Al la enhavo

Landaj mallongigoj

de mccambjd, 2007-aprilo-25

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-25 04:45:25

La profilo de uzanto havas du literan mallongigon por indiki la loĝlando. Ĉu tiu ĉi mallongigo povas fari retligilon al la plena landnomo?

Mi ŝatas facile scii, kie uzanto loĝas kaj kelkaj da mallongigoj estas nekonataj...almenaŭ laŭ mi.

Jev (Montri la profilon) 2007-aprilo-25 11:36:39

mccambjd:La profilo de uzanto havas du literan mallongigon por indiki la loĝlando. Ĉu tiu ĉi mallongigo povas fari retligilon al la plena landnomo?
Mi jam pensis pri tio, sed ankoraŭ ne elpensis iun bonan solvon por tio. En kiu lingvo aperu plena landnomo? Mi kredas, ke estus tro da laboro por niaj tradukantoj, se necesus traduki ĉiujn landonomojn. Kaj se aperigi landonomojn nur en Esperanto, ĉu komencantoj ne plendos, ke ili ne komprenas? Mi daŭre cerbumu...

mccambjd (Montri la profilon) 2007-aprilo-25 14:47:39

Jev:Mi jam pensis pri tio, sed ankoraŭ ne elpensis iun bonan solvon por tio. En kiu lingvo aperu plena landnomo?
Estimata Jev, mi kredas ke la lingvo devas esti Esperanto, kompreneble! Kiel kaj kiam oni faros ĝin, tio estas via decido...

pace (Montri la profilon) 2007-aprilo-29 09:51:12

Oni povas tamen iom pli scii pri landoj en la fenestro kie staras la nomoj de tutaj lingvoj. La mallongigoj ankaŭ aperas inter parentezoj.

pace (Montri la profilon) 2007-aprilo-29 10:26:03

Tion kion mi diris koncernas nur la lingvoj. Sed la landoj ankaŭ oni povas trovi sub : Komunikado; uzantoj; serĉi; lando. rideto.gif

pace (Montri la profilon) 2007-aprilo-29 10:27:34

Tion kion mi diris koncernas nur la lingvoj. Sed la landojn ankaŭ oni povas trovi sub : Komunikado; uzantoj; serĉi; lando.

pace (Montri la profilon) 2007-aprilo-29 12:31:12

mccambjd:La profilo de uzanto havas du literan mallongigon por indiki la loĝlando. Ĉu tiu ĉi mallongigo povas fari retligilon al la plena landnomo?

Mi ŝatas facile scii, kie uzanto loĝas kaj kelkaj da mallongigoj estas nekonataj...almenaŭ laŭ mi.
sal.gif

Saluton,
Ĉu vi scias kio estas CH ?
Tio signifas en la franca : Confédération Helvétique
En E-o : Helveta (svisa) Konfedero
do, pli simple : Svislando
okulumo.gif
Amike
Pace

mccambjd (Montri la profilon) 2007-majo-01 06:19:42

pace:Ĉu vi scias kio estas CH ?
Tio signifas en la franca : Confédération Helvétique
Dankon! Mi ofte vidis "CH" kaj neniam sciis la deveno.
Sed la landojn ankaŭ oni povas trovi sub : Komunikado; uzantoj; serĉi; lando.
Tio estas tro multe laboro! Mi estas mallaborema!

Kwekubo (Montri la profilon) 2007-majo-02 15:26:56

Jev:Mi kredas, ke estus tro da laboro por niaj tradukantoj, se necesus traduki ĉiujn landonomojn. Kaj se aperigi landonomojn nur en Esperanto, ĉu komencantoj ne plendos, ke ili ne komprenas? Mi daŭre cerbumu...
Certe estus multe da nomoj tradukendaj, sed por la plejmulto da lingvoj (inkluzive de preskaŭ ĉiuj la nunaj lingvo-versioj de lernu!) eblas trovi plenajn listojn de landonomoj en Interreto kaj simple transkopii ilin. Eblas, ke novaj uzantoj konfuziĝas pro falsaj amikoj. Nacilingvaj nomoj certe ne nepras, sed ili dezirendus miaopinie.

Reen al la supro