Al la enhavo

La tujmesaĝilo de lernu!

de Jev, 2007-majo-13

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-13 17:24:31

Ĉe lernu! ni funkciigis la unuan test-version de la tujmesaĝilo. Bonvolu testi ĝin kaj skribi en tiu ĉi fadeno pri viaj impresoj. Ĝi ankoraŭ ne estas tute perfekta, sed iom post iom ni plibonigos ĝin. Dankon!

Charlie (Montri la profilon) 2007-majo-13 22:30:14

Multan dankon Jev. Por mi la tujmesaĝilo funkciis tre bone. Espereble multaj Lernuuloj uzos ĝin.

Karedio (Montri la profilon) 2007-majo-14 01:35:27

Mi provis, kaj post unu horo mi provis denove. Mi notis ke post unu horo la samaj nomoj aperis en la "ĉeestas nun" listo, sed ili ne aperis en la "ensalutintaj" listo. Iu ne funkcias bone.
Karena

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-14 07:52:16

Estos bone, eble, se ni vidus tempojn de mesaĝoj.

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-14 10:29:24

Mielo:Estos bone, eble, se ni vidus tempojn de mesaĝoj.
La tujmesaĝilon eblas malfermi en aparta fenestro. Tie estas pli da spaco kaj aperas datoj. ridulo.gif

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-14 10:32:40

Karedio:Mi provis, kaj post unu horo mi provis denove. Mi notis ke post unu horo la samaj nomoj aperis en la "ĉeestas nun" listo, sed ili ne aperis en la "ensalutintaj" listo.
Inter "ensalutintaj" aperas nur tiuj personoj, kiuj uzas la paĝaron. Se vi uzos nur la tujmesaĝilon kaj nenion faros en la paĝoj, via nomo restos en la tujmesaĝilo, sed inter "ensalutintoj" via nomo mankos.

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-14 10:35:21

Charlie:Multan dankon Jev. Por mi la tujmesaĝilo funkciis tre bone. Espereble multaj Lernuuloj uzos ĝin.
Fakte danki necesas alian personon - Bertilon, ĉar ĉefan laboron pri la tujmesaĝilo faris li. Mi nur helpis. Sed mi ne kontraŭas, ke ĉiuj laŭdoj sendiĝu al mi kaj plendoj al li. rido.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-14 11:47:30

Jev:
Mielo:Estos bone, eble, se ni vidus tempojn de mesaĝoj.
La tujmesaĝilon eblas malfermi en aparta fenestro. Tie estas pli da spaco kaj aperas datoj. ridulo.gif
Dankon ! rido.gif
Kaj ĝis kiam ni povas vidi la mesaĝojn ? Ĝis kiam la Lernu konservas ilin ?

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-14 11:48:39

Mielo:Kaj ĝis kiam ni povas vidi la mesaĝojn ? Ĝis kiam la Lernu konservis ilin ?
Cent lastaj mesaĝoj sendepende de datoj.

Andybolg (Montri la profilon) 2007-majo-16 15:03:11

Ĝi funkcias bone ankaŭ por mi!

Sed kiam la virtualaj lecionoj funkcios? Neniam?

Reen al la supro