Späť na obsah

Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk - skribe kaj voĉe

od StefKo, 22. apríla 2020

Príspevky: 43

Jazyk: Esperanto

StefKo (Zobraziť profil) 2. mája 2020 13:53:22

Ero 6a

”Ĉu vi ne scias, kion li diris?” demandis Bretschneider per esperplena voĉo.

”Tion mi ne povas al vi sciigi, ĉar neniu kuraĝis tion ripeti. Sed laŭdire temis pri io tiel terura kaj horora, ke ĉeestanta juĝeja konsilisto pro tio freneziĝis kaj ankoraŭ nun oni tenas lin en izolejo, por ke tio ne malkaŝiĝu. Tio ne estis nur ordinara ofendo al sinjoro imperiestro, kian oni faras en ebriego.”

“Kaj kiajn ofendojn al sinjoro imperiestro oni faras en ebriego?” demandis Bretschneider.

”Sinjoroj, mi petas, ŝanĝu la temon,” ekparolis la gastejestro Palivec, „sciu, mi tion ne ŝatas. Oni ellasas ion el la faŭko kaj poste tion bedaŭras.”

”Kiajn ofendojn al sinjoro imperiestro oni faras en ebriego?” ripetis Ŝvejk, „diversajn. Ebriiĝu, igu ludi al vi la aŭstran himnon kaj aŭskultu, kiel vi parolos. Vi elpensos pri sinjoro imperiestro tiom da aferoj, ke se nur duono de tio estus vera, sufiĉus tio por malhonorigi lin por la tuta vivo. Sed li, la maljuna sinjoro, tion vere ne meritas. Konsideru jenon. Kiel maturaĝa li perdis sian junetan filon Rudolfo*. Lian edzinon Elizabetan oni mortpikis per fajlilo, poste perdiĝis al li Johano Orth**; lian fraton, imperiestron de Meksikio***, oni pafekzekutis ĉe muro de fortikaĵo. Nun plie liaj maljunaj ostoj ĝisvivis, ke oni mortpafis lian oĉjon. Por tio la homo devus havi nervojn el ŝtalo. Kaj poste ia ebriegulo ricevas ideon komenci lin insulti. Se nun io eksplodus, mi irus libervole kaj servus al sinjoro imperiestro ĝis mia lasta spiro.”

Ŝvejk faris profundan gluton kaj daŭrigis: "Ĉu vi opinias, ke sinjoro imperiestro lasos tion ĉi-tiel? Vi konas lin malbone. La milito kontraŭ turkoj estas neevitebla. Vi mortigis mian oĉjon, jen do havu sur la faŭkon. La milito certas. Serbio kaj Rusio helpos nin en tiu milito. Estos masakro.”

En tiu profeta momento Ŝvejk aspektis bele. Lia naiva vizaĝo, ridetanta kiel plenluno, entuziasme brilis. Por li ĉio estis tute klara.

”Povas esti,” li daŭrigis, prezentante la estontecon de Aŭstrio, ”ke en la okazo de milito kontraŭ Turkio atakos nin germanoj, ĉar germanoj kaj turkoj interfratiĝas. lli estas tiaj ruzeguloj, ke en la mondo ne ekzistas al ili egalaj. Sed ni povas alianci nin kun Francio, kiu soifas venĝon kontraŭ Germanio**** ekde la sepdekunua jaro. Kaj jam tio iros. La milito eksplodos, mi ne diros al vi pli.”

https://drive.google.com/file/d/10ReIUMPJhGx68ql-M...

_____________________________________
* unusola filo de Francisko Jozefo la unua perdis sian vivon en la j. 1889 pro kaŭzoj ĝis nun nekonataj
** eksarkiduko Johano, kiu rezignis sian titolon kaj akceptis civilan nomon Orth, perdiĝis en la j. 1890
*** arkidukon Ferdinandon Maksmilianon oni pafekzekutis en la j. 1867
**** pro malvenko en franca-germana milito en la j. 1870–1871

StefKo (Zobraziť profil) 3. mája 2020 14:07:50

Ero 7a

Bretschneider leviĝis kaj solene proklamis: "Pli vi ne devas diri, iru kun mi en la koridoron, tie mi diros ion al vi."

Ŝvejk eliris malantaŭ la kaŝpolicisto en la koridoron, kie atendis lin eta surprizo, kiam lia bierkunulo montris al li “agleton”* kaj proklamis, ke li Ŝvejkon arestas kaj tuj forkondukos al polica direkcio. Ŝvejk klopodis klarigi, ke tiu sinjoro ŝajne eraras, ke li, Ŝvejk, estas absolute senkulpa kaj ne diris eĉ unu vorton, kiu povus iun ofendi.

