Al la enhavo

nomoj de notoj

de Broder, 2008-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

rubulo (Montri la profilon) 2008-septembro-01 14:56:48

Viktoro44:Mi havas sufiĉe informo pri tio, sed mi bezonus scii kia informo vi preferas: historian informon (la afero komenciĝas en la 1000 jaro), la "ŝanĝan momenton" aŭ la nuntempan staton de la afero.
Nu, se temas pri ligiloj al iuj TTTejoj, mi bonvolas ĉiajn informojn.

Pli precize mi ŝatus havi la historiajn informojn.

Viktoro44 (Montri la profilon) 2008-septembro-02 06:08:35

Bedaŭrinde, mi ne konas TTTejojn kie oni informas pri tio.

Sed mi havas propran texton kun tiu informo.
La teksto estas en la kataluna, eble vi povas kompreni ĝin.

Se vi ne sukcesas, mi povus klopodi traduki esperanten.

Vidu:

http://web.mac.com/victorsu/esperanto/nomtonoj_1.h...

rubulo (Montri la profilon) 2008-septembro-02 09:32:14

Dankon. Kaj mi trovis tie-ĉi informojn pri tio. Mi tute ne sciis tion.

Bedaŭrinde por scivolemuloj tiu artikolo ĉe vikipedio aperas nur en kelkaj lingvoj (mi provizis ligilon al la franclingva versio).

Viktoro44 (Montri la profilon) 2008-septembro-02 10:01:04

Mi rapide kaj superflue legis tiun retpaĝon, kaj ŝajnas al mi ke la informo estas tre korekta.

Dume, mi memoris ke mi havis citaĵon el unua harmonia libro, la fama Traité de l'harmonie (1722) de Jean-Philippe Rameau. Ĝi temas pri la ĉiama malfacila minora tonalo kaj (nerekte) rilatas al "nia" temo:

L’on prend ordinairement l’Octave de la Notte Ré pour model de tous les Tons mineurs.

| Ré.................................Octave
| Ut #.................Notte sensible
| Si b..................Sixiéme Notte
| La..........Dominante tonique
| Sol..............Quatriéme Notte
| Fa.............................Mediante
| Mi...................Seconde Notte
| Ré....................Notte tonique

La progression du Ton mineur n’est differente du majeur en montant, que dans la Tierce qui est mineure d’un côté, & majeure de l’autre; mais en descendant il faut rendre le B-mol à la Notte Si, & ôter le Dieze de la Notte sensible Ut.

[…]
Le premier Ton mineur qui ait un B-mol devant la Clef est celuy de Sol; ainsi en comptant de quatre en quatre Sol (1), Ut (2), Fa (3), Sib (4), Mib (5 B-mols), l’on sçaura la quatité des B-mols affectez à chacun de ces Tons; la Tierce mineure qui porte le dernier B-mol, en détermine aussi la quantité.

Remarquez qu’en nommant Ut la Notte tonique de tous les Tons majeurs, la progression de son Octave sera toûjours conforme à celle d’Ut; & qu’en nommant Ré la Notte tonique de tous les Tons mineurs, la progression de son Octave sera toûjours conforme à celle de Ré, tant en montant, qu’en descendant.

En tiu libro oni povas vidi la tiaman duoblan uzon de la silabnomoj: "ré" signifas ankaŭ la absolutan nomon ankaŭ la relativan nomon ("en nommant Ré la Notte tonique de tous les Tons mineurs, la progression de son Octave sera toûjours conforme à celle de Ré, tant en montant, qu’en descendant").

v.

Ĉevalo (Montri la profilon) 2008-septembro-04 02:31:05

Viktoro44:Laŭ la antaŭa ekzemplo (atentŭ hispanoj, francoj kaj italoj!) en G majora tonalo, la nomoj laŭ la relativa sistemo estus:

do (G), re (A), mi (B), fa (C), sol (D), la (E), si (F#).
Se si = F di, do F = si di aŭ do be, ĉu?

Mi ne estas muzikisto, tial mi iom konfuziĝis.

Viktoro44 (Montri la profilon) 2008-septembro-04 05:07:19

ĉu?
Se si = F di, do F = si di aŭ do be, ĉu?
Se en G majora tonalo, F ne estas F#, tio signifas ke la sepa tono de la tonalo estas malaltiĝita (mi ne scias ĉu estas la bona vorto), do, oni devas diri "malaltiĝita-si"-n (kelkaj sistemoj ŝanĝas la vokalo por signifi tiu nuanco). Sed ne bonas miksi la du sistemojn: diesoj kaj bemoloj ne apartenas al la relativa sistemo (t.e. do, re, mi...) sed al absoluta sistemo.

Ĉevalo (Montri la profilon) 2008-septembro-05 00:49:09

Viktoro44:Sed ne bonas miksi la du sistemojn: diesoj kaj bemoloj ne apartenas al la relativa sistemo (t.e. do, re, mi...) sed al absoluta sistemo.
Strange...
En mezlernejo oni instruis nin pri do-diesoj kaj re-bemoloj...

Viktoro44 (Montri la profilon) 2008-septembro-05 05:52:36

Strange... En mezlernejo oni instruis nin pri do-diesoj kaj re-bemoloj..
Tio eblas. Mi ne certe scias, sed ŝajnas al mi ke en Rusujo la silabsistemo (do, re, mi...) funkcias kiel absoluta sistemo, t.e. kun la sama signifo ol liternomoj: ĉiam C=do, ĉiam D=re, ktp. Tiukaze, vi pravas, oni povas diri do-dieson kaj re-bemolon.

Reen al la supro