Späť na obsah

Frazonoto

od neitush, 24. augusta 2004

Príspevky: 16

Jazyk: Esperanto

WALERIJ (Zobraziť profil) 25. mája 2006 21:50:59

Medio por vivanto

Ataku, ne avaru! Ellernu fraznotaron!
Multaj homoj estas feliĉaj pro siaj hobioj. Iuj deŝiras poŝtmarkojn de la kovertoj. Iuj grimpas sur montojn. Iuj majstre produktas tapiŝojn per plektmetodo de komplikaj nodoj. Iuj kreskigas citronojn en nesimplaj siberiaj kondiĉoj. Aliaj forveturas en aprilo en Kirgizion kaj kaptas tie per siaj paraplanoj leviĝantajn aerofluojn. Tiuj diversaj okupoj alportas al homoj similecan ĝojon. Kaj se hobio estas inda, ĝi kaptas homon plene kaj faras lin sia reprezentanto en nia indiferenta filistra medio.
180 vortoj dum unu minuto
Valerij Suĥovejev estas arda adoranto de rapidskribado.

Rapidskribado permesas skribi kun rapideco de buŝparolo, - diras li.

Ĉi tio estas aldona, helpa skribado. Ĝi ne rifuzigas la literojn, sed simple donas al homo novajn eblecojn.

Signoj de la rapidskribado estas ne literoj kaj ne hieroglifoj. Tio ĉi estas strangaj fonsignoj, en ĉiu el kiuj lokiĝas tutaj frazoj.

Valerij Suĥovejev ekentuziazmiĝis pri la rapidskribado jam en 1968 jaro, kiam li studis en Altaja politeknika instituto kaj rimarkis, ke ĉe li rapide malboniĝas vidkapablo. Li studis en vespera fakultato kaj komencis timi, ke dum ses jaroj de studado plene malbonigos sian vidkapablon. Sed studi li volis superece.

Antaŭe li aĉetis lernolibron de stenografio, sed ties metodoj ekŝajnis al li tro lacigaj kaj ne multefektaj. Kaj tiam en librovendejo № 5 (nuna “Penatoj”) li eltrovis libron de Oljga Aleksandrova “Fonostenografio”(akustika rapidskribado). La libro proponis magiajn metodojn, ekposedinte kiujn, ĉiu homo povas skribi ĝis 180 vortoj en unu minuto (sed per la literoj ni skribas po 15-25 vortoj…).

- Post iom da tempo miaj kamaradoj rimarkis, ke mi skribas lekciojn per iuj hoketoj, - rakontas li. - Ĝenerala intereso daŭris ne pli ol dum du semajnoj. Poste ĉiuj alkutimiĝis.

Sed post proksimume du monatoj mi komencis skribi duoble pli rapide ol aliaj kaj rimarkis alian flankon de ĉi fenomeno: ĉe mi evoluiĝis dokumenta memoro. Mi jam ne bezonis legi miajn konspektojn (lekci-kajerojn). Mi sukcesis pripensi la materialon dum tempo de la lekcio kaj sin turnis al la konspekto en tiuj maloftaj okazoj, kiam mi ion ne sukcesis kompreni.

Sia, parenca

Fonostenografion (= la rapidskribadon) elpensis en 1874 jaro instruisto de Sankt-Peterburga ina gimnazio Miĥail Tйrne. Helpe de ĝi eblas skribi kun rapido de parolo. La Sistemon de Terne oni simpligadis, komplikigadis, sed post la dua mondmilito Olga Aleksandrova kreis sistemon, kiun mi uzas ĝis nuna tago.

Stenografoj lokigas en unu signo unu vorton, fonostenografoj – frazon. En fonostenografia alfabeto - 40 signoj. Estas taksate, ke ĝi ses foje pli potenca ol la litera. Fonostenografoj eluzas ecojn de vivparolo, eligas la sonkernojn - “bushmalfermajn” kaj “ bushfermajn” sonojn. Al homoj, kutimiĝintaj al la leterskribado, tio ĉi ŝajnas stranga – tiel, verŝajne, skribus la aliplanedanoj. Tamen, tiu ĉi sistemo estas taŭga eĉ por infano.

