:28

sergejm:Ebria bojaro nokte revenas hejmen de cara festeno (li devis drinki plenaj pokalojn da vino - alie estas malestimo al caro) ...
La sama moro estas ofte nun en Pollando: "Vi ne eltrinkos toste sanon de solenanto? Tio estas malestimo!". Gasto (ofte virino), por "sankta paco", eltrinkas glaseton da vodko. Mi pensas ke en Rusio estas same?

nornen (Zobraziť profil) 9. novembra 2020 20:26:16

Rovniy_Sergey:Ebria edzo nokte revenas hejmen. Li malfermas pordon, lia edzino staras antaŭ li kun pato en mano.
Edzo:
- Vi iru dormi, Lusja, mi ne malsatas!
Kiam mi legis tiun ĉi ŝercon, mi legis la vorton "pato" ne esperante, sed hispane (falsa amiko). En la hispana "pato" signifas "anaso", kio eĉ pli absurdigas la ŝercon...

sergejm (Zobraziť profil) 10. novembra 2020 0:59:48

Patito feo = Anasido fia (estas fabelo kun tia nomo)
Sed Patita ankaŭ estas ina nomo en hispanlingvaj landoj.

Pri malestimo se oni rifuzas drinki vodkon - en Rusio estas same, kiel en Pollando, sed nun nun oni povas argumenti ke kuracisto malpermesis drinki alkoholaĵon.

nornen (Zobraziť profil) 10. novembra 2020 4:58:59

sergejm:Sed Patita ankaŭ estas ina nomo en hispanlingvaj landoj.
Ĉu vere? Mi serĉis google kaj ŝajnas, ke nur en nehispanlingvaj landoj oni uzas tiun nomon.

En hispanlingva lando, kiu nomus sian filinon "anasineto" (patita < pato) aŭ "gambeto" (patita < pata)? Patota? Patona? Patucha?

sergejm (Zobraziť profil) 10. novembra 2020 5:07:17

https://en.wikipedia.org/wiki/Patito_Feo_(telenove...

La nomo de la ĉefa heroino estas Patricia, karesnomo Patito, ne Patita, mi eraris. En rusa traduko oni ŝin nomas Патита.

Nahor