Al la enhavo

Trump

de Alkanadi, 2016-novembro-09

Mesaĝoj: 112

Lingvo: Esperanto

Fuzzy (Montri la profilon) 2016-novembro-14 08:02:34

JoeyJoJo, mi vidas laŭ via informo ke Trump estas nepolitkorekta ulo.

Sed kio pri vere grava aferoj? Ĉu vi ne konsentas ke la enmigrintoj estas problemo, ke la uzinojn necesas revenigi hejmen, ke la eksterlanda politiko devas esti multe pli pragmata?

vincas (Montri la profilon) 2016-novembro-14 14:10:32

Kiom longe daŭros amikeco inter Putino kaj Trumpo kiam Rusio ĉiutage bombos hospitalon aŭ lernejon en Sirio, sed diros ke tion faris Usono? [: Mi pensas ke ne longe ridulo.gif

Vestitor (Montri la profilon) 2016-novembro-14 14:13:36

La fabrikado-industrioj revenigi al usono? Jes, mi pensas ke ĝi necesas dum longtempe. Tamen, se vi povas ekspliki la maniero kiel Trump povas fari tion, mi pretas aŭskulti. Li uzis (uzas) malmultekosta laboro por liaj 'Trump' produktoj - vestaĵojn, mebloj, luksvaroj. Li praktikas la samaj tutmondaj kapitalista-korporacia ideologio kiu estas konstruita sur malmultekosta laboro kaj tutmonda subkontraktado.
Bedaŭrinde ĉiuj landoj estas profunde impliki en ĉi-tiu mondekonomio. La kvazaŭa 'pligrandiĝo en vivniveloj' en unua-mondaj landoj baziĝas sur tutmondaj malmultekosta laboro.
Ajna projekto kiu deziras malkupli ĉi tiuj ekonomia ĉenojn devas kompreni ke ĝi signifas (longtempe) pli altaj prezoj, pli malforta elspezado potenco por la popoloj. Ĝi signifas tuta ekonomia revolucio. Kiel li povas atingi ĉi tiun? Li volas redukti korporaciojn impostojn, kaj li (aŭ liaj ekonomikistoj) pensas ke tiu estas solvo kontraŭ tutmonda subkontraktado. Malpli impostoj ne signifas ke firmaoj komenciĝos fabriki hejme kaj kaj pagi la altaj salajroj kiuj la homoj de usono atendus! Firmaoj volas malpli imposto kaj ankaŭ malmultekosta laboro.

Citaĵoj de Trump:

"Se firmao nur povas postvivi per sendi laborpostenoj ekster ĝiaj muroj, tiam kelkfoje estas necesa paŝo. La alia eblo povus esti fermi liajn pordojn definitive." (Trump University).

Al David Letterman (2012) kiam Letterman demandas pri subkontrakta en Bangladeŝo por la fabrikado de 'Trump-marko' ĉemizoj:
"Tio estas bona, ni dungas personojn en Bangladeŝo," Sro Trump diris. "Ili ankaŭ bezonas labori."

Fuzzy (Montri la profilon) 2016-novembro-14 14:42:21

Vestitor:La fabrikado-industrioj revenigi al usono? Jes, mi pensas ke ĝi necesas dum longtempe. Tamen, se vi povas ekspliki la maniero kiel Trump povas fari tion, mi pretas aŭskulti.
Nu, en la programo de Trump mi legis, ke li intencas:
  • Reskribi la NAFTA'n traktaton aŭ eliri el ĝi.
  • Eliri el TTIP
  • Agi kontraŭ valutaj manipuladoj de Ĉinio
  • Revizii la leĝaron kaj forigi la leĝojn kiuj stimulas elirigon de fabrikoj el la lando
Laŭ mi, tioj estas konkretaj kaj kompreneblaj paŝoj. Ĉu ili ne plaĉas al vi?