– Ordinara stenografio estas tro komplika, - diras Suĥovejev. – Ĝi estas tro hieroglifeca – en ĝi estas kvar mil signoj. Unu foje mi, tiam juna homo, konversaciis kun iom postmezaĝa stenografino. Mi rakontis al ŝi pri la rapidskribado, ŝi al mi – pri stenografio. Sed poste ŝi vespiris: “ Ho juna homo, ja por kio al vi tio necesas? Tiom malfacile iĝis trovi la laboron. Stenografojn anstataыis diktafonoj.”

Mi provis al ŝi klarigi, ke en la unua vico por studado... Sed por ŝi ŝajnis, ke la tempo de rapida skribado senrevene forpasis.
Monoj per fonsignoj
Sed foje Valerij Suĥovejev trafis okazon por konvinkiĝi, ke helpe de fonostenografio estas laborenspezi kaj hodiaŭ.

Valerij Suĥovejev estas inĝeniero en uzino inerciradaj premiloj. Iam-foje lin por kelkaj monatoj oni sendis en administran forpermeson (ferion).

Persone por mi estas bone konata la leĝo de pareco de okazoj: kiel regulo, unua evento okazas por tio, ke ĝin finu la dua. Nur kiamValerij Suĥovejev iĝis provizora senlabora, al li venis altkvalifikita tradukisto kaj proponis labori kune. Laboris ili tiel. La tradukisto tenis antaы si paperfolion kun fremdlingva teksto kaj paroltradukis. Valerij surskribis la tradukon per signoj de la rapidskribado kaj enkomputiligis. Procedo pasadis tre prospere.

La sperto okazis sukcesa, kaj Valerij Suĥovejev ekiris serĉi laboron. Venadis sub reklamŝildojn, allogis klientojn: tiel kaj tiel, ni estas eluzinaj tradukistoj, eble vi havas por ni la teksteton? Klientoj aperis. Dum tempo de administra forpermeso Valerij Suĥovejev aĉetis komence malnovetan, kaj poste novan potencan komputilon.
Bonege kaj studkontrole
Antaыe Valerij Suĥovejev instruis fonostenografion en Palaco de pioniroj. Ankaы nun ĉe li estas kelkaj lernantoj. Li asertas, ke ekposedintoj ĉi metodikon ankaы lernas “nur je “bonege (5) kaj “scikontrolite”, eĉ la 4-ojn ne ricevas”. - Unu el miaj ŝatataj lernantoj estas Vanja Timofejev, nun li jam finis AGU-on (Altaja ŝtata universitato). Al mi ŝajnis, ke li ne ekposedos fonostenografion – da ungeco ne sufiĉos. Sed Vanja finis la studadon tre rapide, ĝis komenco de studado en la universitato, kaj, kiel ofte okazas, malaperis de la horizonto. Aperis li ĉe mi jam estante studento de tria kurso. Li montris la poentlibreton, kaj tie estis “bonege (5)”, “bonege (5)”, “ scikontrolite”, “bonege (5)”. Nek unua “bonege (4)”. Dum la studjaroj li ĉiujn prizojn (premiojn) elŝiris.

Por tiuj junaj homoj, kiuj faradas sin mem, la rapidskribado estas ankoraŭ unu ŝanco atingi sukceson. Tiaj homoj, tiele, ofte tre facile ĝin ekposedas ĉar, en ilia okazo, ideale kuniĝas “mi volas” kaj “estas necese”. Interealie, ekposedinto de la rapidskribado po iom ekposedas ankaŭ rapidlegadon.