Sed Bretschneider al li respondis, ke Ŝvejk vere kulpigis pri kelke da punindaj faroj, inter kiuj ĉefan rolon ludas la krimo de ŝtatperfido.
Poste ili revenis en la gastejon kaj Ŝvejk diris al sinjoro Palivec:

”Mi havis kvin bierojn kaj kornbulkon kun kolbaseto. Nun donu al mi ankoraŭ glaseton da prunbrando kaj mi devas jam iri, ĉar mi estas arestita.”

Bretschneider montris la agleton al sinjoro Palivec, momenton lin rigardis kaj poste demandis:

”Ĉu vi estas edziĝinta?”

”Mi estas.”

”Kaj ĉu via edzino kapablas estri la negocon anstataŭ vi dum via foresto?”

"Ŝi kapablas."

”Tio do estas en ordo, sinjoro gastejestro,” diris Bretschneider gaje, „alvoku ĉi tien vian edzinon, transdonu al ŝi tion kaj vespere ni por vi alveturos.”

”Ne faru al vi pro tio la zorgojn,” konsolis lin Ŝvejk, „mi iras tien nur pro ŝtatperfido.”

”Sed pro kio mi?” lamentis sinjoro Palivec, “mi estis ja tiel singarda”

Bretschneider ekridetis kaj triumfe proklamis:

”Pro tio, ke vi diris, ke muŝoj fekis sur sinjoron imperiestron. Oni jam elpelos al vi tiun sinjoron imperiestron el la kapo.”

Kaj Ŝvejk forlasis la gastejon 'Ĉe la kaliko' en akompano de la kaŝpolicito, kiun li demandis, rigardante lian vizaĝon kun sia bonula rideto, kiam ili eliris sur straton:

”Ĉu mi deiru de sur la trotuaro?”

"Kial?”

”Mi opinias, ke kiel arestito mi ne rajtas paŝi sur trotuaro.”

Kiam ili eniris pordegon de la polica direkcio, Ŝvejk diris:

”Do, bele pasis al ni la tempo. Ĉu vi ofte gastas en 'Ĉe la kaliko'?”

Kaj dum oni kondukis Ŝvejkon en akceptan kancelarion, sinjoro Palivec, transdonante la gastejon 'Ĉe la kaliko' al sia ploranta edzino, konsolis ŝin per sia kurioza maniero:

”Ne ploru, ne bleku, kion oni povas fari al mi pro la surfekita bildo de sinjoro imperiestro?”

Kaj tiel intervenis la brava soldato Ŝvejk en la mondmiliton per sia plaĉa, ĉarma maniero. Historiistojn interesos, ke li antaŭvidis foran estonton. Se la situacio evoluis poste alie, ol kiel li prezentis ĝin en 'Ĉe la kaliko’, ni devas konsideri, ke li ne havis preparan diplomatan klerigon.

_____________________________
* dukapa aglo (ĝuste: aglino) estis ŝtata emblemo de Aŭstri-Hungario. Kaŝpolicistoj havis ladan rondan insignon kun tiu ĉi emblemo, per kio ili pruvis sian identecon al arestitoj

https://drive.google.com/file/d/1bEybnrkKJ-RNMT4nK...

StefKo (Zobraziť profil) 5. mája 2020 17:46:07

Ero 8a

2. LA BRAVA SOLDATO ŜVEJK EN LA POLICA DIREKCIO

La Sarajeva atenco plenigis la polican direkcion per multaj viktimoj. Oni kondukis unu homon post la alia kaj maljuna inspektoro en akcepta kancelario diris per sia bonula voĉo:

”Vi pagos kare pro tiu Ferdinando!"

Kiam oni fermis Ŝvejkon en unu el multaj kameroj de la unua etaĝo, li trovis tie kompanion de ses homoj. Kvin el ili sidis ĉirkaŭ tablo, kaj en angulo sur tabullito kaŭris mezaĝa viro, kvazaŭ li ilin evitus. Ŝvejk komencis eldemandadi unu viron post la alia, kial ili estas malliberigitaj.
De tiuj kvin sidantaj ĉirkaŭ la tablo li ricevis preskaŭ la saman respondon:

“Pro Sarajevo”, ”pro Ferdinando”, “pro la murdo al sinjoro arkiduko”, “pro Ferdinando”, “pro tio, ke sinjoron arkidukon oni ekzekutis en Sarajevo”.

La sesa, evitanta tiujn kvin, diris, ke li volas havi kun ili nenion komunan por ke ne falu sur lin suspekto, li sidas ĉi tie nur pro rabmurda provo kontraŭ bienmastro el Holice.

Ŝvejk sidiĝis al la kompanio de konspiruloj ĉe la tablo, kiuj rakontis al si jam la dekan fojon, kiel ili en tion implikiĝis.

