Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

BenjamenoPoeto (Montri la profilon) 2012-marto-30 16:08:14

Knabo: Avino, helpu min trovi la plej grandan komunan divizoron.
Avino: Dio mia, oni ankoraŭ ne trovis tion? Oni serĉis tion eĉ kiam mi estis knabino!

Drafter (Montri la profilon) 2013-julio-29 08:36:25

Unutage urso, lupo kaj vulpo kunvenis por ludi kartojn. Kaj la urso diris - "al tiu, kiu friponos, mi frapos sur la vizaĝo... sur la senhonora, ruĝa vizaĝo".

vincas (Montri la profilon) 2013-julio-31 15:05:35

Amiko interparolas kun amiko.
- Mi pensas, ke mia edzino volas mortigi min.
- Kial vi tiel pensas? - demandas amiko.
- Mi trovis libron de mia edzino Kiel neniigi parazitojn

maratonisto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-04 11:32:34

Almozulo sur la strato:
- Sinjorino, bonvolu doni iom da groŝo.
- Pardonu, mi havas nur 500-eŭran paperon.
- Ne gravas, mi donos al Vi restaĵon.

Paulinho (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-05 13:36:20

En Brazilo ni ankaŭ havas ĉi tiun problemon: homoj uzas multajn vortojn en la angla ĉiutage. Iam mi estis en Israelo. Nia gvidantino volis ekspliki al la grupo, kiel estus tagmanĝo. "Nia tagmanĝo estos en sistemo "buffet", ŝi diris. Kiel la gentoj ne komprenis, ŝi demandis min: "Paulo, kiel vi diras" buffet "en la portugala?" Kaj mi rapide: "Self service"

palaman (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-11 17:10:06

Viro vojaĝas en najbaran landon por praktiki tiean lingvon.
Foje li vizitas vendejon kaj demandas:
- Ĉu vi havas brunan panon?
La vendistino respondas:
- Ha, ĉu vi estas alilandulo?
- Kial vi divenis?
- Ni diras ne "brunan panon" sed "nigran panon".
La viro revenas hemen kaj lernadas leksikon. La sekvan jaron do li revizitas la saman vendejon kaj diras:
- Ĉu vi havas nigran panon?
La vendistino respondas:
- Ha, ĉu vi estas alilandulo?
- Hm.. kial vi divenis?
- Vi prononcas fuŝe.
La viro revenas hejmen kaj longe pribonigas sian prononcadon. Reveninte en la vendejon post jara laborego li demandas sen ajna akĉento:
- Ĉu vi havas nigran panon?
La vendistino respondas:
- Ha, ĉu vi estas alilandulo?
La viro estas frapita:
- Sed kial vi ĉi-foje divenis?!
- Nu vi ja eĉ trifoje vizitas legomvendejon por aĉeti panon. Tion povas nur alilandulo!

palaman (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-11 17:28:35

Etnografo sidas antaŭ ŝamano kaj pensas: "Mizera malklerulo! Ĉu vi vere opinias ke en spiritmondo vere estas la sama rivero Jenisejo, la sama tajgo, la samaj cervoj? ho ve, kiom primitiva estas la religio!"

Ŝamano sidas antaŭ etnografo kaj pensas: "Ho, kiom malfacilas klarigi al tiu bonkora sed malklera aliulo, ke sakrala ejo de la profana diferencas nur substance, sed ne ekzistence! Kion mi faru? Ah, mi diru al li ke en spiritmondo ekzistas la sama Jenisejo, la sama tajgo kaj la samaj cervoj! eble li sukcesos kompreni almenaŭ iom analogie!"

Benjamino (Montri la profilon) 2013-oktobro-24 00:11:31

Jen mia 69-a mesaĝo en lernu.net:

Usona viro marŝis en subvestan butikon kaj demandis, "Kion vi rekomendus al mia edzino por allogiĝi?" La vendistino rigardis lin momente kaj respondis, "Dietadon kaj gimnastikon."

Balbutanto (Montri la profilon) 2013-novembro-01 02:06:02

Saluton.

Ĉu vi memoras la unuajn komputilvirusojn? Unu el la plej danĝeraj tiuepoke nomiĝis Mikelanĝelo. La matenon mem de la tago kiam devis frapi la viruso, mi hazarde renkontis mian dunginton kaj diris al li ŝerce: "Io terura ĵus okazis! Enirante la oficejon, mi vidis mian komputilon starantan sur la skribtablo kaj pentrantan la plafonon...

Dum momento, li kredis min.

fstphane (Montri la profilon) 2013-novembro-11 13:49:11

Kiam estas la tago de Alzheimer-malsano?

Reen al la supro