Ĉina skribado…
La rapidskribado ekinteresigis eĉ ĉinajn lingvistojn, kiuj estis alveturintaj en Barnaul-on en konsisto de ŝtata delegacio. Valerij Suĥovejev konatiĝis kun ili sur placo apud sportpalaco. Ili foliumis dikan ĉinan-rusan vortaron. Por Valerij estis interese, ĉu povos li surskribi per la rapidskribado ĉinan parolon. Okazis, ke li povas. La ĉinoj miris, ke li skribas ne per literoj kaj ne per hieroglifoj. Ĝenerale tamen, ili rilatas al nia litera skribado malrespekte. Ili diras, ke skribi per literoj – samegalas, kiel per la strio el teыjo laы neĝamaso: neoportune kaj nebele. Ilian Grandan skribadon, kiu ekzistas jam dum kvar mil jaroj, ili taksas pli sukcesa.

Sed la rapidskribado ilin ekinteresigis. En Ĉinio ĉi tempe pasis reformo de skribado, ili minimumis la grafikon, malpliigis komplikecon de hieroglifoj.

Rendevuo de samideanoj

Ankoraы unu barnaula rapidskribanto estas Anatolo Kuznecov, dum 15 jaroj li pensis, ke li sola en nia urbo scipovas ĉi aferon. Kun Valerij Suĥovejev li konatiĝis ĉe sufiĉe interesaj cirkonstancoj.

– Mia najbaro, okklasa lernejano, prenis ĉe mi la lernolibron. Ĝin trarigardis kaj redonis. Post iom da tempo denove prenis kaj redonis, jam scipovante skribi. Li arde interesiĝis pri komputiloj kaj iradis laŭ universitatoj. Kaj jen en AGU, en unu el inĝenierejoj, li ekvidis homon, kiu per rapidskribado faris iujn skribajojn en dika kajerego. La knabo iom staris post lia dorso kaj poste demandis: “Onklo, ĉu ĉi tio ĉe vi estas fonostenografio?” La onklo pro mirego preskaŭ forportiĝis de la seĝo.

La knabo konatigis plu du barnaulajn fonostenografiistojn. Ili venis en la bibliotekon kaj dum longa tempo interkorespondis, transdonante paperfolion unu al alia…

Nun Valerij Suĥovejev-on eblas ekvidi en libra fojro preskaы ĉiusabate. Li vendas siajn broŝuretojn “ Rapidskribado – en unu signo tuta frazo”. Iufoje demonstras eblecojn de ĉi metodo skribas per bastoneto sur neĝo. Sed, en la mem afero, li serĉas homojn, al kiuj ankaы ekplaĉus la elegantaj “fonkoj”. Do, se la rapidskribado vin ekinteresis - Valerij Suĥovejev estos al vi ĝoja.
Aleksandra Privalova

Frazgrafisto (Zobraziť profil) 16. augusta 2006 8:17:48

Kia celoj vi deziras atingi per EO-lingvo kaj per Frazgrafio?

Mi estas Valerij el Barnaulo sal.gif

galvis (Zobraziť profil) 1. februára 2007 20:21:33

Mi kredas ke la amikoj kiuj babilas pri tiu
ĉi temo (fraznoto) devus vidi tiujn ĉi temojn
: BLISSYMBOLS aŭ BLISSYMBOLICS.

Samideane, Héctor(galvis), el Venezuelo.

Frazgrafisto (Zobraziť profil) 11. apríla 2009 3:14:10

galvis:Mi kredas ke la amikoj kiuj babilas pri tiu
ĉi temo (fraznoto) devus vidi tiujn ĉi temojn
: BLISSYMBOLS aŭ BLISSYMBOLICS.

Samideane, Héctor(galvis), el Venezuelo.
Fraznoto ne estas BLISSYMBOLS aŭ BLISSYMBOLICS (>3000 signoj). Tio chi estas (40-signoj) alfabeto. Bv. rigardu: http://fonostenograf.narod.ru/esperanto/teorio/lar...

rubensanchez (Zobraziť profil) 11. septembra 2023 12:38:17

Neŭken-urbo, Argentino (patagonia regiono).

Se vi nuntempe lernas Fonostenografion, bv kontakti min.

Amike,

Prof. Ruben Sanchez
rubensan15@gmail.com

Altebrilas (Zobraziť profil) 11. septembra 2023 13:52:18

Mi miras, kiel rapide poŝtelefonoj evoluis de post la komenco de tiu fadeno!

Nahor