Al la enhavo

Specimena demando

de Miland, 2009-junio-18

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-junio-18 19:00:37

(Jen nur specimena demando, kiu rilatas al fadeno en la angla-parolanta forumo):

Jen demando por angla-parolantoj:

Kial vi ne reformas vian teruran anglan literumadon?

tommjames (Montri la profilon) 2009-junio-18 20:49:22

Laŭ mi reformado de angla literumado estas tre malbona ideo, ĉar ĝi havas tro da baroj, kaj fakte kreas pli da problemoj ol ĝi solvas. Iuj el por mi la plej gravaj baroj estas:
.
[LISTO]
Publika rezistado. Kiel vi povus igi homojn akcepti kaj lerni/uzi la novajn literumojn? Tio estas preskaŭ neeble laŭ mi.
La angla havas multajn vokalajn sonojn sed malmulte da vokaloj. Do fonetika literumado estus malfacile sen turni sin al malkutimaj literkombinaĵoj, supersignoj kaj enkondukado de novaj literoj.
Estas multaj akĉentoj en la angla, do interkonsento pri la ĝusta sono estus malfacile atingebla.
Iuj vortoj havas literumojn tiel malsamaj ol la elparoloj ke ŝanĝi la literumojn de tiuj vortoj igus ilin tro nerekoneblaj, kaj tio malhelpus la akceptadon.
Literuma reformado igus klasikajn verkojn tro malfacile kompreneblaj en siaj originaj formoj.
La granda kosto, rilate al la neceso instrui la novan sistemon, kaj republikigi tiom da libroj kaj aliaj verkoj.
Reformado iom diskriminacias kontraŭ surduloj ĉar ili ne povus kompreni la ŝanĝojn uzante sonojn kiel gvidon.[/list].
La suprestarantaj estas kelkaj el tiuj kiuj estis skribitaj en la Wikipedia artikolo pri reformado.. Entute, ili estas laŭ mi sufiĉaj por igi la tutan ideon freneza sonĝo.

Mi scias, ke verŝajne multaj malkonsentos. La disputo komenciĝu! rideto.gif

cution (Montri la profilon) 2009-junio-18 21:07:41

(Resumo: Mi plejparte konsentas kun tommjames, sed mi parolas pri iuj etaj detaloj pri kiuj mi ne konsentas, kaj mencias pri kio mi ja konsentas kun li.)

Estas multo prava en tio kion tommjames diris. Laŭ mia opinio, tamen, la plej granda baro estas publika rezistado. Tom konsentas kun mi, ke la publiko verŝajne kontraŭus reformadon, sed laŭ mia opinio, li malpravas rilate kelkajn aliajn aferojn.

[LISTO]
Publika rezistado: Mi konsentas kun Tom pri tio. La homoj verŝajne ne emus akcepti novajn literumojn.
Vokalsonoj: Se oni jam akceptas reformon de la literumo, mi dubas ke oni tre kontraŭus novajn literojn. Oni povus facile enkonduki tiajn novajn literojn.
Akĉentoj: Tom multe pravas rilate akĉentojn. Oni devus decidi ĉu ni elektu norman literumon, aŭ ĉu ĉiu dialekto/akĉento havu sian propran formon. Tio certe povas malhelpi la akceptemon de la publiko.
Rekonebleco de novaj literumoj: Nu, eble oni unue ne rekonus la vortojn, sed, per la helpo de kunteksto, oni rapide lernus la novajn formojn, mi kredas.
Klasikaj verkoj kaj kosto: Kiel Tom diris, se oni ne lernus la antaŭan skribmanieron oni devus "traduki" malnovajn librojn. Tom tute pravas, tio kostus multe da mono.
Diskriminacio kontraŭ surduloj: Tom pravas pri tio, povus esti tre malfacile por ili lerni la novajn formojn.[/list]Cetere, realisme, reformita angla literumado ne devus esti "po unu sono por ĉiu litero". Eblas reformeti la anglan laŭ maniero kiu eble ne tute ĝenus la publikon. Ekzemple, en iuj vortoj estas "silentaj 'gh'-oj", kiel en la vortoj 'neighbor' (najbaro), 'weigh' (pezi/pesi), kaj oni eble povus ŝangi ilin al 'naybor', 'way', aŭ simile. La publiko verŝajne ja kontraŭus ankaŭ tion, sed, tio ĉiukaze estas la plej forta problemo.

jchthys (Montri la profilon) 2009-junio-18 21:25:24

Ankaŭ la literumado povas helpi la komprenon de skribaĵo.
[LISTO]
Unue, ĝi povas montri la lingvon, el kiu la vorto venis, kaj tiel helpi la leganton senti kaj la nuancon kaj la signifon de la vorto.Due, kelkajn vortojn oni elparolas malsame sed skribas same, ĉar ili estas rilataj: “telepathic” estas [tɛləˈpæθɪk], sed “telepathy” estas [tɛˈlɛpəθi]. Estas bone, ke oni skribas la du vortojn simile.[/list]

R2D2! (Montri la profilon) 2009-junio-18 22:41:49

Nu, unu problemo en la angla estas tio, ke havas multe da fermdaj vortoj.

