Al la enhavo

KTP en ĉiuj lingvoj

de crescence, 2009-marto-22

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-24 17:51:02

Ami Crescence : Es filo sur LFN en esta foro, mesme tema...

Amiko Henma : Mi por vi sekreton ne plu havas...

crescence (Montri la profilon) 2009-marto-24 18:10:43

Senegaùlo:Ami Crescence : Es filo sur LFN en esta foro, mesme tema...
Ĉu vi povas doni al mi la hiperligon por koni tiun lingvon ? ... Mi ne trovas...
Kiu kreis tiun lingvon ? Kie ? Kiam ?
Kie mi povas trovi la vortaron kaj la gramatikon ?

novatago (Montri la profilon) 2009-marto-30 01:43:39

En la hispana, krom etcétera, fojfoje oni uzas rektan laŭvortan tradukon: "y así todo el rato" aŭ mallongigita "y así ...".

Ĝis, Novatago.

Eujensc (Montri la profilon) 2009-marto-30 18:43:31

En la japana, la ktp-vorto estas "nado" (など).

Ankaŭ ekzistas la vorto "ya" kiu signifas "kaj... kaj aliaj" aŭ "kaj... ktp", anstataŭ la vorto "to" kiu signifas "kaj... sole".

Ekzemple:

"Ringo to banana" - Pomoj kaj bananoj (sole)
"Ringo ya banana" - Pomoj kaj bananoj (kaj aliaj fruktoj)

sinjoro (Montri la profilon) 2009-marto-31 14:32:59

nikko:En rusa lingvo ktp = itd

i tak dalee (laŭvorte) kaj tiel plu

rideto.gif
same en la pola: itd. (i tak dalej)

jmarco (Montri la profilon) 2009-aprilo-12 15:36:39

En la itala oni diras "ecc.", mallongigo por "eccetera", italigo de la latina "et cetera" (kaj ceteraĵoj)

ora knabo (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 19:04:35

sinjoro:
nikko:En rusa lingvo ktp = itd

i tak dalee (laŭvorte) kaj tiel plu

rideto.gif
same en la pola: itd. (i tak dalej)
Kroate, serbe, bosne ankaŭ samas (itd.) i tako dalje

Reen al la supro