Al la enhavo

Ĉu vi povas kompreni tekston je LidePla?

de sunnynai, 2014-februaro-03

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Gleki (Montri la profilon) 2014-februaro-25 12:50:36

walfino:Lasta parto de la PDF - "Furthermore, Unish grammar is more flexible...since the former can be updated by linguists who conduct research..."

Jen, natura morto. Sama kun Ido, Lojban ktp, neniam la lingvo estas sufiĉe okej...ĉiam la estroj bezonas ŝanĝi kaj reŝanĝi ĝis neniu scias kiel paroli la lingvo kaj ĉiu ĉesos interesi pri ĝi.

Mi pensus, kial la papero ne estas skribita en Unish? Se ia ajn esplorado estas farita en Esperanto, almenaŭ mi kredas ke 2 lingvojn aperos en la papero.
Loĵbano havas referencan gramatikon. Do ne estas posible facile ŝanĝi Loĵbanon.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-februaro-25 21:57:36

sunnynai:
robbkvasnak:enwhay i-ay-asway a-ay-ild-chay eway opespay igpay atinlay. ideplalaj is-ay boutaay as-ay sefuluaay. ridulo.gif
Kio estas tio, en kia lingvo? Ĉu Unish??
Tio estas infana lingvo en la usono. Ni nomas ĝin "pig Latin". On prenas la unuan literon (aŭ sonon) kaj metis ĝin je la fino de la vorto kaj oni aldonas "ay" (/e/ aŭ /ei/). Estas certe tiom valora kaj utila kiom Unish aŭ Lojban aŭ Volapük.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-februaro-25 22:09:34

Citaĵo el la vikipedia paĝo pri Unish: "The most frequently used natural language is English; however, if English were to be designated the global official language, only 4.7% of the global population (approx. 330 million out of 7 billion) whose mother tongue is English would be considered first-class citizens and the rest will inevitably suffer disadvantages." (La plej ofte uzata natura lingvo (sic) estas la angla; sed se la angla estus designata kiel globan oficialan lingvon nur 4,7% de la globa loĝantaro (ĉ. 330 milionoj de 7 miliardoj) kies gepatra lingvo estas la angla estus konsiderataj kiel unuaklasaj civitanoj kaj la restantoj suferos nepre malavantaĝojn)
(Bonvolu legi miajn sekvontajn vortojn ironie) Nu, ĉar mi estas denaska anglaparolanto mi ŝatas tiun ideon - hehe - unuaklasa civitano! Memkompreneble Esperanto estas stulta ideo! Kaj tiuj strangaj esperantistoj ... eble estas komunista konspiro por domini la mondon!!!!

sunnynai (Montri la profilon) 2014-marto-03 10:51:36

sunnynai (Montri la profilon) 2014-marto-03 10:51:36

sunnynai (Montri la profilon) 2014-junio-08 15:37:45

Novelo
"Oskar kaj rosa damo", kun franca kaj rusa teksto. Estas bonega miaopine.

Christa627 (Montri la profilon) 2014-junio-26 18:50:15

robbkvasnak:enwhay i-ay-asway a-ay-ild-chay eway opespay igpay atinlay. ideplalaj is-ay boutaay as-ay sefuluaay. ridulo.gif
Ho, vidu! Mi ĵus kreis NOVAN LINGVON!!! Ĝi nomiĝas Orkapej Atinalej! Jen:

"Uĉej ivej erevej ensaspej ekej Igpay-ŭej Atinlay-ŭej estasŭej eravej ingvolej? Esej esjej, imej alkonsentasmej. Ankaŭŭej iotej iĉej enej estasŭej eravej ingvolej. Edsej Olapukovej ajej estasŭej!"

sunnynai (Montri la profilon) 2014-junio-27 07:56:19

Unua libro je lidepla: "Alisa-ney aventura in Divalanda"
ĉi tie (amazon)

vidas vandenis (Montri la profilon) 2014-junio-27 10:10:45

Christa627:
robbkvasnak:enwhay i-ay-asway a-ay-ild-chay eway opespay igpay atinlay. ideplalaj is-ay boutaay as-ay sefuluaay. ridulo.gif
Ho, vidu! Mi ĵus kreis NOVAN LINGVON!!! Ĝi nomiĝas Orkapej Atinalej! Jen:

"Uĉej ivej erevej ensaspej ekej Igpay-ŭej Atinlay-ŭej estasŭej eravej ingvolej? Esej esjej, imej alkonsentasmej. Ankaŭŭej iotej iĉej enej estasŭej eravej ingvolej. Edsej Olapukovej ajej estasŭej!"
Uĉej ivej sestaej ertacej ekej aviej otekstej asenerarej? Jkaej imej enej skompreniej nuzadonej edej "ŭ".

Reen al la supro