K vsebini

Honeste mensogema reklamo

od rosto, 14. januar 2008

Sporočila: 10

Jezik: Esperanto

rosto (Prikaži profil) 14. januar 2008 14:50:21

Dimanĉe mi estis ĉe bazaro. Reklamantoj disdonis paperetoj, kie estis skribita: "Vizitu nian vendejon de vestoj! Ĉe ni preskaŭ ĉiuj varoj kostas po 150 rubloj! (ĉirkaŭ 4 eŭro)."
Se reale vi vizitus ĝin, vi vidus, ke kelkaj malbonaj varoj kostas 150 rubloj, sed prezo de pli bonaj varoj estas pli alta. Ŝajne oni ne povas pruvi, ke la reklamo estas mensoga, ĉar kio estas "preskau ĉiuj". Kie "preskaŭ" komencas? Kie "preskaŭ" finas?
Ĉu vi scias aliaj kazoj de honeste mensogema reklamo? Oni povas elpensi multe da specoj de tia reklamo.

Frankouche (Prikaži profil) 14. januar 2008 15:27:21

La unua prezo (la malplej kosta) estas ĉiam montrata...

"Luigi veturilon je 29.90 euroj/tago" estas skribata sur la kamioneto.

Fakte, estas la prezo de la plej eta aŭto...
Por la kamioneto, kostas almenaŭ 80 euroj malgajo.gif

Bezonas legi la etajn stelojn kiuj malaltas la afiŝojn.

Mie, ne estas humoro...

Terurĉjo (Prikaži profil) 14. januar 2008 16:07:00

Mi ĵus pensis, ke mensogi estas paroli malveron. Sed ne ekzistas verbo, signifanta paroli veron. Almenaŭ mi ĝin ne konas, eĉ en mia gepatra lingvo. Ĉu la verbo estas en aliaj lingvoj?
Rosto, mi neniam atentas kaj prenas similajn anoncetojn, ĉar tiamaniere oni simple "diskondukas" nin.

horsto (Prikaži profil) 14. januar 2008 16:47:39

rosto:Dimanĉe mi estis ĉe bazaro. Reklamantoj disdonis paperetoj, kie estis skribita: "Vizitu nian vendejon de vestoj! Ĉe ni preskaŭ ĉiuj varoj kostas po 150 rubloj! (ĉirkaŭ 4 eŭro)."
Se reale vi vizitus ĝin, vi vidus, ke kelkaj malbonaj varoj kostas 150 rubloj, sed prezo de pli bonaj varoj estas pli alta. Ŝajne oni ne povas pruvi, ke la reklamo estas mensoga, ĉar kio estas "preskau ĉiuj". Kie "preskaŭ" komencas? Kie "preskaŭ" finas?
Ĉu vi scias aliaj kazoj de honeste mensogema reklamo? Oni povas elpensi multe da specoj de tia reklamo.
Por matematikistoj preskaŭ ĉie signifas ke povas ekzisti numereble multaj esceptoj. Kaj numereblaj estas ekzemple ĉiu finia aro, la aro de la naturaj nombroj kaj la aro de la racionaloj.

Terurĉjo (Prikaži profil) 14. januar 2008 16:58:45

Mi ankoraŭ ne renkontis sukcesajn vendistojn, kiuj antaŭe estis profesoroj de matematiko.

Frankouche (Prikaži profil) 14. januar 2008 17:14:45

Kiam la prezo estas granda, mi diras al vendisto "ne sufiĉe kosta" kaj mi proponas prezon plej granda rideto.gif rideto.gif

Kiam la prezo strange grandas kaj la aĉetota aĵo tre etas, mi demandas la prezon per kilogramo rideto.gif
Mie, la plej grandan kiun mi renkontis : 30 000 euroj/10 gramoj...

Matthieu (Prikaži profil) 14. januar 2008 18:50:17

30 000 euroj/10 gramoj...

Ĉu vi volis aĉeti ion leĝe permesitan? okulumo.gif

horsto (Prikaži profil) 14. januar 2008 20:09:49

Terurĉjo:Mi ankoraŭ ne renkontis sukcesajn vendistojn, kiuj antaŭe estis profesoroj de matematiko.
Ĉu vi certas? Mi pensis ke sciencistoj en rusio ne tiom lukras.
Frankouche:
Mie, la plej grandan kiun mi renkontis : 30 000 euroj/10 gramoj...
Nun vi scivoligas min! Pri kio temas?

Frankouche (Prikaži profil) 14. januar 2008 20:48:40

Mutusen:Ĉu vi volis aĉeti ion leĝe permesitan? okulumo.gif
Veras !, Estis medikamento pro malofta malsano.

Filu (Prikaži profil) 22. januar 2008 18:54:40

Frankouche:
Mutusen:30 000 euroj/10 gramoj...

Ĉu vi volis aĉeti ion leĝe permesitan? okulumo.gif
Veras !, Estis medikamento pro malofta malsano.
50-karatdiamanto multe pli kostus po ties 10 gramoj, se ĝi estas klara kaj belkolora. Tute laŭleĝe okulumo.gif

Nazaj na začetek