Ĉiujn krom unu trafis tio en gastejo, vinejo aŭ kafejo. La escepton faris neordinare dika sinjoro kun okulvitroj kaj plorŝvelaj okuloj, kiu estis arestita hejme en sia loĝejo, ĉar du tagojn antaŭ la Sarajeva atenco li pagis 'Ĉe Brejŝka' konsumaĵon de du serbaj studentoj de teknika altlernejo, kaj detektivo Brix vidis lin ebria en ilia kompanio en Ĵetjezova-strato, en 'Montmartre', kie li ankaŭ pagis anstataŭ ili, kiel li jam konfirmis en protokolo per sia subskribo.

Al ĉiuj demandoj dum informa enketo en la polica direkcio li lamentis stereotipe:

“Mi havas papervendejon.”

Al tio li ricevis same stereotipan respondon:

”Tio vin ne senkulpigas.”

Etkreska sinjoro, al kiu tio okazis en vinejo, estis profesoro pri historio kaj rakontis al vinejestro historion de diversaj atencoj. Li estis arestita ĝuste en la momento, kiam li finis psikologian analizon de ĉiu atenco per vortoj:

”La ideo pri atenco estas tiel simpla kiel la ovo de Kolumbo.”

”Same kiel tio, ke atendas vin Pankrac,” kompletigis lian eldiron polica komisaro dum enketo.

Tria konspirulo estis prezidanto de bonfara societo “Dobromil” en Hodkoviĉki. En la tago, kiam oni faris la atencon, “Dobromil” aranĝis ĝardenan feston kun koncerto. Venis ĉefĝendarmo por postuli, ke la partoprenantoj disiru, ke Aŭstrio funebras, al kio la prezidanto de "Dobromil" diris bonkore:

”Atendu momenton, ĝis oni finludos 'Ho, slavoj'*.”

__________________________
* kontraŭmonarkia kanto pri tio, ke slavoj ne pereos, melodio de samtempa pola nacia himno (https://www.youtube.com/watch?v=ZERpJ4G1S-k – StefKo)

https://drive.google.com/file/d/1kWMozN5d5qVqSJzxE...

StefKo (Zobraziť profil) 7. mája 2020 10:04:16

Ero 9a

Nun li sidis ĉi tie kun la kapo klinita kaj lamentis:

”En aŭgusto ni havos novan voĉdonadon pri la prezidantaro, se mi ne estos ĝis tiu tempo hejme, povas okazi, ke oni min ne elektos. Kiel prezidanto mi funkcias jam la dekan periodon. Tiun malhonoron mi ne postvivos.”

Strange ekludis la mortinto Ferdinando kun la kvara arestito, viro de pura karaktero kaj senmakula honoro. Plenajn du tagojn li evitis kian ajn interparolon pri Ferdinando; ĝis vespere en kafejo ĉe mariaĝo, superatutante trefreĝon per karoa sepo, li diris:

”Sep kugloj kiel en Sarajevo”

Al la kvina viro, kiu – kiel li mem diris – sidas ĉi tie „pro la murdo al sinjoro arkiduko en Sarajevo”, ankoraŭ nun hirtiĝis la hararo kaj barbo pro teruro tiel, ke lia kapo memorigis tiun de grifono.

Tiu en restoracio, kie li estis arestita, ne diris eĉ unu vorton; li eĉ ne legis gazetojn pri la mortigo de Ferdinando kaj sidis ĉetable tute sola, kiam venis al li sinjoro, sidiĝis kontraŭ li kaj rapide al li diris:

”Cu vi legis tion?”

”Mi ne legis.”

”Ĉu vi scias pri tio?”

”Mi ne scias.”

”Kaj ĉu vi scias, pri kio temas?”

”Mi ne scias, pri tio mi ne zorgas.”

”Kaj tamen tio meritas vian intereson.”

”Mi ne scias, kio meritus mian intereson. Mi elfumos cigaron, trinkos miajn kelke da glasoj, vespermanĝos kaj ne legas ĵurnalojn. La gazetaro mensogas. Kial mi ekscitiĝu?"

”Cu vin do ne interesas eĉ tiu murdo en Sarajevo?"

”Min interesas tute neniu murdo, okazu ĝi en Prago, Vieno, Sarajevo aŭ Londono. Por tio ekzistas oficejoj, juĝejoj kaj la polico. Se oni iam ie iun murdis, bone al li okazis, kial li estis tiel stulta kaj nesingarda, ke li lasis sin mortigi.”

Tio estis liaj lastaj vortoj en tiu interparolo. De tiu tempo li nur laŭte ripetis en kvinminutaj paŭzoj:

”Mi estas senkulpa, mi estas senkulpa.”

