Al la enhavo

Anglaj dirmanieroj en lernu

de gardisto, 2009-novembro-28

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

gardisto (Montri la profilon) 2009-novembro-28 14:36:24

Kiel plurlingva instruisto, mi rimarkis la uzadon de anglaj dirmanieroj en la kursoj, ekzemple:

"kio estas via nomo?" anstataŭ "kia estas via nomo?" -PIV-a formo- aŭ simple "kiel vi nomiĝas?"

"mi ne pensas ke mi + futuro" anstataŭ "mi pensas ke mi ne"

Ĉi tiu lasta esprimo estas vere grava eraro kaj nur angla dirmaniero. Bonvolu korekti Zam kiam li parolas tiel...

Alia angla dirmaniero (oni uzas "dum" kontraú "for")

"mi studas esperanton dum 20 jaroj" anstataú "mi studas esperanton jam de antaŭ 20 jaroj"

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-28 17:17:52

Dankon por la atentoj, mi provos ne uzi ilin.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-novembro-28 18:47:40

Aldone oni povas citi “ne devi”: oni ofte aŭdas “Mi ne devas fari tion” kiam la celata signifo fakte estas “Mi devas ne fari tion”.

Sed mi havas du demandojn: kio estas malĝusta en “Kio estas via nomo?”?
Kaj kial “Kia estas via nomo?” signifus la samon, kiel “Kiel vi nomiĝas?”? Laŭ mia kompreno, al tiu demando oni devus respondi “Mia nomo estas longa/malbela/greka/ktp.”
(Espereble mi ne lanĉis senfinan debaton. okulumo.gif)

Frankouche (Montri la profilon) 2009-novembro-28 19:20:15

Mutusen:kio estas malĝusta en “Kio estas via nomo?”?
Eble ekzakte : paroloj, silaboj, sonoj.

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-29 23:20:51

Mutusen:
Sed mi havas du demandojn: kio estas malĝusta en “Kio estas via nomo?”?
Kaj kial “Kia estas via nomo?” signifus la samon, kiel “Kiel vi nomiĝas?”? Laŭ mia kompreno, al tiu demando oni devus respondi “Mia nomo estas longa/malbela/greka/ktp.”
(Espereble mi ne lanĉis senfinan debaton. okulumo.gif)
Do mi ne repondos tion.
Mutusen:Aldone oni povas citi “ne devi”: oni ofte aŭdas “Mi ne devas fari tion” kiam la celata signifo fakte estas “Mi devas ne fari tion”.
Mi neniam aŭdis "Mi devas ne fari tion".
Ĉu vi opinias ke tio estas bona kaj komprenebla maniero esprimi sin?
Ĉu ne "mi devas" postulas iun agadon?
La kutima maniero esprimi tion estas:
Oni ne permesas al mi fari tion.

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-29 23:56:39

Estas malsamaj la signifoj de la frazoj 'mi devas ne fari tion' kaj 'oni ne permesas al mi fari tion'. La unua ne temas pri iu ajn permeso, sed pri devo.

horsto (Montri la profilon) 2009-novembro-30 16:51:47

Rogir:Estas malsamaj la signifoj de la frazoj 'mi devas ne fari tion' kaj 'oni ne permesas al mi fari tion'. La unua ne temas pri iu ajn permeso, sed pri devo.
Ĉu la devo "ne fari tion" ne estas malpermeso fari tion?

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-30 20:53:24

Ne, devo ne ĉiam temas pri permeso, ankaǔ povas temi pri morala devo aǔ fizika devo.

Reen al la supro