Al la enhavo

Specifa gramatika demando

de jchthys, 2009-februaro-12

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

MikeDee (Montri la profilon) 2009-marto-05 21:37:47

eble: La facila uzado de la retumilo

sergejm (Montri la profilon) 2009-marto-06 05:45:54

Kredo je Dio estas kredo, ke Dio ekzistas.
Do amo je Dio, lmmo, estas amo fare de homo al Dio.
Anstataŭ "amo (fare) de Dio" vi iam povas skribi "Dia amo". Sed la lasta esprimo havas pli vastan signifon.

MikeDee (Montri la profilon) 2009-marto-06 11:04:07

Kiu estas la vasta signifo?

Facile uzda retumilo.
La retumilo estas facile uzda.
Ĉu tiu estas pli bona?

patrik (Montri la profilon) 2009-marto-06 13:49:47

jchthys:Estas tio ĉi ĝusta?
"la facilo de la uzado la retumilon"
(por angle "the ease of use of the web browser")

Dankon!
Mi preferas tiujn ĉi:
1) "la facileco de la uzado/uzo je la retumilo"
2) "la facileco de retumilon-uzado/uzo"
3) "la uzfacileco de la retumilo" (jam dirita)

rideto.gif

jchthys (Montri la profilon) 2009-majo-12 03:44:52

Ergazomai:
patrik:
jchthys:Dankon.
Mi havas alian demandon. Angle la vorto "of" havas du malajn signifojn: "the love of God" ekzemple povas signifi la amo de Dio aŭ la amo al Dio. Ĉu ekzistas en Esperanto diferenca vorto anstataŭ "de" en "la uzo de io", ĉar la frazo povas signifi, ke "io" estas la aĵo, kiu uzas?
Se vi parolas pri Dio amanta homon, "la amo de Dio". Se vi parolas pri homo amanta Dion, "la amo je Dio", aŭ ege malofte, "la Dion-amo".

Uzu la vorton "je", tiukaze. [Ekz. "la uzo je io"] rideto.gif
Se vi parolas pri Dio amanta homon, vi povas diri ankaŭ "la amo fare de Dio".
Dankon! Mi ĵus revenis tien ĉi, ĉar mi vidis tion tie ĉi, kaj volis diri tion, kiun vi diris, sed—ĉiu-okaze, nun mi scias!

Reen al la supro