Reta kaj komputila terminaro
od Terurĉjo, 27. mája 2007
Príspevky: 12
Jazyk: Esperanto
Terurĉjo (Zobraziť profil) 27. mája 2007 17:32:50
Bedaŭrinde, mi ofte vidas aperon de angladevenaj terminoj. Min tio ne mirigas, ĉar "kiu pagas, tiu mendas la muzikon", sed mi ŝatus uzi Esperantajn vortojn, kiuj priskribas diversajn retajn kaj komputilajn nociojn.
Tial mi proponas diskuti tie ĉi esperantigon de menciitaj terminoj.
Por la unua okazo mi volus pridiskuti jenajn vortojn:
- blogo, kiel rettaglibro;
- podkasto, kiel abonŝutaĵo.
Kwekubo (Zobraziť profil) 27. mája 2007 18:32:02
Terurĉjo:- blogo, kiel rettaglibro;Bonas. Sed ne ĉiam temas pri speco de taglibro.
Terurĉjo:- podkasto, kiel abonŝutaĵo.Tio ne sufiĉe klaras - ĉu ne oni povus nomi nuran RSS-fluon abonŝutaĵo?
Rimarku la regulon 15 de la Fundamento: "La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo." Ĉar la plejmulto de lingvoj uzas vortojn similajn al la anglaj "podcast" kaj "blog", oni ja uzu tiajn vortojn en Esperanto, se ne eblas fari taŭgan vorton el aliaj E-aj radikoj.
yugary (Zobraziť profil) 28. mája 2007 5:37:46
Estas amuze ke anglalingvanoj nomas tiajn kunfandaĵojn (kiajn "blog", "podcast", "smog", "modem", ktp) "portmanteaus", uzante vorton, kiu devenas de la franca "porte-manteau", sed kiu signifas tute alian aferon en la franca. La francoj ilin nomas "mots-valise".
-- Gary Yu
ademix (Zobraziť profil) 29. mája 2007 20:18:51
Pardonu min, sed mi ne pensas kiel ĉi via frazon :
La anglan vorton "log" oni kutime tradukus per "protokolo"
"logs" estas la surdiskigo de akcioj, ke via komputilo faris, ne ? Kaj protokolo estas la sintakso de "paketoj", ke li sendas sur la reto.
Ekzemple, la "log http" estas la surdiskigo de paketoj senditaj, sed la "protokolo http" estas la sintakso de paketoj kiel :
GET //url// HTTP/1.O
Content-type: text/html
Do, tio estas du diferencaj aferoj. Aŭ mi ne komprenis vin (mi estas komencanto )
Ademix
Terurĉjo (Zobraziť profil) 29. mája 2007 21:11:55
Vi mem skribis, ke
Gary:en landoj kie la nacilingvo estas tute ne "eŭropeca" (kiel Koreio kaj Japanio), oni (bedaŭrinde?) uzas versiojn de tiuj angladevenaĵoj.Tial mi proponas serĉi taŭgajn, kompreneblajn al ĉiuj kunmetaĵojn.
Ŝajnas, ke kutime oni uzas terminojn "kunmetitaj vortoj" aŭ "kunmetaĵoj".
黄鸡蛋 (Zobraziť profil) 30. mája 2007 3:20:23
yugary:La anglan vorton "log" oni kutime tradukus per "protokolo", sed la signifo de "blog" estas tro malproksima de "log" ol ke oni povus iel uzi la radikon "protokol-" por formi novan fakvorton signifantan "blog".Se en la angla oni povas fari "blog" per "Web" kaj "log", kial ni ne povas fari "TTT-protokolo" aŭ "retprotokolo"?
yugary (Zobraziť profil) 30. mája 2007 3:27:39
Ankaŭ mi konsentas ke krei facile kompreneblajn kunmetaĵojn estus preferinde ol enporti anglaĵojn aŭ aliajn fremdaĵojn.
Estimata Ademix!
Kiam mi diris ke la anglan vorton "log" oni kutime tradukus per "protokolo", mi pensis pri la ordinaraj signifoj de tiuj vortoj, ne pri fakaj signifoj. Laŭ Reta Vortaro, la ordinara signifo de protokolo estas "Oficiala raporto, per kiu rajtigita aŭ kompetenta persono konstatas, kion li faris, vidis, aŭskultis: fari protokolon pri ŝtelado, arestado; legi, akcepti la protokolon de la antaŭa kunsido."
-- Gary Yu
andreasvc (Zobraziť profil) 30. mája 2007 18:38:01
Lau mi la Esperanta "logo" sufiĉe similas al la "log" de "weblog", do oni povus diri:
weblog -> "teksaĵalogo"
blog -> aĵalogo?
aŭ TTT-taglibro -> t-kvar-libro ...
Urho (Zobraziť profil) 30. mája 2007 19:45:58
bonvolu vidi:
Komputeko - prikomputila terminokolekto
http://viavento.aplus.pl/komputeko/
yugary (Zobraziť profil) 31. mája 2007 1:38:19
andreasvc:"Log" ne estas protokolo; en "weblog" ĝi signifas registri ion, en ian libron, kiel boatoj devas skribi kien ili estis. Protokolo estas la preskribita kutimo de io, ne ĵus komputilaj aĵoj kiel la TTT-ejo."Logo" povas havi du tre malsamajn signifojn en Esperanto:
Lau mi la Esperanta "logo" sufiĉe similas al la "log" de "weblog", do oni povus diri:
weblog -> "teksaĵalogo"
blog -> aĵalogo?
aŭ TTT-taglibro -> t-kvar-libro ...
1. Io, kio servas por logi.
2. Instrumento, konsistanta el ŝnuro kun plombo, kiun oni mergas en maron por mezuri la rapidon de ŝipo.
Nek la unua, nek la dua taŭgus por traduki la anglan "log".
-- Gary Yu