Al la enhavo

Helpo pri franca elparolo

de AlfRoland, 2009-marto-15

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-15 21:40:56

Mi provas lerni kanzonon nomata "En ballad om franske kungens spelmän", aŭ esperante "Balado pri la muzikistoj de la franca reĝo".

Fine de tria strofo estas jena frazo: kantis ni "Ballade des Dames du Temps Jadis".

Ĉu iu scipovas klarigi esperante kiel mi elparolu tiun citaĵon?

sal.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2009-marto-15 21:47:32

Laŭ la internacia fonetika alfabeto: [balad(ə) de dam dy tɑ̃ ʒadis].

Aŭ Esperante, pli-malpli [balad de dam du tan ĵadis].

La U en du ne ekzistas Esperante, sed mi kredas, ke ĝi ekzistas svede. Kaj -emps en temps estas naza A. (-ps estas silentaj konsonantoj.)

jchthys (Montri la profilon) 2009-marto-15 21:54:08

Ĉu jadis oni ne elparolas, kiel ĵadí (sen s)?

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-15 22:06:07

Dankon por tre rapidaj respondoj, mi faros mian plej bonan, sed probable la nasalaj sonoj por mi estas malfacilaj.

Permesu ke mi ĉi tie skribas la tutan strofon:

Vi ha spel för marsch och dansmusik för sal,
litaniors drön och sång om Charlemagne.
Vi ha klinkat klavikord och virginal
till en aube och till romanser från Bretagne.
Vi ha rim om Blanchefleur
och Herr Floris
och refrängerna om Sieur
de la Palice.
Och där påven fromt höll av
kurtisanernas konklav
sjöngo vi Ballade des Dames du Temps Jadis.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-16 08:17:12

Mutusen: Mi ja forgesis demandi pri la signifo de la frazo!?

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-16 11:49:51

eraron... pardonu min !
korektecon ĉi malsupre...

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-16 11:52:13

crescence:
AlfRoland:Mutusen: Mi ja forgesis demandi pri la signifo de la frazo!?
Ballade des dames du temps jadis
= Poemo de la sinjorinoj en la malnova tempo

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-16 12:01:19

jchthys:Ĉu jadis oni ne elparolas, kiel ĵadí (sen s)?
Oni prononcas la leteron "-s" :

[ĵadis]

Reen al la supro