Tiujn vortojn li kriis ankaŭ ĉe la pordego de la polica direkcio, tiujn vortojn li ripetos, kiam oni veturigos lin al kriminala juĝejo en Prago kaj kun tiuj vortoj li enpaŝos ankaŭ sian ĉelon.

Elaŭskultinte ĉiujn tiujn terurajn konspirulajn historiojn, Ŝvejk trovis konvena klarigi al ili absolutan senesperon de ilia situacio.

StefKo (Zobraziť profil) 8. mája 2020 19:26:11

Ero 10a

„La situacio de ni ĉiuj estas ege malbona,” li komencis siajn konsolajn vortojn, „tio ne estas vero, kion vi diras, ke al vi, al ni ĉiuj nenio povas okazi. Kial ni havus la policon, se ne por tio, ke ĝi punu nin pro niaj senbridaj faŭkoj. Se la tempo estas tiel dangera, ke oni mortpafas arkidukojn, neniu povas miri, se oni kondukas lin al polica direkcio. Tion ĉion oni faras por brilo, por ke Ferdinando havu reklamon antaŭ sia entombigo. Ju pli da ni ĉi tie estos, des pli bone por ni, ĉar ni sentos nin pli gaje. Kiam mi soldatis, kelkfoje estis malliberigita duono de nia kompanio. Kaj kiom da senkulpaj homoj oni kondamnis. Kaj ne nur en soldatservo, sed ankaŭ de tribunaloj. Mi memoras, ke foje oni kondamnis ulinon, ke ŝi strangolis siajn novnaskitajn ĝemelojn. Kvankam ŝi ĵuris, ke ŝi ne povis strangoli ĝemelojn, se naskiĝis al ŝi nur unu knabineto, kiun ŝi sukcesis sufoki tute sendolore, oni kondamnis ŝin tamen nur pro duobla murdo. Aŭ tiu senkulpa cigano el Zabjehlice*, kiu dum Kristnaska nokto enŝteliĝis en nutraj vendejon. Li ĵuris, ke li iris nur sin varmigi, sed tio al li neniel helpis. Ho ve, se tribunalo prenas jam ion en siajn manojn. Sed tiu 'ho ve' devas esti. Eble ne ĉiuj homoj estas tiaj friponoj, kiel eblas pri ili supozi; sed kiel nun distingi bonulon de fiulo, precipe en la nuna, tiel streĉa tempo, kiam oni forpafis tiun Ferdinandon? Kiam mi soldatis ĉe ni en Budjejovice, en arbaro malantaŭ ekzercejo iu mortpafis hundon de sinjoro kapitano. Eksciinte tion, li alvokis nin ĉiujn, vicigis kaj diras, ke eliru ĉiu deka viro. Mi, memkompreneble, ankaŭ estis la deka, kaj tiel ni staris en atentopozo kaj eĉ ne palpebrumis. La kapitano ĉirkaŭiras nin kaj diras: 'Kanajloj, aĉuloj, fiuloj, makulaj hienoj, mi volus pro tiu hundo ŝovi vin ĉiujn en izolejojn, dishaki vin je nudeloj, mortpafi vin kaj fari el vi porciojn da peklitaj karpoj. Sed por ke vi sciu, ke mi vin ne indulgos, mi donas al vi ĉiuj dekkvartagan malpermeson forlasi la kazernon.' Vidu do, tiam temis pri hundeto kaj nun eĉ pri sinjoro arkiduko. Kaj tial devas regi teruro, por ke tiu funebro estu pompa."

”Mi estas senkulpa, mi estas senkulpa,” ripetis la hirtiĝinta viro.

”Ankaŭ Jesuo Kristo estis senkulpa,” diris Ŝvejk, "kaj ankaŭ lin oni krucumis. Nenie, neniam kaj por neniu gravis ia senkulpa homo. Fermi la faŭkon kaj plu servi, kiel oni diradis al ni dum la soldatservo. Tio estas la plej bona kaj la plej bela.”

Ŝvejk kuŝiĝis sur tabulliton kaj kontente ekdormis.

lntertempe oni alkondukis du novajn virojn. Unu el ili estis bosniano. Li paŝis tra la kamero, dentgrincis kaj ĉiu dua lia vorto estis ”fikivianpsikon” (En la originalo estas: Jebem ti dušu. Kial do la tradukisto uzis la vorton "psiko" anstataŭ "animo", mi ne scias. Povas esti mi eraras? Iu, pli konantaj, konstatu - StefKo) . Turmentis lin la imago, ke en la polica direkcio perdiĝos lia stratvendista korbo.

La alia nova gasto estis sinjoro Palivec, kiu, rimarkinte sian konaton Ŝvejk, vekis lin kaj per tragikoplena voĉo ekvokis:

”Ankaŭ mi estas jam ĉi tie!”

