Al la enhavo

Rusa Lingvo

de Gradski, 2008-marto-11

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Gradski (Montri la profilon) 2008-marto-11 15:54:37

Amikoj, mi devos fari rusan ekzamenon en mia universitato por plialtigi mian rezulton en la kariero kaj mi vere secias nenion pri tio, mi bezonas urĝa helpo por lerni ĝin kvazaŭ mia aliro al intereto ne sufiĉas, mi antendas respondon.

Pimen (Montri la profilon) 2008-marto-12 07:04:12

Gradski:Amikoj, mi devos fari rusan ekzamenon en mia universitato por plialtigi mian rezulton en la kariero kaj mi vere secias nenion pri tio, mi bezonas urĝa helpo por lerni ĝin kvazaŭ mia aliro al intereto ne sufiĉas, mi antendas respondon.
Kiom da tempo vi havas ĝis la ekzameno?

Gradski (Montri la profilon) 2008-marto-13 01:41:58

Ĝis Julio!

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-13 18:18:31

А "A"
Б "B"
В "V"
Г "G"
Д "D"
Ж "Ŝ"
Л "L"

...КТП !

sal.gifsal.gifsal.gif

milupo (Montri la profilon) 2008-marto-13 23:22:46

StephaSport:
Ж "Ŝ"
Ne, Ж estas Ĵ, ne Š. Ш estas Ŝ.

rosto (Montri la profilon) 2008-marto-23 08:46:29

rideto.gif Nu, pri kio skribi? Ekzemple, pri akuzativo, kion ni ĉiuj ŝatas. Ĉu akuzativo ekzistas en Rusa lingvo?

Jen ekzistas, jen ne ekzistas. Kiel?

Se substantivo finiĝas per ая, do en akuzativo а fariĝas у, kaj я fariĝas ю.

Например (ekzemple):
Вот эта девушка (Jen tiu maljunulino).
Я люблю эту девушку (Mi amas tiun maljunulinon).

Tio ŝajnas simpla. Sed en aliaj kazoj la afero dependas, ĉu ni parolas pri io viva aŭ ne. En rusa lingvo bestoj estas vivaj sed arboj ne estas. Tamen verdire, fakte, kreskaĵoj ja estas vivaj. Kiel iu povas paroli tiun strangan lingvon? Ĉio estas tiom komplika...

k.garin (Montri la profilon) 2008-marto-23 08:54:11

rosto:Вот эта девушка (Jen tiu maljunulino).
Я люблю эту девушку (Mi amas tiun maljunulinon).
Mi ploregis ploro.gif
Mi falis sub seĝon.
Mi murdis min kontraŭ muron.

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-23 09:06:54

k.garin:
rosto:Вот эта девушка (Jen tiu maljunulino).
Я люблю эту девушку (Mi amas tiun maljunulinon).
Mi ploregis ploro.gif
Mi falis sub seĝon.
Mi murdis min kontraŭ muron.
Ĉu tio helpis al vi?

rosto (Montri la profilon) 2008-marto-23 09:11:21

Ne, me ne instruos lingvon plu. lango.gif
Mi ankaŭ falis sub seĝon, kompreninte mian eraron. Jes, jes. Ne maljunulino, sed simple junulino. Kiel iu povas tiel erari? Malbona instruisto fariĝis el mi.
k.garin lerte kaptis min.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-23 10:29:01

Ŝajnas al mi ke, se la ekzameno estas por komencantoj, vi havas esperon, se vi diligente studos la rekomenditajn lernolibrojn ĝis tiam. Sed se ne, ne malŝparu la tempon.

Reen al la supro