Al la enhavo

esperanta civito

de Matilda 69, 2007-aprilo-11

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

*Martin* (Montri la profilon) 2007-aprilo-24 11:53:27

Karaj,
Ne necesas diskuti tiel akre. Toleremo ĉiam estis grava ĉe esperantistoj, kaj espereble daŭros tiel. Esperantistoj estas malmultaj kaj estas vero ke tiuj kiuj parolas tre bone ne estas la plejmulto, sed ne ĉiuj povas ĉiam praktiki en kongresoj, tial oni devas helpi lerni la lingvon al komencantoj.

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-aprilo-24 16:48:40

Philipp:Mi ĝojas, ke en la Civito oni dekretis, ke civitano devas havi altan lingvonivelon.
Mi kredas ke la Civito estas civilizita kaj inteligenta maniero organizi la esperantan popolon. Kaj la leĝoj de la Civito estas nur por la civitanoj, kaj se oni ne volas submetiĝi tiu estas libera sin teni ekster la Civito.
Kore,
Filipo
Kara Filipo, vi parolas pri Civito kiel vi konus pri ĝi pli ol kion oni legas en dosiero kiun mi donis.
Ĉu vi estas civitano de esperanta civito, eble?
Se vi jesas, mi dezirus scii kio tio signifas, laŭ pratika senco.
Ĉu civitanoj havas vere du civitanecojn?
Ĉu ili devas pagi impostojn al Esperanta Civito?
Ĉu ĝi estas oficiale rekonata per la oficialaj ŝtatoj (ekzemple, oni havas ĉi tiu civitanecon skribata en nia oficiala pasporto)?

Se vi povas respondi, bonvolu fari tion. Mi tre interesiĝas pri tio.

Antaŭdankon

Elena

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-24 22:52:42

NUR EN DISKUTO NASKIĜAS LA VERO!

Mi ne opinias Esperanton, same kiel iujn aliajn internaciajn lingvojn, kiel rimedon por solvi ĉiamajn problemojn, starantajn
antaŭ la homaro kaj jam priskribitajn tie ĉi.
Multas ekzemploj, kiam komuna lingvo ne helpis al homoj, sed servis al iaj aliaj aferoj. Preskaŭ ĉiu lando havis sian
civitan militon, ankaŭ Rusio, kiam kontraŭbatalantaj flankoj parolis en komuna lingvo. Miaj propraj praavoj, kiuj estis kubanjaj kozakoj, morteme kontraŭbatis dum nia civita milito!. Je la 1812, kiam la armeo de Napoleono interventis en Rusion, preskaŭ tuta rusia aristokrataro tre bone parolis france (laŭ L.Tolstoj). Por kio al rusoj necesis tiu lingvo? Nur por scolti, spioni, trompi malamikon. Ĉu multe helpis la angla dum la milito por sendependeco? Ĉu la germana unuigis Germanujon je la 19 jarcento? Estis Bismarko, kiu faris tion.
Mi jam skribis pri la malnova internacia lingvo - la hispana, parolata de tuta kontinento. Ĉu tiu lingvo permesis solvi iajn ajn gravajn tuthomarajn problemojn al latinamerikanoj? Mi eĉ ne dubas, ke ne, ne permesis.
En min dum mia junulaĝo oni firme enbatis unu el gravaj reguloj de la komunisma filozofio: la kriterio de vero estas
praktiko. Tial mi ne kredas je NIFO, Dio, diablo, diversaj fantomoj kaj aliaj spiritoj.
Sed mi bone vidas, ke la solvo de tuthomaraj problemoj troviĝas ne en la Lingvo Internacia, sed ekstere. Bedaŭrinde.
Tial forlasu malverajn esperojn, ke la lingvo Internacia estas la solvo de la tuthomaraj problemoj.
Ĝi ludas alian, sed tre gravan rolon. Sed pri tio en alia mesaĝo, ĉar legi grandajn mesaĝojn estas malfacila kaj teda afero.

Amike, Terurĉjo! sal.gif

mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-25 03:26:07

Terurĉjo:Mi ne opinias Esperanton, same kiel iujn aliajn internaciajn lingvojn, kiel rimedon por solvi ĉiamajn problemojn...
"...la kompatinda Babela fiŝo, per efektive elprenanta ĉiuj bariloj al komunikado, igis pli multajn kaj pli sangajn militojn ol ĉio ajn en ekzistado."

--Douglas Adams, La Gvido al la Galaksio de Petveturantoj

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-25 09:13:36

Ĉu la angla multe helpis al viaj praavoj dum la milito inter Nordo kaj Sudo?

mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-25 14:55:34

Terurĉjo:Ĉu la angla multe helpis al viaj praavoj dum la milito inter Nordo kaj Sudo?
Bonŝance, miaj praavoj ĉiuj loĝis en Irlando dum la Usona civila milito. Ĝenerale, mi ne pensas ke komuna lingvo helpis trankviligi militojn: bataloj inter gefratoj estas plej malicaj, ĉu ne?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 04:37:49

Vi pravas.
Jen la rusa proverbo:
Бей своих, чтоб чужие боялись.
Batu viajn, por ke aliaj timu.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 06:41:04

Terurĉjo:Vi pravas.
Jen la rusa proverbo:
Бей своих, чтоб чужие боялись.
Batu viajn, por ke aliaj timu.
Saluton al la "esper"ant"ist"oj

ideo de la mateno:

Por ke esperanta civito havus sencon, forgesu tian proverbon.
okulumo.gif

paceme

Manu

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 18:46:43

ĉu estas neniu kiu volas paroli paceme pri esperanta civito?

manu_fr (Montri la profilon) 2007-aprilo-26 18:54:08

Matilda 69:ĉu estas neniu kiu volas paroli paceme pri esperanta civito?
jes, mi
amikeme
Manu

Reen al la supro