Ŝvejk kore skuis lian manon kaj proklamis:

”Mi vere ĝojas. Mi sciis, ke tiu sinjoro tenos la vorton, kiam li al vi diris, ke oni por vi venos. Tia akurateco estas bona afero.”

Sed sinjoro Palivec rimarkis, ke tia akurateco valoras merdon kaj flustre Ŝvejkon demandis, ĉu la ceteraj arestitaj sinjoroj ne estas ŝtelistoj, ĉar tio povus al li, la negocisto, malutili.

Ŝvejk klarigis al li, ke ĉiuj krom unu, kiu sidas ĉi tie pro rabmurda provo kontraŭ bienmastro el Holice, apartenas al ilia kompanio arestita pro la arkiduko.

Sinjoro Palivec ofendiĝis kaj proklamis, ke li estas ĉi tie ne pro iu idiota arkiduko, sed pro sinjoro imperiestro. Kaj ĉar la ceterajn komencis tio interesi, li rakontis al ili, kiel muŝoj malpurigis al li sinjoron imperiestron.

”lli lin aĉigis, bestioj,” li finis prezentadon de sian okazintaĵo, "kaj min ili fine alkondukis en malliberejon. Tion mi al la muŝoj ne pardonos,” li aldonis minace.

Ŝvejk denove ekkuŝis, sed li ne dormis longe, ĉar oni venis por forkonduki lin al enketo.

________________________________
* praga kvartalo

StefKo (Zobraziť profil) 11. mája 2020 19:35:28

Ero 11a

Kaj tiel, suprenirante tra ŝtuparo al la tria sekcio cele de enketo, Ŝvejk portis sian krucon sur la supron de Golgoto, mem ne konsciante sian martirecon.

Ekvidinte surskribon, ke estas malpermesite kraĉi sur la koridoroj, li petis la policiston ke tiu permesu al li kraĉi en ujon, kaj radiante sian naivon, li enpaŝis la kancelarion kun vortoj:

”Mi deziras bonan vesperon, sinjoroj, al vi ĉiuj kune.”

Anstataŭ respondo iu puŝis lin ĉe la ripoj kaj starigis antaŭ tablon, post kiu sidis sinjoro de malvarma ofica vizaĝo kun trajtoj de besta krueleco, kvazaŭ li jus elfalus el la libro de Lombroso* “Pri krimulaj tipoj”.

Li sangsoife ekrigardis Ŝvejkon kaj diris:

”Ne mienu tiel idiote.”

”Mi ne povas min helpi,” respondis Ŝvejk serioze, ”oni liberigis min de soldatservo pro idioteco kaj speciala komisiono ofice deklaris min idioto. Mi estas ofica idioto.”

La krimultipa sinjoro dentklakis:

”Tio, pri kio oni vin kulpigis kaj kion vi faris, atestas, ke vi havas ĉiujn kvin sensojn kune [aŭ: ‘ke vi estas menslerta’ – SK].”

Kaj nun li elnombris al Ŝvejk la tutan vicon de diversaj krimoj, komencante per ŝtatperfido kaj finante per ofendo al Lia Moŝto kaj membroj de imperiestra domo. Meze de tiu grupo brilis aprobo al la murdo de la arkiduko Ferdinando, de kie branĉigis novaj krimoj, inter kiuj paradis tiu pri instigo al ribelo, ĉar ĉio tio okazis en publika ejo.

”Kion vi al tio diras?” triumfe demandis la sinjoro kun trajtoj de besta krueleco.

”Estas da tio multe,” respondis Ŝvejk senkulpe, “grandkvante malutilas ĉio.”

”Nu vidu, ke vi tion rekonas.”

”Mi rekonas ĉion, severeco devas ekzisti, sen ĝi oni atingus nenion. Kiel kiam mi soldatis...”

”Fermu la faŭkon!” alkriis la polica konsilisto Ŝvejkon, “kaj parolu, nur kiam mi vin pri io demandos! Ĉu vi komprenas?”

”Kial mi ne komprenus,' diris Ŝvejk, “obee mi raportas, ke mi komprenas kaj scias orientiĝi en ĉio, kion vi bonvolas diri.”

”Kun kiu vi havas interrilatojn?”

”Kun mia ordigistino, via moŝto.”

”Kaj en lokaj politikaj rondoj, ĉu tie vi havas neniun konaton?”

”Mi havas, via moŝto, mi aĉetas la posttagmezan eldonon de 'Nacia politiko', nomatan 'La bojulino'**.”

"For!" alkriegis Ŝvejkon la sinjoro de besta mieno.

Kiam oni kondukis lin el la kancelario, Ŝvejk diris:

”Bonan nokton, via moŝto.”

Reveninte en sian kameron Ŝvejk anoncis al ĉiuj arestitoj, ke la enketo estas amuzo. “Oni vin iom alkrias kaj poste vin elpelos."

