Al la enhavo

Por kio ni uzas la literon ŭo?

de rosto, 2008-januaro-18

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-24 16:30:00

Filu, estimata, dankon!
Krome, mi havas la programon Ek!, kiu ebligas tajpi esperantajn literojn sen frapi pliajn klavojn.
Sed mi ŝatus ŝanĝi klavordojn de unu lingvo al alia per unu musklako, kiel rakontis Horsto. Imagu, ke sur ekrano de via komputilo troviĝas kelkaj butonoj, ekz. rus, lat, esp, kaj vi ŝanĝas klavordon ne per samtempa premado de kelkaj klavoj aŭ serĉante iajn agordilojn inter diversaj menuoj, ne, nur klakante koncernan butonon. Ĉu vi komprenas la ideon? Ŝajne, ke Horsto tiel ŝanĝas klavordon.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-24 16:48:59

Vindoze eblas fari tion per du musklakoj, sed mi ne scias, ĉu eblas per nur unu...

Aktiviginte lingvilon mi ĉiam vidas la aktiva klavaro, sed bezonas unuan klakon por vidigi la tutan liston da lingvoj, kaj poste duan klakon sur la lingvo de mi dezirata. Ankaŭ per ALT+SHIFT eblas iri tra la klavar-aro (malantaŭen per la liva SHIFT-klavo, antaŭen per la dekstra).

Reen al la supro