Al la enhavo

Oni nun povas nove aliĝi kiel gastiganto en Pasporta Servo

de Bernardo, 2009-aprilo-27

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Bernardo (Montri la profilon) 2009-aprilo-27 05:56:46

Karaj gastigantoj de Pasporta Servo kaj ĉiuj kiuj volus iĝi,

Mi ĝojas ke nun la nova aliĝsistemon de Pasporta Servo estas preta kaj mi hodiau povas indiki vin pri tio!

Post plurmonata laboro la PS-teamo ĵus finpreparis la aliĝsistemon de la nova retejo www.pasportaservo.org kaj por la unua fojo, vi nun povas plenumi anstatau la ĝis nun kutima papera aliĝilo la tutnovan retan aliĝilon. La reta aligho plenumas la saman funkcion: Vi aperos kiel gastiganto de Pasporta Servo en la PS-libreto, kaj en la nova retpaĝo www.pasportaservo.org.

Simple iru al www.pasportaservo.org kaj alklaku "Membriĝi", supre en la pagho. Post plenigo de la kampoj kaj akcepto de la uzokondiĉoj, vi ricevos pasvorton en via retpoŝto. Per ĉi tiu pasvorto vi povas eniri la paĝaron kaj poste aldoni detalojn pri gastigado. Ne forgesu eniri la paĝon post ricevo de la pasvorto kaj tie aldoni la gastigo-detalojn, ĉar alikaze neniu povos kontakti vin pri gastigo!

Kiel mi aliĝu al la nova sistemo? Simple iru en la retejon www.pasportaservo.org kaj klaku al ...

Mi ja pretas aliĝi en la reto, sed tamen volas ke gastoj anoncu sin telefone au per paperletero. Kion fari? Tamen aliĝu en la reto, kaj simple indiku ke gastoj kontaktu vin nur per telefono au paperpoŝto.

Mi ne volas ke miaj telefonnumero kaj adreso aperu en la interreto, ĉu mi tamen aliĝu? Senprobleme! Vi povas facile elekti ke viaj adreso kaj telefonnumero ne aperos en la interreto, kaj ke gastoj kontaktu vin per la retpaĝo sen vidi vian retadreson.

Kiam malfermiĝos la nova retejo www.pasportaservo.org? La retejo malfermiĝos lauplane la 8a de majo.

Mi faris eraron kiam mi entajpis miajn datenojn, au poste ŝanghis mian telefonnumeron. Kion mi faru? En la nova sistemo, tio ne plu estos problemo! Vi facile povas ensaluti kaj ŝanghi viajn datumojn.

Kiam aperos la papera eldono? Ĝi aperos komence de junio 2009.

Ĝis kiam mi povas aliĝi por aperi en la venonta papera eldono? Aliĝu plejeble baldau, sed almenau ĝis la 17a de majo 2009

Mi volas aliĝi kiel gastiganto, sed preferas paperan aliĝilon. Al kiu mi min turnu? Bv. sin turni al la Centra Oficejo de TEJO/UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. La hejmpaĝo de UEA vi trovos sub: http://uea.org/index.html

Mi esperas ke vi dank al la nova teknologio kaj via daura subteno PS havos prosperan estontecon.

Kore kaj amikece
via
Bernhard Maurer, en Esperantujo nomita Bernardo
Landa organizanto de Pasporta Servo por Germanio
http://www.fen-net.de/~ea1448

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 22:42:28

Aniĝinta! rido.gif

Sammondane,
Ĥod

Reen al la supro