Al la enhavo

Por kio ni uzas la literon ŭo?

de rosto, 2008-januaro-18

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-18 10:23:33

Laŭ PMEG, “Fundamenta Gramatiko en Esperanta traduko”:

A) ALFABETO

A a, B b, C c, Ĉ ĉ, D d, E e, F f, G g, Ĝ ĝ, H h, Ĥ ĥ, I i, J j, Ĵ ĵ, K k, L l, M m, N n, O o, P p, R r, S s, Ŝ ŝ, T t, U u, Ŭ ŭ (uzata en diftongoj), V v, Z z.

En kiuj diftongoj la litero ŭ estas uzata? En kaj . Ankaŭ ekzistas diftongoj aj kaj ej. Ĉu estas granda sona diferenco inter aj kaj inter ej? Eble ne ĉiuj povas aŭskulti la diferencon dum parolado.
Ĉu eble gravas senca diferenca funkcio de la diftongoj aj kaj - ej? En tuta vortaro mi trovis:
lo – ajlo;
fli – fajli;
fno – fajna;
grli – grajli;
hli – hajlo;
no – najo;
tga – tajga.
Vi mem juĝu, sed al mi ŝajnas, ke senca diferenca signifo estas praktike nula.
Laŭ mi, ni uzas tute senutilan literon ŭ, kiu nur sencele kaj senbezone komplikigas la lingvon. Ĉu iu povas pruvi la malon?

La listo de radikaj vortoj kun ŭ, kiuj mi trovis en vortaro estas enmetita.

Matthieu (Montri la profilon) 2008-januaro-18 11:08:51

“Aj” kaj “aj” estas malsamaj sonoj.

Mi jam demandis min pri la utileco de ĉi tiu litero. Kial oni ne skribus W anstataŭ Ŭ?

Hymake (Montri la profilon) 2008-januaro-18 12:18:09

Mutusen:“Aj” kaj “aj” estas malsamaj sonoj.

Mi jam demandis min pri la utileco de ĉi tiu litero. Kial oni ne skribus W anstataŭ Ŭ?
Siajn razonojn li havis, mi pensas, sed mi ne scias kiujn...

Ĉu "Aj" kaj "aj" ne estas samaj sonoj? Simple, la unua havas la "a"-on skrikptita grande senkulpa.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-18 12:51:24

Rosto, estimata, ne ofendiĝu, sed antaŭ ol proponi iajn plibonigaĵojn de Esperanto, necesas pli bone ĝin ellerni, flue posedi kaj verki almenaŭ kelkajn literaturaĵojn, nur poste oni rajtas ion elpensi. En via mesaĝo mi vidas multajn erarojn. Laŭ mi ne indas ŝanĝi lingvojn dum komenca grado de lernado.
Kial neniu el komencantoj proponas plibonigi la anglan aŭ la germanan aŭ la ĉinan?
Ĉu iu opinias, ĉar Esperanto estas artefarita (rimarku, antaŭ pli ol 120 jaroj), ĉiu rajtas tuj post komenca konatiĝo kun ĝi elpensi diversajn ŝanĝaĵojn?

Refoje, Lernu! estas la retejo por lerni klasikan (kaj konstante kreskantan kaj ŝanĝiĝantan Esperanton), kaj proponi profundajn reformaĵojn (ekzemple, forigo de fundamenta!!! alfabeta litero aŭ sono) neniu rajtas. Tiucele oni inventis multajn aliajn esperantidojn - nun neaktualajn.

Vivu netuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento! lango.gif

Se iu deziras sciiĝi pli pri litero "Ŭ", legu "Lingvajn respondojn" de L.Zamenhof.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-18 12:59:02

Mutusen:Kial oni ne skribus W anstataŭ Ŭ?
Zamenhof flue posedis la germanan kaj la polan, en kiuj la litero "W" signifas la sonon "V". Unue "La unua libro" estis publikigita en kvin lingvoj, inter kiuj estis la du menciitaj. Por germanoj kaj poloj ne konfuzu tiujn literojn kaj sonojn, Zamenhof enkondukis "Ŭ".

Karedio (Montri la profilon) 2008-januaro-18 17:14:43

Ĉu estas granda sona diferenco inter aj kaj inter
Jes ja, estas diferenco!! Eble la Lernu teamo povos aldoni son-dosieron por montri ĝin.

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-18 17:55:08

Terurĉjo:Rosto, estimata, ne ofendiĝu, sed antaŭ ol proponi iajn plibonigaĵojn de Esperanto, necesas pli bone ĝin ellerni, flue posedi kaj verki almenaŭ kelkajn literaturaĵojn, nur poste oni rajtas ion elpensi. En via mesaĝo mi vidas multajn erarojn. Laŭ mi ne indas ŝanĝi lingvojn dum komenca grado de lernado.
Kial neniu el komencantoj proponas plibonigi la anglan aŭ la germanan aŭ la ĉinan?
Ĉu iu opinias, ĉar Esperanto estas artefarita (rimarku, antaŭ pli ol 120 jaroj), ĉiu rajtas tuj post komenca konatiĝo kun ĝi elpensi diversajn ŝanĝaĵojn?
Nu, estimata Terurĉjo, kial vi tiom malbone opinias pri mi? Mi tute ne diris pri tiuj malbonaj aĵoj kiel "ŝanĵoj", "plibonigaĵoj" kaj aliaj aĉoj. Mi nur volas vidi aĵojn kiel ili estas. Jes ja, Esperanto estas viva lingvo.

Matthieu (Montri la profilon) 2008-januaro-18 18:32:57

Hymake:Ĉu "Aj" kaj "aj" ne estas samaj sonoj? Simple, la unua havas la "a"-on skrikptita grande senkulpa.gif
Nu, jes, mi eraris. rido.gif

Kompreneble, mi volis diri: “aj” kaj “aŭ” estas malsamaj.

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-18 18:54:12

Certe, aŭ kaj aj, eŭ kaj ej estas malsamaj. Ekzistas ankaŭ multe da aliaj malsamaj sonoj, kiuj ne estas en Esperanto. Demando estas: por kio?
(Tio estas nur intelekta ekzerco, ne pli. Eble mi mem iam trovos respondon).

sinjoro (Montri la profilon) 2008-januaro-18 19:31:35

rosto:Ĉu estas granda sona diferenco inter aj kaj inter ej? Eble ne ĉiuj povas aŭskulti la diferencon dum parolado.
Ĉu ni lernis la saman Esperanton? Laŭ mi, la diferenco estas fundamenta. Kaj nepovo aŭdi diferencon estas ja manko en aŭdokapabloj.

rosto:
Laŭ mi, ni uzas tute senutilan literon ŭ, kiu nur sencele kaj senbezone komplikigas la lingvon. Ĉu iu povas pruvi la malon?
Jes, certe, ni kripligu la lingvon, kial ne. Forgesu la Fundamenton kiu tre komplikigas vivon. Plej bone ni uzu la perfektan alfabeton de tokipono, aŭ eĉ ni forĵetu kejkajn literojn: eble iu ne aŭdas diferencon inter m kaj n kaj povas havi grandegan problemon je interkompreniĝo...

Reen al la supro