Al la enhavo

Koresponda servo

de maratonisto, 2010-majo-09

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

maratonisto (Montri la profilon) 2010-majo-09 07:38:19

Ĉu ĉeestas al lernu! la paĝo aŭ ligilo al (ret)adresoj de esperantistoj kiuj volas korespondi esperante? Mi esperis trovi ĝin ie en "komunikado".

Jev (Montri la profilon) 2010-majo-09 11:09:26

maratonisto:Ĉu ĉeestas al lernu! la paĝo aŭ ligilo al (ret)adresoj de esperantistoj kiuj volas korespondi esperante? Mi esperis trovi ĝin ie en "komunikado".
Se per simpla poŝto, tiukaze tia servo ne ekzistas ĉe lernu!, sed ĉiam eblas krei (se ankoraŭ ne estas kreita) iun forum-fadenon, en kiu ĉiuj dezirantoj korespondi povas lasi siajn adresojn. Se vi volas korespondi ne per kutima poŝto, tiukaze mi kredas, ke la tuta lernu! estas granda koresponda servo - uzu la forumojn, la mesaĝ-sistemon de la paĝaro ks. Sukceson.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-majo-10 20:28:27

maratonisto:Ĉu ĉeestas al lernu! la paĝo aŭ ligilo al (ret)adresoj de esperantistoj kiuj volas korespondi esperante? Mi esperis trovi ĝin ie en "komunikado".
vidu tie

Dozorca (Montri la profilon) 2010-junio-07 22:35:27

Vere tre scivola paĝo shoko.gif

muelistido (Montri la profilon) 2010-decembro-08 22:56:05

Laŭ mi ekzistas tia paĝo en Lernu: En la menuo komunikado - uzantoj - listo / serĉi. Tiel oni povas sendi mesaĝojn al uzantoj.

thyrolf (Montri la profilon) 2018-oktobro-17 14:05:54

sen persono mesaĝo, kiu ne plu eblas:

korespondado estas malfacila komencebli

Urho (Montri la profilon) 2018-oktobro-21 13:50:30

Jes, sendi personajn mesaĝojn inter uzantoj de lernu! estas granda manko, sed pli granda manko ja estas, ke ni ne povas ĝisdatigi lernu!-vortaron. malgajo.gif

thyrolf (Montri la profilon) 2018-oktobro-21 15:30:00

do, mi kaj ne nur mi vere petas vin, la teamon de lernu.net, rakonti kio okazis?
Vi ne povas ĝisdatigi ion, ĉu tio signifas, ke vi ne plu havas aliron al la retloko de la programo de lernu.net?

Kial vi dum jaroj silentas?

Frano (Montri la profilon) 2018-oktobro-22 09:26:28

Ŝajnas, ke la teamo ne ekzistas plu kiel teamo.

Reen al la supro