Al la enhavo

Ne indas danki...

de Azulreal, 2008-septembro-10

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Azulreal (Montri la profilon) 2008-septembro-10 15:41:32

Kiel oni ĝuste devas diri? Ne dankinde aŭ nedankinde? senkulpa.gif

Hispanio (Montri la profilon) 2008-septembro-10 16:21:47

Kiam mi parolas skribe, mi diras "ne dankinde" sal.gif

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-septembro-10 17:34:15

Ambaŭ validas laŭ mi. Mi pensas ke "nedankinde" estas pli ofta.

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-10 18:06:37

Mi uzas Ne dankinde. La vortoj estas apartaj en PIV 2005 sub la kapvorto dank/i. (p217, maldekstra kolono, 24-a linio). Sed, kiel aliaj diris, la unuvorta formo ne estas malĝusta.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-septembro-10 21:22:17

Reguloj de la rusa lingvo postulas ĉiam skribi "ne" aparte de verboj.

Koncerne adverbojn kaj adjektivojn la reguloj postulas skribi "ne" kune kun ili, se forestas antitezo. Okaze de ties ĉeesto (de antitezo) la vortoj uziĝas aparte.

Ekzemple: negaja vespero.
Vespero estis ne gaja, sed sufiĉe trista.

Kiel vi fartas? Nebone.
Li fartas ne bone, sed eĉ bonege.

Ne dankinde, sed mallaŭdinde.

Lernu la rusan. lango.gif

rubulo (Montri la profilon) 2008-septembro-10 21:33:14

Laŭ mi ambaŭ skribmanieroj eblas.

"Ne dankinde sed kisinde". ridulo.gif

Azulreal (Montri la profilon) 2008-septembro-10 22:10:11

Dankon al ĉiuj pro viaj tre rapidaj respondoj! Kaj nun ne respondu min per "ne dankinde" aŭ "nedankinde" lango.gif

Terurĉjo:Lernu la rusan. lango.gif
hahaha! Certe tio estus tre interesa afero. Mi memoros tian konsilon! okulumo.gif

mnlg (Montri la profilon) 2008-septembro-16 10:32:13

rubulo:Laŭ mi ambaŭ skribmanieroj eblas.

"Ne dankinde sed kisinde". ridulo.gif
Al viroj tamen mi diras "...sed paginde" okulumo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-septembro-16 10:48:42

Paavo! Mi jam riproĉis vin kaj kritikis pro via troa emo al mono (monemo?)

Ho, tiuj edukitoj de kapitalisma mondo!

mnlg (Montri la profilon) 2008-septembro-16 12:17:22

Terurĉjo:Paavo! Mi jam riproĉis vin kaj kritikis pro via troa emo al mono (monemo?)

Ho, tiuj edukitoj de kapitalisma mondo!
Silentu, aŭ mi (mon)punos vin!

Reen al la supro