Al la enhavo

Ŝatokupoj krom Esperanto

de Terurĉjo, 2007-julio-15

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

sinjoro (Montri la profilon) 2007-julio-24 17:30:02

Libertempe mi tre ŝatas okupiĝi pri tabulludoj: regularoj, historio de tabulludoj kaj kompreneble ludado mem ridulo.gif

wulfgang (Montri la profilon) 2007-julio-28 21:33:14

Ĉu vi ankaŭ scias la ludon "La koloniisto de Catan"? Tio ludo (de Germanio) estas tre bona strategiludo, kaj estas tradukita en multa lingvon (kiel anglon, nederlandon).

Mi tre ŝatas ludi tion tabulludon.

sinjoro (Montri la profilon) 2007-julio-30 14:03:41

Kompreneble, wulfgang! Ĝi estas unu el miaj plej ŝatataj, antaŭ 2 jaroj tradukita ankaŭ al la pola.
Ĝenerale, germanaj tabulludoj estas tre bonaj eldonaĵoj, ekz. verkoj de Reiner Knizia.

Shawna (Montri la profilon) 2007-julio-31 03:58:50

Mi plantis mia unua legomojn ĝardenon ĉi tiu jaron.

Mi plantis kukukomjn, tomatojn, maizojn, verdefaveolojn, nigra-oklulojn pizojn, flavajn murbalojn, kaj napojn.

Mi havis lerni multe koncerne ĝardenumado, seb ĝi havis amuzo.

Mi ankau lernis konservi mia legomojn kaj fruktojn en glasojn bokalojn.

Mi estas plantos tre multe poste jaron!

Zorevij (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-24 17:02:21

Terurĉjo:
Zorevij:permakulturo
permakulturo - per-makul-tur-o
permakulturo - perma-kultur-o
permakulturo - permak-ul-tur-o
demando.giflango.gifsal.gif
Bv pardoni mian longan foreston.
La vorto "Permakuluro" estas mallongigo de
"permanenta agrokulturo", paŭso de angla "permaculture". Kio tio estas, mi mallonge skribis en mia unua mesaĝo.
Sed oni povas kompreni la vorton ankaŭ
kiel "permanenta kulturo", ĉar principoj de ĝi estas aplikeblaj por multaj fakoj.

Do, dua via varianto estas plej korekta:
permakulturo - perma-kultur-o, kie perma=permanenta

T0dd (Montri la profilon) 2007-septembro-02 22:59:00

Estas interese, ke la E-vorto "golf" signifas aŭ la ludon aŭ la maron. Oni foje diras "golfludon" por indiki la ludon, tamen kompreneble tiu vorto estas kunmetita el la radikoj "golfo" kaj "ludo." Mi supozas ke oni povus konfuziĝi pri tio. Ĉiukaze, mi priparolas la ludon de Tiger Woods kaj Angel Cabrera, ne ludo kiu temas pri boatoj aŭ la maro. Golfludo estas unu el miaj ŝatokupoj.

horsto (Montri la profilon) 2007-septembro-03 15:20:02

T0dd:Estas interese, ke la E-vorto "golf" signifas aŭ la ludon aŭ la maron. Oni foje diras "golfludon" por indiki la ludon, tamen kompreneble tiu vorto estas kunmetita el la radikoj "golfo" kaj "ludo." Mi supozas ke oni povus konfuziĝi pri tio. Ĉiukaze, mi priparolas la ludon de Tiger Woods kaj Angel Cabrera, ne ludo kiu temas pri boatoj aŭ la maro. Golfludo estas unu el miaj ŝatokupoj.
La sama worto, nur kun granda unua litero (Golf), havas ankaŭ en la germana lingvo la samajn signifojn.

T0dd (Montri la profilon) 2007-septembro-03 16:08:57

horsto:
La sama worto, nur kun granda unua litero (Golf), havas ankaŭ en la germana lingvo la samajn signifojn.
Mi supozas ke la situacio estas tia en aliaj lingvoj. En Esperanto, la plejmulto da vortoj havas nur unu signifon, kaj estas pro tio ke ni havas la tiel nomitajn "paranimojn" (stel- kaj ŝtel-, ekz.). Mi scivolas kial ne estas alia vorto aŭ por la ludo aŭ por la regiono de maro.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-septembro-03 18:25:01

La vorto “Golf” fonetike kaj orfografie estas skribita same por ambaŭ, la ludo kaj la maro, sed la origino de la signifoj ege malsimilas. Supozeble la vorto golf relative al la ludo devenas el la skotlanda vorto "goulf" (frapi, bati) kaj tiu el la germana “kolf” (bastono). Aliflanke la vorto golfo por nomigi la marparton eniĝanta en la teron devenas el la latina “golphus” kaj tiu el la greka κόλπος.

Hispane golfo povas signifi ludon, marparton, pigran bubaĉon…kaj eĉ putinon (golfa)!!!

Andybolg (Montri la profilon) 2007-septembro-03 19:48:41

T0dd:Estas interese, ke la E-vorto "golf" signifas aŭ la ludon aŭ la maron. Oni foje diras "golfludon" por indiki la ludon, tamen kompreneble tiu vorto estas kunmetita el la radikoj "golfo" kaj "ludo." Mi supozas ke oni povus konfuziĝi pri tio. Ĉiukaze, mi priparolas la ludon de Tiger Woods kaj Angel Cabrera, ne ludo kiu temas pri boatoj aŭ la maro. Golfludo estas unu el miaj ŝatokupoj.
Verŝajne vi povus uzi la vorton "golfludaĵo" (aŭ eble "golfludado"?) por klarigo?

- La ludo golfludo
- La (golf)ludaĵo de Tiger Woods

Reen al la supro