Al la enhavo

La nova versio de lernu!

de Jev, 2016-julio-19

Mesaĝoj: 221

Lingvo: Esperanto

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2016-oktobro-20 07:17:38

3 monatoj sen https ...
La pasvortoj de la uzantoj nun verŝajne estas disdonitaj al la duona interreto.

pikolas (Montri la profilon) 2016-oktobro-20 11:43:59

Bondirite, Fenris. https estas tre facila por funkciigi.

Fenris_kcf (Montri la profilon) 2016-novembro-23 17:56:00

pli ol 4 monatoj

Kelli (Montri la profilon) 2016-novembro-23 18:49:44

Ĉu iam ni povus denove sendi mesaĝojn al niaj amikoj per nova versio?

Bernardo (Montri la profilon) 2016-decembro-09 03:45:51

Mi tre bedauras, ke en la nova versio de lernu.net ne plu estas eble serĉi samideanojn (aliaj membroj) de lernu.net en iu urbo au loko.

Ankau mi tre bedauras, ke ne plu ekzistas retbabilejo.

Kore
Bernardo

Koracio (Montri la profilon) 2016-decembro-11 07:27:05

Tiu foro estis normala, sed ĉina roboto detruis ĝin:

http://lernu.net/forumo/temo/18839/2#p331853

Vestitor (Montri la profilon) 2016-decembro-12 16:56:28

La forumo mem ne estas pli malbona ol la malnova versio, sed la mankoj estas tre evidentaj:

- ankoraŭ nenio mesaĝo-sistemo.
- manko de serĉo-funkcio.

Kat (Montri la profilon) 2016-decembro-13 07:08:11

Saluton! Eble oni jam demandis ĉi tion: ĉu estas en la nova versio serĉa funkcio? (Aparte, en la forumoj) Kiam mi preparis fari afiŝon, al mi ŝatus serĉi por eltrovi, ĉu iu alia ankoraŭ afiŝis pri la sama afero.

Mi tre ŝatas la novan aspekton de la retaro. Dankon!

thyrolf (Montri la profilon) 2016-decembro-13 08:18:38

Por traserĉi ekzemple la paĝon de lernu.net por trovi erojn kun "poŝtkarto", oni povas skribi en la serĉan fenestron de google jenon:

"site:lernu.net poŝtkarto"

Tio estas timige bonfunkcianta metodo.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-decembro-13 22:24:16

Kat:Saluton! Eble oni jam demandis ĉi tion: ĉu estas en la nova versio serĉa funkcio? (Aparte, en la forumoj) Kiam mi preparis fari afiŝon, al mi ŝatus serĉi por eltrovi, ĉu iu alia ankoraŭ afiŝis pri la sama afero.

Mi tre ŝatas la novan aspekton de la retaro. Dankon!
Mi vere ne komprenas kial vi demandis tiun demandon en mesaĝo kiu sekvis mesaĝon kiu jam deklaris ke la serĉa-funkcio mankas!

Reen al la supro