Al la enhavo

Por kio ni uzas la literon ŭo?

de rosto, 2008-januaro-18

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-22 15:57:55

Mi asertis, ke mi estis mallaŭdita ne juste...
Se iu mallaŭdos min post tio, kio mi ĉi tie nun skribos, tio estos normale, ĉar mi volas leviĝi vere malsanan problemon.
Verdire, la litero ŭo per si mem ne tre interesiĝis min. Tio estas nur ero de pli granda problemo.
En forumo estis menciita iu retpaĝo, Tomasoavro donis la ligilo:
KIEL VARBI KAJ KIEL NE VARBI PRI ESPERANTO
La plej oftaj eraroj dum informado pri Esperanto
.....
-Uzi la x-metodon por skribi ekzemplajn frazojn.

Imagu ke vi neniam aŭdis pri iu internacia lingvo nomita "Esperanto".
Imagu ke vi vidas ekzemplan tekston en tiu lingvo. En ĉiu tria vorto estas ikso.
De kie vi sciu ke tiuj strangaj iksoj estas nur konvencio anstataŭ supersignoj?
Kio estos via reago kiam vi provos laŭtlegi tiujn frazojn?
Ĉu tio helpos vin havi bonan opinion pri tiu strangaspekta lingvo?
Vidu, al kio kondukis nin tia malnova problemo pri ĉapelitaj literoj. Esperantistoj hontas montri sian skribmetodon. Aŭ ĉu Esperantujo fariĝis ia ezotera organizo, kie ekzistas informo, kion oni devas doni nur al "inicitoj"? Kial aperiĝis ideo kaŝi ion ajn pri la lingvo? Ĉu tio estas normale?
Kial mi komencis la parolado de la litero ŭo?

Laŭ tia "Fundamenta Gramatiko" denove:
A) ALFABETO
......
Rimarko 2: Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.

Kiam la Fundamento estis skribita, Interreto ankoraŭ ne ekzistis. Interreto postulas novajn decidojn. Eble mi ne pravas, sed kiel mi vidas rete, la plejmulto de esperantistoj ne plaĉas h-sistemon, ili preferas x-sistemon. Sed x-sistemo estas nur provizora decido.
Pri la litero ĥo problemo ne estas granda, oni povas anstataŭigi ĝin per ko laŭbezone, pri tio jam ekzistas decido.
Ankaŭ la literon ŭo finfine oni povas skribi senĉapele, certe laŭ Fundamento. Ekzistas malmulte da ofte uzataj vortoj kun ŭo. Finfine oni povas nur memori, kiel oi devas prononci tiujn vortojn. Mi komencis paroladon pri ŭo ĉar mi ekpensis, eble pri ŭo oni povas decidi ion similan kiel pri ĥo. Eble mi eraris. Tamen pri ŭo la problemo estas iel ajn solvebla.
Restas nur problemo pri kvar literojn: ĉo, ĝo, ĵo, ŝo.
Kompreneble temas nur pri pli perfekta skribsistemo, jam ekzistas kelke da tioj.
Mi havas unun ideon, sed eble iu havas pli bonan.
Nun vi povas mallaŭdi min. Estos juste.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-22 17:36:03

Uzante cirilidajn literojn, oni tuj solvos la problemon koncerne al ĉapelitaj literoj. Sed tuj oni akiros multe da novaj.
Interalie, jen la vjetnama: lernu! là trang web đa ngôn ngữ, với mục đich giúp đỡ những người sử dụng mạng có thông tin và học Esperanto, miễn phí và hoàn toàn dễ dàng sử dụng.
Rakontu do vian ideon.

horsto (Montri la profilon) 2008-januaro-22 21:20:34

Mi ne pensas ke la ĉapelitaj literoj plu estas problemo. Nuntempe jam multaj komputiloj uzas la unikodon, en malmultaj jaroj ĉiuj faros. Krome, kiel Terurĉjo skribis, estas ja multaj lingvoj kiuj havas ne latinajn literojn, ekzemple la germana lingvo havas la sekvajn: äöüß

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-22 23:20:44

Horsto, kiel germanoj tajpas supersignitajn literojn?, ĉu ekzistas apartaj klavoj por la literoj aŭ necesas aldone puŝi ion, ekzemple Shift aŭ Alt?
Ankaŭ la rusa havas tiajn literojn: ё kaj й, sed por tiuj literoj sur klavaro oni uzas klavojn "`" kaj "q", kiam la klavaro funkcias ruslingve, se certe oni uzas QWERTY.

