Al la enhavo

nombroj kaj pronomoj

de crescence, 2009-julio-11

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-11 06:24:40

Saluton,

Ĉu eblas uzi nombrojn, kiel pronomoj ?

Se jes, ĉu oni povas diri, kiel en la franca : la du, la tri,... ?

Ekzemple : La tri estas ĉi tie.
aŭ : Tri estas ĉi tie.

Alia demando :

En la unua frazo de ĉi tiu mesaĝo, ĉu mi devus skribi "pronomojn" (akuzativo), kiel la akuzativa vorto "nombrojn" ?

Dankon

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-julio-11 06:44:35

Saluton!

crescence:Ĉu eblas uzi nombrojn, kiel pronomoj ?

[...]

Alia demando :

En la unua frazo de ĉi tiu mesaĝo, ĉu mi devis skribi "pronomojn" (akuzativo), kiel la akuzativa vorto "nombrojn" ?
Jes, kaj mi ne metus komon:

Ĉu eblas uzi nombrojn kiel pronomojn?

(PMEG pri "Kiel kaj ol kune kun rolmontriloj")

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-12 06:26:26

Ĉu eblas uzi nombrojn, kiel pronomojn ?

Se jes, ĉu oni povas diri, kiel en la franca : la du, la tri,... ?

Ekzemple : La tri estas ĉi tie.

tommjames (Montri la profilon) 2009-julio-12 08:53:23

crescence:Ĉu eblas uzi nombrojn, kiel pronomojn ?

Se jes, ĉu oni povas diri, kiel en la franca : la du, la tri,... ?

Ekzemple : La tri estas ĉi tie.
Denove Tekstaro montras sian grandegan utilecon! Faru tie serĉon per la esprimo:
\\bla (unu|du|tri|kvar|kvin|ses|sep|ok|naŭ|dek)\\.

Serĉu tra ĉiuj verkoj, kaj vi vidos plurajn tiajn uzojn kiel "la tri."

yugary (Montri la profilon) 2009-julio-12 09:24:28

La signifo de la du uzmanieroj iom diferencas. Ekzemple, oni povas diri

"Mi havas tri filojn. Du (el ili) loĝas kun mi. La alia jam edziĝis kaj do loĝas kun sia edzino en alia kvartalo."

Por uzi "la" antaŭ la numeraloj (ne "nombroj", kiu signifus ne la vortojn mem, sed kvanton!), ŝajnas ke devas ĉeesti io kio priskribas la nombritajn aferojn. Ekzemple,

"Mi havas tri filojn. Unu (el ili) loĝas kun mi. La du aliaj jam edziĝis kaj do loĝas kun sia edzino en alia kvartalo."

La vorto "aliaj" priskribas "du" kaj montras ke la parolanto havas nur du ceterajn filojn. Se li havus pli ol tri filojn, li devus ne uzi la artikolon: "Du aliaj jam edziĝis . . . "

Plian ekzemplon:
"Ĉiutage mi aĉetas du ĵurnalojn. Jen la du kiujn mi aĉetis hieraŭ."

Ankaŭ ĉi-kaze estas frazeto kiu priskribas "du", kaj la du ĵurnaloj kiujn la parolanto montras al la alparolato estas ĉiuj kiujn li aĉetis la antaŭan tagon.

Mi kredas ke ĉi tia uzado de la artikolo tre similas al tiu de la franca lingvo.

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-12 09:51:18

tommjames:Denove Tekstaro montras sian grandegan utilecon! Faru tie serĉon per la esprimo:
bla (unu|du|tri|kvar|kvin|ses|sep|ok|naŭ|dek).

Serĉu tra ĉiuj verkoj, kaj vi vidos plurajn tiajn uzojn kiel "la tri."
Mi ne scias uzi tiun "Tekstaro". Mi ne komprenas kiel fari.

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-12 09:56:44

yugary:
Mi kredas ke ĉi tia uzado de la artikolo tre similas al tiu de la franca lingvo.
Jes, mi demandis, ĉu eble estas traduki la francajn vortojn "les deŭx" per "la du".
Dankon

crescence (Montri la profilon) 2009-julio-12 10:01:41

KoLonJaNo:
Ĉu eblas uzi nombrojn kiel pronomojn?

(PMEG pri "Kiel kaj ol kune kun rolmontriloj)
En la franca estas nuanco, kiun la akuzativo malbone tradukas.

le_chaz (Montri la profilon) 2009-julio-12 10:14:40

crescence:En la franca estas nuanco, kiun la akuzativo malbone tradukas.
Pri kiu nuanco vi temas?

tommjames (Montri la profilon) 2009-julio-12 10:44:23

crescence:Mi ne scias uzi tiun "Tekstaro". Mi ne komprenas kiel fari.
Estas tre facile. Nur iru al Tekstaro kaj klaku la butonon "Ĉiuj" por serĉi tra ĉiuj verkoj. Tiam enigu la serĉesprimon \\bla (unu|du|tri|kvar|kvin|ses|sep|ok|naŭ|dek)\\. kaj klaku la "Serĉi" butonon. La rezultoj montriĝos.

Reen al la supro