Al la enhavo

Eo Biblo

de gaijutis, 2008-aŭgusto-12

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Filanator (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 23:11:36

Mi pensas ke li estis sarkasma, kaj tio ne helpas iu ajn. Miaopinie, li pravas, sed tio ne estas la punkto. Ekzistas metodoj kritiki, kiuj ne kolerigas homoj.

Frakseno (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-15 23:21:56

Dankon. Mi ne ŝatas tiu pasejon (ekstrakton?), sed mi provas ne insulti homojn kiu kredas ĝin.

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-16 08:47:03

Frakseno, kial vi ne jam unue diskutis la enhavon de tiu citaĵo? Ĝi fakte estas abomema! Anstataŭ diskuti ĝin, vi kulpigis min por insultoj ktp.
Se oni opinias ke tio estas la propraj vortoj de Dio, oni samtempe opinias ke oni mortigu kuracistojn, flegistinojn, policojn kaj aliajn, kiuj nepre devas labori "la sepan tagon". Laŭ normalaj sekularaj leĝoj tio estas instigo al murdo, ĉu ne?

La esprimo "Religio de amo" ne estas mia invento, mi vidis ke kristanoj donis tiun epiteton al sia kredo. Mi uzis ĝin por montri kiel groteska la biblia citaĵo estas.

Mi neniam volis/volas ataki unuopan personon, sed mi nepre povas kritiki religiajn dogmojn. Tiu, kiu silentas samopinias!

super-griek (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-16 15:50:30

AlfRoland:
Mi neniam volis/volas ataki unuopan personon, sed mi nepre povas kritiki religiajn dogmojn.
Religia dogmo esence estas opinio, kaj konsekvence ĝi estas tute kritikebla. Multaj el ili laŭ mia (laŭvice kritikebla) opinio eĉ estas kritikindaj...

AlfRoland:Tiu, kiu silentas samopinias!
Do, mi silentas.

horsto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-16 17:06:16

Frakseno:Dankon. Mi ne ŝatas tiu pasejon (ekstrakton?), sed mi provas ne insulti homojn kiu kredas ĝin.
Bone, vi do ne volas insulti homojn kiuj kredas ke oni devas mortigi homojn kiuj laboras dimanĉe.

Filanator (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 03:52:29

horsto:Bone, vi do ne volas insulti homojn kiuj kredas ke oni devas mortigi homojn kiuj laboras dimanĉe.
Estas metodoj kritiki tiajn aferojn sen oni afiŝanta sur fadeno, ne pri religiaj argumentoj, kaj kvazaŭ hazarde diranta, "Ha! La religio de amo! Jen estas citaĵo el la biblio...". Se vi volas diskuti pri religio, faru fadenon pri ĝi. Faru prudentajn punktojn.

diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-17 19:40:13

Flamiĝis!

Jesuo instruis toleremon, mi pensas. Kaj "pli ami amon, ol malami malamon". Li estis humila homo kiu ne fieris, kaj estis amema kaj pacema, laŭ kion diras Biblio.

Do se vi estas kristanoj, praktiku toleremon. Mi jam diris, mi ne estas kristano sed legas Biblion. Ni respektu unu la alian.

Frakseno (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-18 03:15:39

Filanator:Estas metodoj kritiki tiajn aferojn sen oni afiŝanta sur fadeno, ne pri religiaj argumentoj, kaj kvazaŭ hazarde diranta, "Ha! La religio de amo! Jen estas citaĵo el la biblio...". Se vi volas diskuti pri religio, faru fadenon pri ĝi. Faru prudentajn punktojn.
Mi opinias, ke tiu estas la plej bonajn vortojn mi legis en ĉi tiu fadeno.

AlfRoland: mia edzino povas diri al vi kiu ofte me debatas pri religio - tre ofte - ĉar la vortoj de la malnova testamento kolerigas min mem.
Malgraŭ tio, mi ne pensas, ke ĉi tiu fadeno estas la fadeno por tiu debato.

Se vi volas debati, faru alian fadenon. Eble en "Vidpunktoj" loko, mi petas.

davidwelsh (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-23 09:12:26

Hmm, mi pensas ke se oni malfermas fadenon petante helpon trovi libron kiu enhavas multajn versojn pri dioaprobata mortigo de homoj en manieroj kiuj la plejparto de modernaj homoj opinias malaprobinda, oni rajtas uzi la fadenon ankaŭ por kritiki tiun libron.

Se oni petus helpon trovi iun ajn alian libron kiu enhavis tiajn morale dubindajn liniojn oni pensus ke estus tute nature uzi la fadenon por kritiki tiun libron.

La sarkasmo de AlfRoland eble ne estas la plej efika aŭ inteligenta kritikilo, sed temas tamen pri kritiko, kaj ne insulto. Se oni legas la Biblion kiel literaturo, kiel mi kaj diogotx, aŭ kiel la vortoj de iu dio, oni konsciu la kontraŭdiro inter la mempriskribo de kristanismo kiel "religio de amo" kaj la malamaj versoj en la Biblio. Tio estas grava interteksta informo kiun oni bezonas por profunde kaj kritike legi kaj kompreni tekston tiom komplika kaj malnova kiom la Biblio.

jchthys (Montri la profilon) 2008-decembro-22 16:20:36

Mi estas dua homo, kiu akordas kun Frakseno.

Reen al la supro