Fuzzy (Montri la profilon) 2016-novembro-14 14:45:50

vincas:Kiom longe daŭros amikeco inter Putino kaj Trumpo kiam Rusio ĉiutage bombos hospitalon aŭ lernejon en Sirio, sed diros ke tion faris Usono? [: Mi pensas ke ne longe ridulo.gif
Vincas, kara, ne estas kaj ne eblas amikeco inter Trump kaj Putin. Tio estas nur porelekta propagando de Clinton, nenio pli.

Vestitor (Montri la profilon) 2016-novembro-14 16:53:04

Fuzzy:
Vestitor:La fabrikado-industrioj revenigi al usono? Jes, mi pensas ke ĝi necesas dum longtempe. Tamen, se vi povas ekspliki la maniero kiel Trump povas fari tion, mi pretas aŭskulti.
Nu, en la programo de Trump mi legis, ke li intencas:
  • Reskribi la NAFTA'n traktaton aŭ eliri el ĝi.
  • Eliri el TTIP
  • Agi kontraŭ valutaj manipuladoj de Ĉinio
  • Revizii la leĝaron kaj forigi la leĝojn kiuj stimulas elirigon de fabrikoj el la lando
Laŭ mi, tioj estas konkretaj kaj kompreneblaj paŝoj. Ĉu ili ne plaĉas al vi?
Estas fantazioj. Ĉu vi ne legis kion mi jam skribis? Li (kaj lia ekonomistoj) estas la kremo de la kultivaĵo de tutmonda kapitalismo; homoj kiuj helpis konstrui la mondo ke ili (nun) asertas ke ili volas detruas. Rigardu al la homoj ĉirkaŭ Trump, ekzemple: Rudy Giuliani kiu donis impostojn reduktojn al grandaj firmaoj dum ili samtempe translokiĝis ilia fabrikado kaj servo laborpostenoj al Azio!

Trump ne havas kontrolo super Ĉinio. Tial tiuj specifa asertoj pri Ĉinio estas malplenaj.

La Usona ekonomika superregado (kaj la sukcesoj de Trump mem) estas konstruita sur ĉio li asertas ke li volas detrui. Ĉu vi vere pensas ke kion li diras estas realeco?

Kial vi konstante demandas ĉu ĉi tiuj aferoj plaĉas al mi? Mi jam diris ke mi estas kontraŭ ĉi tiu specifa speco de tutmondiĝo kaj subkontraktado. Mi parolas pri kio eblas. Ĉu vi vizitas buĉisto por aĉeti legomoj? Ne? Do, kial vi rigardus al arkitektoj kaj profitantoj de tutmonda-kapitalismo por solvo de la efektoj de tutmonda-kapitalismo?

JoeyJoJo (Montri la profilon) 2016-novembro-14 19:06:28

Ĉu lia malamo estas malgrava laŭ vi, Fuzzy? Mi timas pri la sekureco de miaj amikoj. Homoj ekakceptas faŝismon, kaj mi neniam akceptos tion.

Fuzzy (Montri la profilon) 2016-novembro-14 20:56:23

Bone, Vestitor, sed kial Clinton estas pli bona ol Trump?

Fuzzy (Montri la profilon) 2016-novembro-14 20:59:04

JoeyJoJo:Ĉu lia malamo estas malgrava laŭ vi, Fuzzy? Mi timas pri la sekureco de miaj amikoj. Homoj ekakceptas faŝismon, kaj mi neniam akceptos tion.
Kiaj estas viaj amikoj, ĉu malleĝaj enmigrintoj? Aŭ kiel Trump minacas al ili?

Vestitor (Montri la profilon) 2016-novembro-14 22:13:45

Fuzzy:Bone, Vestitor, sed kial Clinton estas pli bona ol Trump?
Kial vi demandas al mi? Mi ne estas subtenanto de Clinton.

Tamen...ŝi ne estas 'pli bona', ŝi estas nur 'malpli katastrofa'.

Reen al la supro