--Ilhuitemoc

Rogir (Montri la profilon) 2009-junio-19 10:53:42

Por mi ne gravas ĉu aŭ kiam anglaparolantoj ŝanĝos ilian lingvon, sed sed certe tio okazu antaŭ ni ŝanĝu ion pri esperanto.

vejktoro (Montri la profilon) 2009-junio-22 17:00:34

Laŭ mi, la anglaj vortoj kiu uzas 'gh' ne estas problemaj. Ankaŭ mi ŝatas la silentan 'k'-n antaŭ 'n'.

La latinaj vortoj skribata kun 'c' sed kun la sono 's' donas al mi kapdoloron.

Mi voĉdonas por nur 'k' kaj 's'!

Eble, ni povas angligi novajn fremdajn vortojn (kun 'k' aŭ 's', ekzample) sed lasi la malnovajn.

La angla lingvo nun havas ĉirkaŭ 500,000 vortojn! Oni ne povas reformi la tutan!

darkweasel (Montri la profilon) 2009-junio-22 17:28:04

Antaŭ kelkaj jaroj, okazis malgranda reformo de la germana literumado. La ŝanĝoj estis ĉefe la jenaj:
- Plifaciligo de la skribo de "ß"/"ss"
- Aliaj reguloj pri majuskloj kaj minuskloj, kaj pri ke kiam oni skribas du vortojn parte aŭ kune.
- Pli etimologia skribo de kelkaj vortoj.
- Germanigo de vortoj kiel "Frisör" anstataŭ la franca "Friseur" = haristo
Kelkajn jarojn poste, la germana akademio jam reŝanĝis kelkajn skribojn tiel, ke kaj la malnova kaj la nova skribo estas permesitaj. Do oni povas bone vidi, ke ĝi ne estis bone akceptita de la publikularo.

Kaj kiom da parolantoj havas la angla komparate al la germana? Ege pli da. Do kiel tio funkciu, se eĉ la germanparolantoj ne akceptis tion? Kaj la angla havas ege pli da tiaj esceptoj, kiuj eĉ malplifaciligas reformon.

Jes, mi mem lernas la anglan kiel nedenaskan lingvon. Jes, mi mem scias tre bone ke oni neniel povas scii kiel oni elparolu vorton se oni nur scias kiel oni skribas ĝin. Jes, tio estas ega problemo por mi (kiel scii kiel prononci ekzemple "reliable"? Mi antaŭ nelonge prononcis ĝin "reliebl" anstataŭ la korekta "rilajbl"). Sed ĝi bedaŭrinde simple neniam funkcios, kvankam mi tre subtenus tion!

(Cetere: Mi subtenas ankaŭ tio ke oni skribu ĉiun germanan vorton kiel oni prononcas ĝin! Do "Tim" anstataŭ la angla fremdvorto "Team" = teamo, kaj ĉiun "-tion"-finiĝan vorton kiel "-zion"! Kion la germanparolantoj en tiu ĉi forumo pensas pri tio? rido.gif )

jchthys (Montri la profilon) 2009-junio-22 18:34:12

vejktoro:Laŭ mi, la anglaj vortoj kiu uzas 'gh' ne estas problemaj. Ankaŭ mi ŝatas la silentan 'k'-n antaŭ 'n'.

La latinaj vortoj skribata kun 'c' sed kun la sono 's' donas al mi kapdoloron.

Mi voĉdonas por nur 'k' kaj 's'!

Eble, ni povas angligi novajn fremdajn vortojn (kun 'k' aŭ 's', ekzample) sed lasi la malnovajn.
Se la litero okazas antaŭ ‘e’, ‘i’ aŭ ‘y’, oni elparolas ĝin kiel ‘s’; alie, oni elparolas ĝin kiel ‘k’. Estas preskaŭ neniuj esceptoj.

vejktoro (Montri la profilon) 2009-junio-22 19:27:11

jchthys:
Se la litero okazas antaŭ ‘e’, ‘i’ aŭ ‘y’, oni elparolas ĝin kiel ‘s’; alie, oni elparolas ĝin kiel ‘k’. Estas preskaŭ neniuj esceptoj.
Ah jes,

Sed legi estas malsama ol skribi.

Mi parolas anglalingve denaske sed ĉiam mi devas uzi vortaron literumi vortojn kiel "responSible" aŭ "deCiSion" aŭ "poSSibility" aŭ "poSSeSSion" aŭ "conSCienTious."

Oni ne lernas latinon lerneje!

Mi nun havas kapdoloron.

Reen al la supro