”lam,” daŭrigis Ŝvejk, “tio estis pli terura. Foje mi legis libron, ke akuzito devis paŝi sur ardigita fero kaj trinki fanditan plumbon, por ke montriĝu, ĉu li estas senkulpa. Aŭ oni surmetis al li torturbotojn kaj streĉis lin sur eskalon, se li ne volis konfesi, aŭ bruligis liajn koksojn per fajrobrigada torĉo, kiel oni faris tion al sankta Johano de Nepomuk. Tiu laŭdire ĉe tio kriegis, kvazau li estus sub tranĉiloj, kaj ne ĉesis, dum oni ne ĵetis lin de sur Elizabeta-ponto en akvorezista sako. Estis pli da tiaj okazoj kaj poste la homon oni ankoraŭ kvaronumis aŭ palisumis ie ĉe Nacia muzeo. Kaj se oni ĵetis lin nur en malsatigejon, tiam tia homo sentis sin kiel novnaskita.

________________________________
* Cesare Lombroso, itala profesoro pri psikiatrio, kiu klopodis pruvi, ke heredita korpa strukturo de krimuloj estas la kaŭzo de iliaj krimoj
** moknomo por la plej legata ĉeĥa ĉiutaga gazeto 'Národni politika' (Nacia politiko) en la tempo de la unua mondmilito

StefKo (Zobraziť profil) 13. mája 2020 10:20:17

Ero 12a

"Nun esti malliberigita estas amuzo,” plu asertis Ŝvejk kun plaĉo, „nenia kvaronumo, neniaj torturbotoj, ni havas tabullitojn, tablon, benkon, ni ne premas nin unu al la alia, ni ricevas supon, oni donas al ni panon, alportas kruĉon da akvo, necesejon ni havas rekte ĉe la faŭko. En ĉio vidiĝas progreso. Estas vero, al la enketejo estas tio iom malproksime, tra tri koridoroj en la pli altan etaĝon, sed kompense ĉie en la koridoroj estas pure kaj vigle. Unu homon oni kondukas tien, la alian reen, junan, maljunan, viran eĉ inan sekson. Ĉiu ĝojas, ke li ne estas ĉi tie almenaŭ sola. Ĉiu iras kontente sian vojon kaj ne devas timi, ke oni diros al li en la kancelario: 'Do, ni konsiliĝis kaj morgaŭ vi estos aŭ kvaronumita aŭ ŝtiparumita, laŭ via propra deziro.' Tio estis certe malfacila decido kaj mi opinias, sinjoroj, ke en tia momento multaj el ni estus ege embarasitaj. Jes, nun la kondiĉoj jam plibonigis favore al ni.”

Li ĝuste finis la defendon de moderna malliberigado de civitanoj, kiam gardisto malfermis la pordon kaj ekvokis:

“Ŝvejk, vestu vin kaj iru al la enketo.”

”Mi vestos min,” respondis Ŝvejk, “kontraŭ tio mi havas nenion, sed mi timas, ke temas pri eraro, de enketo oni min jam unu fojon elĵetis. Kaj krom tio mi timas, ke tiuj ceteraj sinjoroj, kiuj estas ĉi tie kun mi, ne koleru, ke mi iras al la enketo la duan fojon sinsekve kaj ili ankoraŭ ne estis tie nun ĉi-vespere eĉ unufoje. lli povus kontraŭ mi ĵaluzi.”

”Elŝoviĝu kaj ne babilu,” estis la respondo al ĝentlemana proklamo de Ŝvejk.

Ŝvejk denove troviĝis antaŭ la krimultipa sinjoro, kiu sen kia ajn enkonduko demandis lin severe kaj senkompate:

”Ĉu vi konfesas ĉion?”

Ŝvejk fiksis siajn bonulajn, bluajn okulojn sur la senkompata homo kaj mole diris:

”Se vi deziras, via moŝto, ke mi konfesu, mi obeos, tio ne povas al mi malutili. Sed se vi diros: 'Ŝvejk, konfesu nenion,' mi elturniĝos ĝis mia lasta spiro.”

La severa sinjoro notis ion en aktoj, kaj enmanigante plumon al Ŝvejk instigis lin tion subskribi.

Kaj Ŝvejk subskribis la denuncon de Bretschneider eĉ jenan aldonon:

"Viaj supre montritaj akuzoj kontraŭ mi baziĝas sur vero.

Jozefo Ŝvejk"

Subskribinte, li turnis sin al la severa sinjoro:

“Ĉu mi subskribu ankoraŭ ion? Aŭ ĉu mi venu nur matene?”

”Matene oni forveturigos vin al la kriminala juĝejo,” li ricevis respondon.

