Al la enhavo

Demando pri po kaj uzi la akuzativon

de Nala_Cat15, 2021-februaro-10

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2021-februaro-10 01:43:06

Ĉu ĝustas diri

Trinku po 2 tasojn da akvo
Trinku po 2 tasoj da akvo
Trink 2 tasojn da akvo

???

Por la traduko : "Drink 2 glasses of water"

Alia ekzemplo:
Studu po 2 horojn
Studu po 2 horoj
Studu por 2 horoj

Por la traduko: "study for 2 hours"

Ĉu oni uzus la akuzativon de tempo aŭ kvanto kun la po prepozicio? Kaj ĉu "trinku 2 tasojn da akvo" kaj "trinku po 2 tasoj(n) da akvo" estas samaj?

nornen (Montri la profilon) 2021-februaro-10 02:13:22

Eĉ PMEG estas memkontraŭdira pri tio:

PMEG:Mi kudrados po dek horoj ĉiutage por dudek spesdekoj.
PMEG:La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj.
Eble estus pli oportune, vidi la vorton "po" ne kiel prepozicion, sed kiel adverbon.

Vidu ankaŭ: https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/nombroj/nuanci...

Se vi prenas "po" kiel prepozicion, viaj frazoj estos: Trinku po 2 tasoj da akvo. Studu po 2 horoj.

Se vi prenas "po" kiel adverbo, viaj frazoj estos:Trinku po 2 tasojn da akvo. Studu po 2 horojn.

Metsis (Montri la profilon) 2021-februaro-10 08:13:39

Ĉu "po" estas rolvorteto aŭ e-vorteca vorteto?

PMEG skribas
PMEG:Tradicie po estas klasita kiel rolvorteto, sed multaj uzas ĝin kiel E-vortecan vorteton.
Ambaŭ interpretoj estas taŭgaj (vd. PMEG), kaj Zamenhof mem uzis la vorteton dumaniere. Por la e-vorteca vorteto parolas ekz. la traduko de la Biblio
Genezo 6 de Zamenhof:El ĉiuj rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, po paro el ĉiuj eniru kun vi.
Ĉi tie "po" ne povas esti rolvorteto, ĉar esprimo kun rolvorteto "po paro" ne povas esti subjekto.

Kiel uzi "po"?

"Po" montras distribuon de kvantoj inter iuj. Do ĝi premisas, ke estas du kvantoj, unu por distribuo kaj alia por ricevo. Notu, ke la rolvortero "por" ne sufiĉas montri, ke temas pri egala distribuo. Iu diris, ke en la angla estas utile pensi pri la vorteto kiel apiece.
FE. 14:Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj.
Estas kvar infanoj, kaj ĉiu individua infano ricevas tri pomojn, do devas ekzisti tiuj dek du pomojn.

La alia kvanto povas esti subkomprenata.
Dume la gastoj trinkis po glaseto da vino.
Jen la kvanto "unu glaseto" estas subkomprenata. Se estis ekz. dek gastoj, ili sume trinkis dek glasetojn da vino.

––––
Nala,

Viaj frazoj Drink 2 glasses of water kaj Study for 2 hours ne temas pri distribuo de iu kvanto, ĉar mankas la alia kvanto. Vi uzu la akuzativon laŭ la normala maniero.
 
  • Drink 2 glasses of water : "Trinku du tasojn da akvo", ĉar "du tasoj" estas objekto la verbo "trinki".
  • Study for 2 hours : "Studu du horojn", ĉar "du horoj" montras daŭron de la ago de studado.
Se vi aldonas alian kvanton, temas pri distribuo.
 
  • Drink 2 glasses of water with every meal : Trinku po du tasojn da akvo kun ĉiu manĝo.
  • Study for 2 hours every day : Studu po du horojn ĉiutage.
Fine notu la rimarkon en PMEG (kun originala emfazo):
PMEG:Ofte la vorteto ĉiu povas sola montri distribuan sencon: Ĉiu banano kostas (po) unu speson. Ĉiu el ili ricevis (po) cent eŭrojn. Kun po tiaj ĉi frazoj tamen fariĝas pli klaraj.