horsto (Montri la profilon) 2008-januaro-23 19:19:44

Terurĉjo:Horsto, kiel germanoj tajpas supersignitajn literojn?, ĉu ekzistas apartaj klavoj por la literoj aŭ necesas aldone puŝi ion, ekzemple Shift aŭ Alt?
Ankaŭ la rusa havas tiajn literojn: ё kaj й, sed por tiuj literoj sur klavaro oni uzas klavojn "`" kaj "q", kiam la klavaro funkcias ruslingve, se certe oni uzas QWERTY.
La germana klavaro havas QWERTZ geometrion, kio signifas ke ĉiuj latinaj literoj havas la saman lokon kiel sur angla klavaro, nur la literoj z kaj y estas interŝanĝitaj. Ankaŭ la pozicioj de la ciferoj estas la samaj sed preskaŭ ĉiu alia signo havas alian pozicion ol sur la angla. La supersignitaj literoj havas po apartan klavon, ö kaj ä dekstre de l, ü dekstre de p kaj ß dekstre de 0.

horsto (Montri la profilon) 2008-januaro-23 20:12:30

Mi ĵus ludis kun mia sistemo, mi uzas linuksan sistemon kiu havas la KDE uzantinterfacon (GUI). Estas tute simple selekti klavarojn de diversaj landoj, do mi selektis germanan, Esperantan kaj usonan klavarojn. Per unu musklako mi nun povas ŝanĝi la klavaron. Se mi selektas Esperanton la klavo q estas ŝ, w estas ĵ, y estas ĝ, x estas ĉ, ö estas ŭ, kaj ä estas ĥ, fascine ĉu ne?

R2D2! (Montri la profilon) 2008-januaro-24 01:32:34

rosto:Ĉu vi scias la lingvon Nasaon?
[...]
rosto:Por paroli Nasaon oni devas meti son post ĉiu vokalo, kaj post so ripeti la vokalon.
Mi parolis io simile: anstataŭ son, oni metas fon. Jen ekzemplo:
“Ĉufu vifi kofomprefenifis?”

—R2D2!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-24 05:46:07

horsto:Mi uzas linuksan sistemon kiu havas la KDE uzantinterfacon (GUI). Estas tute simple selekti klavarojn de diversaj landoj, do mi selektis germanan, Esperantan kaj usonan klavarojn. Per unu musklako mi nun povas ŝanĝi la klavaron.
Mi uzas vindozon, al kiu mi kutimis, sed ne povas trovi rete similan al KDE programon. Sed mi ŝatus havi kaj uzi ion similan. Mi plu serĉos, sed se iu estas informita (por havigi min pri la programo), bonvolu aperigi la ligilon.

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-24 14:20:09

horsto:...q estas ŝ, w estas ĵ, y estas ĝ, x estas ĉ...
Jen, tio estis mia ideo. Ĉio jam ekzistas, mi nur ne sciis. Bone, se iu instalis por si esperantan klavaron, sed kio pri SMS, pri publikaj komputilaj, pri komensantoj, kaj eble tiel plu? Eble oni povas nur uzi ĉiujn literojn de latina alfabeto tiamanere senĝene?

Tia edeo, uzi ĉiujn literojn, estas malnova, sed kutime oni opiniis, ke ŭ estas w, tio estis eraro. Jen, nuntempe ĉio estas solvita, nur eble ne ĉiuj scias pri tio. Mi plu havas nenion pri ĉi-temo.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-24 14:22:33

Terurĉjo:Mi uzas vindozon, al kiu mi kutimis, sed ne povas trovi rete similan al KDE programon. Sed mi ŝatus havi kaj uzi ion similan. Mi plu serĉos, sed se iu estas informita (por havigi min pri la programo), bonvolu aperigi la ligilon.
Ĉi tie, en la liva malsupra parto estas rozkolora kvarangulo en kiu estas ligilo al paĝo kie elŝuteblas klavaro Esperanta por Vindozo. Ĉio pri la klavaro estas bone klarigita en la sekvonta paĝo, kien alportas nin la ligilo. Jen la sekvonta paĝo

Reen al la supro