”Je kioma horo, via moŝto? Por ke mi, pro Sinjoro Kristo, ne fordormu.”

”For!” ekkriegis tio al Ŝvejk hodiaŭ la duan fojon de kontraŭa flanko de la tablo, antaŭ kiu li staris.

Revenante en sian novan kraditan hejmon, Ŝvejk diris al policisto, kiu lin akompanis:

”Ĉi tie ĉio iras kiel sur reloj.”

motadisa (Zobraziť profil) 13. mája 2020 22:31:58

La kronviruso nudigis nin – nian malforton, stultecon, fanfaronadon, egoismon, avidon, ktp. Ĝi priridis nin, homojn, niajn regantojn, nian civiliza ...

StefKo (Zobraziť profil) 15. mája 2020 10:08:23

Ero 13a

Tuj kiam oni fermis malantaŭ li la pordon, la kunarestitoj surŝutis lin per diversaj demandoj, kiujn Ŝvejk respondis klare:

”Mi ĵus konfesis, ke mi ŝajne mortigis la arkidukon Ferdinando.”

Ses viroj konsterne kuntiriĝis sub pedikoplenajn kovrilojn, nur Ia bosniano diris:

”Feliĉan vojaĝon.”

Ekkuŝante sur la tabullito, Ŝvejk proklamis:

”Domage, ke ni ne havas ĉi tie vekhorloĝon.”

Sed matene oni vekis lin eĉ sen vekhorloĝo kaj precize je la sesa horo veturigis Ŝvejkon en “verda Antono”* al la landa kriminala juĝejo.

”Matena horo plena de oro,” diris Ŝvejk al siaj kunvojaĝantoj, kiam la “Verda Antono” ekveturis el la pordego de la polica direkcio.

3. ŜVEJK ANTAŬ KRIMINALAJ KURACISTOJ

Puraj, hejmecaj ĉambretoj de la landa kriminala juĝejo faris sur Ŝvejk la plej favoran impreson. Kalkitaj muroj, nigre lakitaj kradoj kaj dika aresteja ĉefgardisto sinjoro Demartini kun violaj galonoj kaj borderaĵo sur la ofica kaskedo.Viola koloro estas preskribíta ne nur ĉi tie, sed ankaŭ ĉe religiaj ceremonioj en la Cindra Merkredo kaj la Paska Vendredo.

Revenis glora epoko de la roma hegemonio super Jerusalemo. Oni elkondukadis arestitojn kaj starigis ilin antaŭ Pilatojn de la 1914-a jaro suben en teretaĝon. Kaj enketaj juĝistoj, Pilatoj de la moderna epoko, anstataŭ honeste lavi siajn manojn sendadis al si por perkelto kaj biero al 'Ĉe Teissig' kaj al la ŝtata prokuroraro transdonadis novajn kaj novajn akuzojn.

Ĉi tie plejparte perdiĝis kia ajn logiko kaj venkis §, strangolis §, idiotigis §, kraĉis §, ridis §, minacis §, mortigis § kaj ne pardonis. Estis tio ĵonglistoj per la leĝoj, adorantoj de kodaj laŭliteraĵoj, voruloj de la akuzitoj, tigroj de austra ĝangalo, okulmezurantaj sian salton sur la kulpigiton laŭ la numero de paragrafoj.

Escepton faris kelkaj sinjoroj (same kiel ankaŭ en la polica direkcio), kiuj ne prenis la leĝon tiel strikte, ĉar ĉie eblas trovi tritikon inter agrostemo.

Al tia sinjoro oni alkondukis Ŝvejkon por enketo. Iom aĝa sinjoro de bonanima mieno, kiu iam, enketante konatan murdiston Valeŝ, neniam forgesis al li diri: ”Bonvolu sidiĝi, sinjoro Valeŝ, ĉi-momente estas ĉi tie libera seĝo.”

Kiam oni alkondukis Ŝvejkon, li kun sia denaska afablo petis lin sidiĝi kaj diris:

”Ĉu vi do estas tiu sinjoro Ŝvejk?”

”Mi opinias,” respondis Ŝvejk, “ke tiu mi devas esti, ĉar ankaŭ mia paĉjo estis Ŝvejk kaj la panjo sinjorino Ŝvejk. Mi ne povas fari al ili tian malhonoron, ke mi malkonfesu mian nomon.”

La vizaĝon de la enketa juĝeja konsilisto laŭflugis afabla rideto:

”Vi kuiris al vi ja belan kaĉon. Vi havas multe da tio sur la konscienco.”

”Mi havas ĉiam multe da tio sur la konscienco,” diris Ŝvejk, ridetante ankoraŭ pli afable ol sinjoro juĝeja konsilisto,”povas esti, ke mi havas da tio sur la konscienco eĉ pli ol bonvolas havi vi, via moŝto.”