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-10 08:43:22

La sola frazo Trinku po 2 tasoj ne havas sencon. Ĝi havus sencon se iu dirus tion al kelkaj personoj: Vi trinku po 2 tasoj. Ĝi signifus: Ĉiu el vi trinku du tasojn aŭ se ekzistus ia kunteksto, ekz. la dialogo:

- Kiom da tasoj ĉiutage mi devas trinki?
- Trinku po du tasoj.


Tiam "Trinku po du tasoj" signifus ke mi devas trinki du tasojn por ĉiu tago.
Se mi uzus ĉiutage, po estas sennecesa.

PS. Intertempe Metsis metis sia enskribaĵo.

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-10 11:06:28

"Trinku" sen "vi" oni povas diri ne nur por ununombra 'vi', sed ankaŭ por multenombra 'vi'.
Do "Trinku po du tasoj" estas bona frazo.

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-10 13:26:21

sergejm:"Trinku" sen "vi" oni povas diri ne nur por ununombra 'vi', sed ankaŭ por multenombra 'vi'.
Do "Trinku po du tasoj" estas bona frazo.
"Homo lernas plenan vivon". Ŝajnis al mi ke solo u-verbo koncernas singularon! Dankon por la rimarko, sergejm!
Sed la demando pri kunteksto daŭras. Se ne temas pri pluraj personoj, ĉu sen kunteksto aŭ daŭrigo la frazo sencas?
Mi pensas ke la frazo: "Trinkadi po du tasoj" sencas ĉar sufikso "ad" signifas ia. ripetiĝon.

sergejm (Montri la profilon) 2021-februaro-10 14:26:48

Por unu persono, jes, la frazo sen ripeta vorto, kiel ĉiutage, estas sensenca.
Ripeto povas esti ne nur tempa, sed spaca (de ĉiu tablo) aŭ alia (de ĉiu speco de teo).

sudanglo (Montri la profilon) 2021-februaro-10 15:11:11

Ĉi-momente en mia hejm-urbo neĝas po grandaj flokoj, kio estas sufiĉe malofta okazo.

StefKo (Montri la profilon) 2021-februaro-10 18:10:35

Okazis ke mi eraris!
El vortaro.net:
al ĉiu li donis po kvin (sk. dolaroj) dolarojn , aŭ, pli klare: al ĉiuj li donis dolarojn po kvin;

Plue mi ne komprenas per kio diferencas inter si la frazoj (alie: por kio po estas necesa en tia frazo):

al ĉiu li donis po kvin dolarojn kaj
al ĉiu li donis kvin dolarojn

Mi komprenus tian frazon (dialogo):

- Po kiom da dolarojn vi donis al ili?
- Mi donis po 10 dolarojn.


aŭ:

- Kiom da dolaroj vi donis al ĉiu el ili?
- Mi donis al ĉiu 10 dolarojn.

Metsis (Montri la profilon) 2021-februaro-11 08:23:18

Stefko,

PMEG konstatas, ke en multaj lingvoj oni uzas nur unu vorton (kun signifo de "por") por montri egalan distribuon de iu kvanto al alia kvanto. En Esperanto oni uzas kombinaĵon de "po" kaj alia vortero, kiu ofte estas "por", sed povas esti alia, ekz. "inter".
 
  • Tiu ĉi ŝtofo kostas po dek dolarojn por metro.
  • Dividu la prenitaĵon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo.
 
Anstataŭ tiu kombinaĵo kun "po" oni povas uzi "ĉiu", kiun rimarkon mi jam citis de PMEG. Alivorte se vi havas la vorteton "ĉiu", tiu ofte sufiĉas, sed la vorteto "por" ne sufiĉas sole montri, ke temas pri egala distribuo. Do viaj ekzemploj:
 
  • al ĉiu li donis po kvin dolarojn
  • al ĉiu li donis kvin dolarojn
estas samsencaj, sed kiel PMEG konstatas, ke "po" faras egalan distribuon pli klara. Komparu la sekvajn
 
  • Mi pagis al la laboristoj por tiu laboro cent eŭroj.
  • Mi pagis al la laboristoj por tiu laboro po cent eŭroj.
el kiuj la distribuo ne okazas en la unua. La fundementa (serĉo celita) ideo de Esperanto ja estas klareco, do uzu "po", kiam povas esti dubo,

Reen al la supro