Al la enhavo

Covid 19: civitana enketo cel vero

de amigueo, 2021-julio-13

Mesaĝoj: 55

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2021-julio-13 14:51:58

Chi temfadeno por du celoj:

1/ Ricevi personajn raportojn (propraj kaj de konatuloj) pri sano kaj malsano "probable" rilatajn al kovim kaj ties simptomoj, rimedoj, vakcinoj ktp ecx mortoj kaj longdauraj ghenoj.
Chifroj bezonas komplementajn individuajn raportojn.
Sed ankau raportoj pri flankaj efikoj, ne chiam ghenaj au malsanigaj, de privataj au perleghaj rimedoj. Blokigo de ekonomio, enshuldigho, malrichigho, kolektiva paniko ktp estas ekzemploj. Tempo por profunde mediti, por la familio, por verkado, studado, sportoj, solidaro ktp estas ekzemploj.

2/ Bonus ke chi tie cxiulandano resumu kovimsituacion kaj evoluon sialande, prezentante plurajn vidpunktojn de siaj samlandanoj ech de la registaro.

Tio helpus al samideanoj kaj mondanoj per Esperanto koni kaj kompreni plibone fenomenon kovim-19.

Dankegon al chiuj.
kore "amigueo"

mimoprobegal (Montri la profilon) 2021-julio-24 23:16:04

mi jam estis vakcinita per nia rusa vakcino sputnik v
la flugo estas normala
nun mi atendas la duan etapon de la vakcinado, kiu okazos la dekubuan de aŭgusto

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-julio-26 21:52:57

Mi estas vakcinita per la german-usona vakcino Pfizer kaj mi pensas ke tio estas privilegio, ne puno.

La tutmonda aliro al vakcinoj estas tro malegaleca, multe tro malegaleca. Mi esperas ke Francujo disdonos vakcindozojn al malpli riĉaj landoj antaŭ ol tiuj dozoj malefikiĝos pro la nerespondeco de egoistoj kiuj prifajfas tutmondajn konsekvencoj de siaj agoj.

bertl (Montri la profilon) 2021-julio-27 21:25:38

Ĉi tie, en Brazilo, mankas multe vakcinado! Mi ne estas vakcinita ankoraŭ!

derverwandte (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-07 03:41:06

bertl:Ĉi tie, en Brazilo, mankas multe vakcinado! Mi ne estas vakcinita ankoraŭ!
Eble via registaro povas acxeti vakcion el usa.

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-08 08:38:04

bertl:Ĉi tie, en Brazilo, mankas multe vakcinado! Mi ne estas vakcinita ankoraŭ!
Vakcinado estas ago. Vakcino estas substanco injektata, injektaĵo. Pri kio vi pensas skribinte "vakcinado" - ĉu pri vakcino, ĉu pri vakcinado? Ĉu en Brazilo mankas vakcinoj kaj pro tio oni ne vakcinas, aŭ ĉu kuracoservo estas malbone organizita kaj iuj homoj ne povas esti vakcinitaj? En Pollando ĉefa problemo estas malinklino al vakcinado.

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-08 08:42:48

mimoprobegal:mi jam estis vakcinita per nia rusa vakcino sputnik v
la flugo estas normala
nun mi atendas la duan etapon de la vakcinado, kiu okazos la dekubuan de aŭgusto
"la flugo estas normala" - ĉu vi povas klarigi tion? Kio estas (post)vakcina flugo? Eble ia ŝerco?

Miland (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-09 17:27:34

Ĉu vi enketas pri la vera celo de registaroj? Se jes, tio devus esti la saman kiam homoj estas minacataj de danĝera infeta malsano! Helpu malsanulojn kaj malhelpu la malsanon kiom eble plej! Se eble, resanigu homojn kaj malebligu la infekton. Grava metodo estas vakcinado. Mi bonŝance ricevis (en Britio) ambaŭ dozojn de la vakcino Astra-Zeneca. Miaopinie ĉiuj vakcinoj ofte permesitaj kaj uzataj estas efikaj (inklusive de la rusa Sputnik, kaj la vakcino farita por AZ en Barato). Certe la pli riĉaj landoj sendu multajn dozojn de la vakcino kaj alia ekipaĵo (ekz oksigenaj koncentriloj) al pli malriĉaj landoj.

amigueo (Montri la profilon) 2021-novembro-07 11:11:02

StefKo:En Pollando ĉefa problemo estas malinklino al vakcinado.
Cxu vi povus klarigi kauxzojn/efikojn de tiu malinklino? Dankon.

StefKo (Montri la profilon) 2021-novembro-07 20:48:45

Tiujn kialojn donas amaskomunikiloj, ĵurnalistoj, kuracistoj kaj politikistoj:

1. Vakcinoj ne estis ĝisfunde ekzemenitaj (oni ne scias, kiel ili efikos estonte, eĉ iuj sciencistoj diras tiel).
2. La vakcinado estas danĝera por homoj (estas pruvoj pri tio).
3. Perdo de konfido al sciencistoj, esploristoj, farmacistoj.
4. Akuzado de regantojn pri volo plie superregi la homojn.
5. Troigo pri la negativaj efikoj de la pandemio (tiel diras pli junaj homoj kiuj ordinare neglektas ĉiujn dangerojn; informoj pri la epidemio estas, laŭ ili, ordinara propagando).

Mi aldonus ĉi tiun kialon (la homoj kiuj ne volas preni la vakcinojn ne diras pri tio):

Komence de la epidemio en katolikaj amaskomunikiloj, kelkaj pastroj raportis ke vakcinoj estis faritaj de abortitaj fetoj. Granda parto de pli maljunaj homoj aŭskultantaj kion diras iliaj pastroj (malgraŭ la apelacio de la pola ĉefepiskopo W. Polak kaj la papo) agnoskis ke la uzo de tiaj vakcinoj estus granda peko (93% de la poloj rigardas sin katolikoj).

Mi aldonas ke la vakcinoj estas senpagaj kaj ĉie atingeblaj.

Reen al la supro