”Tio vidiĝas laŭ la protokolo, kiun vi subskribis,” diris la juĝeja konsilisto per ne malpli afabla tono, „ĉu oni ne faris sur vin ian premon ĉe la polico?”

”Tute ne, via moŝto. Mi mem ilin demandis, ĉu mi tion subskribu, kaj kiam ili diris, ke mi subskribu, mi ilin obeis. Ja mi ne interbatiĝus kun ili pro mia propra subskribo. Per tio mi nepre al mi ne helpus. Devas esti ordo.”

_________________________
* arestitojn el diversaj pragaj kvartaloj oni veturigadis al polica direkcio per verde ŝmirita ĉevalveturilo. El la baptonomo de la unua koĉero Antono Douŝa kaj koloro de la veturilo naskiĝis populara nomo por la veturilo “verda Antono”, uzata ankaŭ pli poste por policaj aŭtomobiloj

StefKo (Zobraziť profil) 18. mája 2020 8:35:28

Ero 14a

”Sinjoro Ŝvejk, ĉu vi sentas vin tute sana?”

“Tute sana, tion ne tute, viamoŝta sinjoro konsilisto. Mi havas reŭmatismon, mi ŝmiras min per opodeldoko.”

La maljuna sinjoro denove afable ekridetis: “Kion vi dirus al tio, se ni igus vin esplori fare de kriminalaj kuracistoj?”

”Mi opinias, ke mi ne fartas tiom malbone, por ke tiuj sinjoroj superflue perdu pro mi la tempon. Min esploris jam sinjoro doktoro en la polica direkcio, ĉu mi ne havas gonoreon.”

”Nu, sinjoro Ŝvejk, ni tion tamen nur provos per sinjoroj kriminalaj kuracistoj. Ni formos komisionon kiel decas, vin ni metos en enketan arestejon kaj vi intertempe bone ripozos. Nun ankoraŭ unu demandon. Laŭ la protokolo vi laŭdire proklamis kaj disvastigis, ke nun baldaŭ eksplodos la milito?”

“Tiu, mi petas, eksplodos en la plej proksima tempo, via moŝta sinjoro konsilisto.”

“Kaj ĉu de tempo al tempo ne kaptas vin paroksismoj?”

”Tiuj, mi petas, min ne kaptas, nur iam preskaŭ kaptis min aŭtomobilo sur Karolo-placo, sed tio okazis jam antaŭ vico da jaroj.”

Per tio estis la enketo finita, Ŝvejk prezentis la manon al sinjoro juĝeja konsilisto kaj reveninte en sian ĉambreton, diris al siaj kunuloj:

”Do, pro la murdo al sinjoro arkiduko Ferdinando esploros min kriminalaj kuracistoj.”

”Ankaŭ min ili jam esploris,” diris juna viro, “tio estis en la tempo, kiam mi venis antaŭ tribunalon pro ŝtelitaj tapiŝoj.Oni rekonis min mense malforta. Nun mi forŝakris vaporan draŝmaŝinon kaj oni povas fari al mi nenion. Hieraŭ diris al mi mia advokato, ke se foje oni deklaris min mense malforta, ke mi devas havi el tio prosperon jam dum la tuta vivo.”

”Mi tute ne fidas al kriminalaj kuracistoj,” rimarkis viro de inteligenta mieno. „Foje, kiam mi falsis kambiojn, por okazo de bezono mi vizitadis prelegojn de doktoro Heveroch*, kaj kiam oni min kaptis, mi simulis paralizulon ĝuste tiel, kiel sinjoro doktoro Heveroch lin priskribis. Dum esploro mi ekmordis unu kriminalan kuraciston en la kruron, eltrinkis inkon el ujo kaj, pardonu, sinjoroj, fekis antaŭ la tuta komisiono en angulon. Sed pro tio, ke al unu el ili mi tramordis la suron, oni rekonis min tute sana kaj mia afero estis perdita.”

”Mi tute ne timas la esploron fare de tIuj sinjoroj,” proklamis Ŝvejk; “kiam mi soldatis, esploris min bestokuracisto kaj finiĝis tio tute bone.”

”Kriminalaj kuracistoj estas kanajloj,” diris etkreska ŝrumpa viro, „antaŭnelonge sur mia herbejo oni hazarde elfosis skeleton kaj kriminalaj kuracistoj asertis, ke tiu skeleto estis murdita per kontuzanta objekto en la kapon antaŭ kvardek jaroj. Mi aĝas tridek ok jarojn kaj estas malliberigita, kvankam mi posedas atestojn pri bapto, naskiĝo kaj loĝloko.”

_____________________________
* d-ro Antono Heveroch, profesoro de psikiatrio, direktoro de la landa mensmalsanulejo en Prago

Nahor