Al la enhavo

Prononcado de Esperantaj sonoj

de Terurĉjo, 2007-majo-06

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-06 21:43:21

Urho:
Terurĉjo:
..., sed preskaŭ ĉiuj rusoj prononcas H kiel Ĥ.
Evidente, ĉar esperantlingva Ĥ prononcu kiel ruslingva X ["H"] aŭ germanlingva CH.
Evidente, ke rusa prononcado de la sono H kiel Ĥ estas misprononcado.

Awake:La uzo de la Ĥo-sono povas malkreski, sed la sono mem devas ne malaperi. Ekzistas unu regon, kiu estas super ĉiuj el la aliaj. La fundamento de Esperanto devas ne ŝanĝi. Do, la Ĥo sono ĉiam ekzistos.
Tamen, plej el la anoj de esperantujo preferas anstataŭigi la Ĥo-sono per la Ko-sonon.
Do, ĥirurgo (parto el la fundamento) kaj kirurgo ambaŭ signifas "kuracisto, kiu specialiĝas pri farado de operacioj"
por iuj vortoj, la anstataŭo ne eblas. La vorto Eko jam ekzistas esperante. Do, oni ne povas anstataŭigi Eĥo-n per Eko-n.
"La Fundamento" efektive devas esti netuŝebla. Tio donas al la lingvo firmecon kaj konstantecon.
Sed Esperanto estas viva kaj evoluanta lingvo, tial ni ĉiuj ne devas timi, ke multaj vortoj ŝanĝiĝas, ke aperas novaj vortoj.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-07 02:39:28

Mi povus akcepti se aperus novaj vortoj, sed...
En Esperanto apenaŭ ekzistas vortoj, kiuj havas samajn prononcadojn sed malsamajn originojn. Se vortoj ŝanĝiĝus, eble iuj vortoj ŝanĝiĝus en la saman, kaj miskompreno okazus. Krome se iu vorto ŝanĝiĝus tre malsama, estus pene rekoni ĝin. Mi timas nur tion.
Mi ne povas rekoni la anglan antikvan, ĉar la vortoj ekstreme ŝanĝiĝis. La Ĉina lingvo havas sian signon kiu ne ege ŝanĝiĝis ĝis la 20-a centjaro, kio igas homojn kompreni la antikvajn ĉinajn artiklojn pli facile.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-07 07:08:43

Nu, mia estimata amiko, mi opinias, ke ŝanĝiĝas ĉiuj lingvoj, kaj mi ne dubas, ke ankaŭ la ĉina ne estas escepto el tiu ĉi vico.
Verŝajne, plimulto de viaj hieroglifoj ne ŝanĝiĝis dum longa tempo, sed mi ankaŭ ne dubas, ke prononcado de tiuj multe ŝanĝiĝis kompare de, ekzemple, la 15 jarcento.
Male, prononcado de latinaj literoj, laŭ mia opinio, preskaŭ ne dependas de tempo, sed de lingvo kaj ne ŝanĝiĝas aŭ preskaŭ ne ŝanĝiĝas.
Tial vi povas legi antikvajn ĉinajn skribaĵojn, dum mi bezonas antikvarusan-modernarusan vortaron por kompreni ion antikvan.
Mi konsilus ne timi la aperon de novaj vortoj. Ĉu vi multe parolas Esperante?
Mi, bedaŭrinde, ne. Sed se ni parolos, ni, sendube, komprenos unu alian.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-07 08:04:09

Tio, kio povos resti, ne estos parolaĵo sed skribaĵo. En la Ĉina lingvo prononcado ja ege ŝanĝiĝis, sed mi ne bezonas aŭskulti la homojn antikvajn.
Tamen, ekde ĉirkaŭ 1900, Ĉinoj ne plu uzas la antikvan ĉinan, kion eĉ japanoj povas kompreni, por skribi. La signoj ne ŝanĝiĝis, sed la skribaĵo preskaŭ tute similas al parolaĵo,(antaŭe skribaĵo preskaŭ ne similas al parolaĵo) kaj ekde tiam Ĉinoj ne bezonas elspezi multe da tempo por lerni kiel skribi, sed samtempe la firmeco malpliiĝis. Poste la oficiala simpligita ĉina aperis, kaj tial la ĉina signo multe ŝanĝiĝis. Eble estus bone ne simpligi la ĉinan...
Ho mi subite trovas ke mi ne estas malkonsentanta vian opinion, Terurĉjo. Vi pravas. Lingvoj ja ŝanĝiĝas, evolucas...

Andybolg (Montri la profilon) 2007-majo-08 16:34:37

Mi ne ŝatas la ĥ-sonon. Ĝi estas malfacile (por mi) elparoli kaj sonas malbele. En kelkaj okazoj oni tamen devas uzi ĝin ...

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-09 13:35:36

Andybolg:Mi malŝatas la ĥ-sonon. Ĝi estas malfacile (por mi) elparoli kaj sonas malbele. En kelkaj okazoj oni tamen devas uzi ĝin ...
Ĉu vi "rigardas la ĥ-sonon kiel tute ne atendindan, sensignifan"? Fakte eble vi volis diri ke vi neniom ŝatas, aŭ angle "hate" aŭ "dislike" la ĥ-sonon... Malŝati signifas rigardi kiel tute ne atendindan, sensignifan, k.t.p. Eble, "mi ne ŝatas la ĥ-sonon" estas sufiĉe.

andreasvc (Montri la profilon) 2007-majo-10 09:46:03

Andybolg:Mi malŝatas la ĥ-sonon. Ĝi estas malfacile (por mi) elparoli kaj sonas malbele. En kelkaj okazoj oni tamen devas uzi ĝin ...
Kaj mi malestimas ĉ, ŝ kaj ĵ! Ne forgesu ŭ. Vivu Ido!

Mi nur ŝercas, kompreneble. Estas normala, ke ĉiu devos lerni iun novan sonon (do en Esperanto, novan literon). Se ni nur uzus sonojn kiu ĉiu povas prononci ekde ilia propra lingvo, ni uzus tre malmultajn sonojn, mi kredas... Estus ĥaoso!

Reen al la supro