Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-10 12:00:17

Mistera recepto

Atendovico en apoteko…
Unua kliento donas recepton al apotekisto. Tiu donas medikamenton kaj diras:
– 340 zlotojn (pola mono).
Dua kliento donas recepton al apotekisto. Tiu donas medikamenton kaj diras:
– 320 zlotojn.
Tria kliento donas recepton al apotekisto. Tiu donas medikamenton kaj diras:
– 390 zlotojn.
Kvara nervoze diras:
– Sinjoro, ni ĉiuj venas de la sama doktoro kaj havas preskribitan la saman medikamenton sed ni pagas diversajn prezojn. Kial?
Apotekisto malvolonte respondas:
– Vi scias, mi kun la doktoro havas tian konsenton, ni uzas certan kodon…
– Kian kodon!? Kial la prezoj estas diversaj!? Sur mia recepto estas: SK MNSKLH DALKVV...
La klientoj komencis premi la apotekiston. Finfine li konfesas:
– SK MNSKLH DALKVV signifas: Saluton Kolego, Mi Ne Scias Kion Li Havas, Donu Al Li Kion Vi Volas.

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-11 07:48:33

Ĉu kun plezuro, ĉu sen plezuro?

Direktoro dungas unu virinon sur postenon de sekretariino.
– Kia estis via salajro en antaŭa laborloko?
– 2000 zlotoj (pola mono).
– Kaj mi donas al vi, kunplezure, 2500.
– Sed kunplezure, sinjoro, mi havis 4000.

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-13 22:04:03

Kiel grandigi peniseton?

Patro volontigas sian filon por ke li manĝu:
- Manĝu, fileto, por ke la peniseto grandiĝu!
La patrino enmiksas sin:
- Lasu lin trankvila kaj manĝu mem!

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-14 07:45:39

Fakulo – pugo

En la pola vorton „pugo" oni uzas kiel epiteton:
1. Por homo mallerta, neiniciatema, ne povoscianta fari ion ajn.
2. Por virino (vulgara, seksa difino de virino).


Interparolas du prezidantoj de bankoj.
Unu demandas:
– Mi aŭdis ke vi dungis unu asistantinon. Kia ŝi estas?
– Kiel fakulo ŝi estas pugo, sed kiel pugo ŝi estas fakulo.

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-15 07:46:27

Nenian bonon pri edzino!?

Edzino al edzo:
– Kial vi diras al ĉiuj ke vi edzinigis kun mi laŭ mono!? Ja mi havis nenian monon!
– Damne! Kaj kion mi havas por diri!?

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-16 07:27:35

Feliĉo valoranta 17 zlotojn

Junaj geedzoj post ceremonio de edziĝo venas al pastro por pagi ĝin. La edzino estas aĉa kiel Novembra nokto (en Polujo). La edzo rigardas la pastron, la pastro rigardas la edzon, finfine la junedzo demandas:
– Kiom mi estas ŝulda al vi, pastro, por tiu feliĉo?
– Bonvolu pagi tiom je kiom vi aprezas ĝin.
La junedzo donis al la pastro 20 zlotojn (ĉirkaŭ 5 dolaroj). La pastro ekrigardis la junedzinon kaj... eldonis 3 zlotojn de restmono.

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-17 08:02:00

Kio estas akto de edziĝo?

Edzo serĉas sian akton de edziĝo kaj ne povas trovi ĝin. Kolera, krias al la edzino:
– Kie estas tiu verdikto pri ĝismorta puno?!
La edzino respondas:
– Mi ne scias sed mi scias kie estas la kupono por seksumo kaj tri manĝajoj por tago.

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-18 09:50:08

Aflikto de avara judo

– Izak, kial vi estas malkontenta?
– Mia edzino trovis sur mia ĉemizo postesigno de ŝminko.
– Kaj kio?
– Kia „kio”? Nune ŝi postiras min kaj priĝemas: „Mi volas la saman!”

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-19 19:10:47

Pro kio kverelas edzinoj?

Filino, telefonante al sia patrino, plendas:
– Patrinjo, mi ne povas plu!
– Kio okazis, filinjo?
– De kiam mi edziniĝis, nur seksumado kaj seksumado. Antaŭ la edziniĝo mi havis piĉtruon kiel 20 groŝoj kaj nun – kiel 5 zlotoj… (zloto, groŝo – pola mono, 1 zloto = 100 groŝoj)
Post momento la patrino respondas:
– Filinjo, ĉu via edzo amas vin?
– Jes, li amas min...
– Ĉu vi havas belan domon, du aŭtojn kaj belegajn infanojn?
– Jes, patrinjo…
– Ĉu via edzo aĉetas al vi belajn donacojn kaj prenas la tutan familion je belegaj ferioj?
– Jes, patrinjo…
– Do vi, filinjo, volas kvereli pro tiu 4.80?!

sergejm (Montri la profilon) 2019-januaro-20 05:29:20

Rara familinomo

Moskva lingvistika olimpiado. Partoprenantoj estas multaj, do partoprenantoj, kies familinomoj komenciĝas de А-Г devas iri al unu aŭditorio № ..., ..., Ф-Щ - al № ..., Э-Я - al № ... . Iuj partoprenantoj ne povas trovi sian aŭditorion kaj petas helpon. Oni konsilas iri laŭ sagetoj kun grandaj literoj, ĉio estas sufiĉe klara. Sed unu partoprenanto malsukcesis kaj alvenis denove. Klariĝis ke lia familinomo komenciĝis de Ы. Post tio, organizantoj aldonis aŭditorion por tiuj malfeliĉuloj, kies familinomoj komenciĝas per Ъ-Ь.
PS: En rusa lingvo mankas vortoj, komenciĝantaj per Ъ, Ы kaj Ъ.

Reen al la supro