K vsebini

la prova versio de la optimuma aro da morfemoj

od SEN7759, 22. november 2014

Sporočila: 43

Jezik: Esperanto

Luib (Prikaži profil) 20. junij 2015 18:29:48

SEN7759:kaŭzo=kialo
Mi plie ŝatus:
kaŭzo = proo
kial = pro kio (tial = pro tio ; ktp)

Krome, la via ideo bonegas!
Sed eble ĝi estas troigita. Ekzemple la nombrigo de la tagoj kaj de la monatoj estas laŭ mi troe de-malproksime-prenita.

SEN7759 (Prikaži profil) 21. junij 2015 06:31:49

Luib: "Ekzemple la nombrigo de la tagoj kaj de la monatoj estas laŭ mi troe de-malproksime-prenita."

Vi verŝajne pravas.

Altebrilas (Prikaži profil) 22. junij 2015 13:02:12

Estus prefere fari tiajn provojn pri realaj tekstoj (ekz. provante traduki ilin per bazaj radikoj) ol pri vortlistoj. Tiamaniere oni konscias pri komunikaj problemoj kiuj ne estas aperantaj kiam temas nur pri vortlistoj.

Ekzemple anstataŭante vortojn per sinonimoj, la frazo povas signifi ion tute alian.

La vino estas acida =?= la vino estas citrongusta (vidu la liston de anstataŭaĵoj)

Ju pli longa la teksto, des pli trafaj la tradukoj de la vortoj

SEN7759 (Prikaži profil) 22. junij 2015 14:20:27

Altebrilas:Estus prefere fari tiajn provojn pri realaj tekstoj (ekz. provante traduki ilin per bazaj radikoj) ol pri vortlistoj. Tiamaniere oni konscias pri komunikaj problemoj kiuj ne estas aperantaj kiam temas nur pri vortlistoj.

Ekzemple anstataŭante vortojn per sinonimoj, la frazo povas signifi ion tute alian.

La vino estas acida =?= la vino estas citrongusta (vidu la liston de anstataŭaĵoj)

Ju pli longa la teksto, des pli trafaj la tradukoj de la vortoj
1. Dankon. Ekzemple: vino ~ fruktalkoholo.
2. Tio estas por baza lernolibro!
3. Eksperimentoj jam estis. Ekzemple: A. Kerbel Esperanto per
209, 301 k 501 vortoj; Stano Marchek (la lernolibro havas 740 morfemojn); kaj multaj aliaj.

#EsperantoLives

SEN7759 (Prikaži profil) 11. marec 2016 11:29:09

Bone!

flanke (Prikaži profil) 26. april 2020 06:52:32

La radikoj de ses unuaj grupoj de BRO estas sufiĉaj--nek multe,nek malmulte.Ankaŭ AdE rekomendas instrui la ses unuajn grupojn.Tute estas 900+ radikoj.

SEN7759 (Prikaži profil) 26. april 2020 09:23:38

Tute estas 900 + 47 = 947 morfemoj.

flanke (Prikaži profil) 26. april 2020 10:00:03

SEN7759:Tute estas 900 + 47 = 947 morfemoj.
Jes

SEN7759 (Prikaži profil) 26. april 2020 11:03:51

***

Altebrilas (Prikaži profil) 27. april 2020 10:23:34

Mi trarigardis unu el ili. Miaj impresoj: Estas impona laboro. Sed vi devos obteni konsenton de plejmulto de niaj samideanoj se vi deziras, ke ĝi iĝu iu oficiala lernolibro. Iuj bildoj povas igi ĝin maltaŭga por infanoj (kun sango, armiloj, ktp), aŭ kontraŭi iujn lokajn leĝojn. Due ĝi povas ŝajni ne politike neŭtrala. Kaj trie pri la lingvo mem, vi devas certiĝi, ke nenio estas kontraŭfundamenta, kaj ke la kunmetaĵoj, kiujn vi proponas, estas bone komprenataj. Oni vidas tion el la kroma vortlisto en la fino de la libro.
aboni - mendi; afabla - helpema : Ĉu vere sinonimoj?
adori - altepensegi: Ĉu tuj komprenebla, se vi aŭdas tiun kunmetaĵon?
beko - birdmanĝilo: Ĉu ne risko de konfuzo kun la ujeto por la grajnoj?

Nazaj na začetek