Al la enhavo

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

de morico, 2017-julio-03

Mesaĝoj: 270

Lingvo: Esperanto

morico (Montri la profilon) 2017-julio-20 14:06:45

Referenco
Comparative characteritics of English and Esperanto
http://www.sat-amikaro.org/article810.htm

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-20 18:23:24

morico:
MiMalamasLaAnglan:
morico:Ĝis nun la ĉefaj internaciaj lingvoj estis la lingvoj de la ĉefaj imperioj : ĉina, greka, latina, araba, franca, angla k.t.p.

La ĉefaj teknikaj kaj kulturaj revolucioj enigis ŝanĝojn en la hierarkio de la imperiaj lingvoj.

La unua tutmondiĝo okazis kun la presejo de Gutembergo (1450), la malkovriĝo de Ameriko fare de Kristofo Kolumbo (1492) kaj la unua ŝipado ĉirkaŭ la Terglobo fare de Fernando Magelano en 1522. La presejoj ebligas verki por granda nombro da homoj en la naciaj lingvoj. Samtempe, por la internacia komunikado, la lingvo de la ĉefa plej grava Eŭropa regno iom post iom anstataŭigis la latinan kaj fariĝis la plej grava : la franca.
Ĉu vi diras, ke Esperanto nun estas la internacia lingvo? Ĝi devas esti la plej parolata lingvo. Mi pardonpetas pro mia malbona Esperanto. Mi estas komencanto.
Ne, nun la plej parolata lingvo por la internacia komunikado estas la angla.

Mi faras hipotezon. Dum la du unuaj tutmondiĝoj (16-a ĝis 18-a jarcento , poste 19-a ĝis 20-a jarcento) okazis ŝanĝoj pri la plej gravaj lingvoj por la internacia komunikado. Tiu ŝanĝo estos ankaŭ ebla por la tria tutmondiĝo dum la 21-a jarcento

La lingvaj avantaĝoj de Esperanto kiel internacia lingvo estas gravaj kompare kun la angla: internacia per celo kaj konstruo, neŭtra, justa, mezfoje dekfoje pli facila, do pli simpla, regula kaj klara k.t.p.
Tiuj lingvaj avantaĝoj povos pli malfrue kompensi la ekonomikajn malavantaĝojn. La angla estas hodiaŭ minimume 1000 foje pli instruata en la lernejoj kiel lingvo du ol Esperanto. Ĝi havas nun superregadon por ĉefaj internaciaj funkcioj: aferoj, scienca esplorado, turismo, lingvo ponto por la traduko k.t.p.

Du senaroj estas eblaj.
- 95% de la monda loĝantaro, kiuj ne estas angla-naskiĝ-parolantaj, restas mond-civitanoj de dua aŭ tria klaso kaj la registaroj akceptas la "tutan anglan". La militoj daŭras ĝis nuklea milito ĉar la plej gravaj militoj estas ofte ankaŭ lingvaj militoj.

- Multaj landoj akceptas ke Esperanto estas instruata kiel lingvo saltotabulo por la aliaj lingvoj. Kun la facileco de lernado de esperanto en la lernejoj kaj sur Interreto , ĝi kreskigos tre rapide. La homaro tiam havos gravan neŭtran lingvon kaj povos eviti sian detruon,

La transiro de la unua ĝis la dua senaro kostas kvazaŭ nenion, ĉar la saltotabulo Esperanto en la lernejoj ebligas ŝpari multe horoj en la lernado de aliaj lingvoj.
Ŝangbrilanta ĝeneraĵo. Neklare.

morico (Montri la profilon) 2017-julio-23 22:20:01

Kelkaj komparaj karakterizaĝoj de angla kaj Esperanto (Eo)

Identigo de la gramatika funkcio : en angla konfuza, multe da gramatikaj rilatoj ne estas esprimataj ;en Eo klara kaj tuja.
Sintakso : en angla rigida, fiksita vortordo ; en Eo tre subtila
Vort deriviĝo * : en angla limigitaj ebloj (5%); en Eo vastegaj ebloj (17%)
Idiomoj : en angla tre multnombraj ; en Eo preskau ne ekzistantaj
Homonimoj aŭ sama skribo:en angla tre multnombraj ; en Eo preskaŭ ne ekzistantaj
Multsignifo **: en angla tre ofta (1); en Eo malofta

Fontoj :
* "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto", Dr John C. Wells; professor of English language phonetics at University College London.
** Edward Thorndike, a famous American teacher and educationalist.
(1) - 21 120 different meanings for the 850 words of the basic vocabulary.

Tio klarigas kial la traduko kun angla, kiel lingvo fonto aŭ pontolingvo , estas ofte malbona, kaj kial la uzo de esperanto kiel helpa komuna lingvo povus plibonigi la tradukojn.

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-23 22:39:55

morico:Kelkaj komparaj karakterizaĝoj de angla kaj Esperanto (Eo)

Identigo de la gramatika funkcio : en angla konfuza, multe da gramatikaj rilatoj ne estas esprimataj ;en Eo klara kaj tuja.
Sintakso : en angla rigida, fiksita vortordo ; en Eo tre subtila
Vort deriviĝo * : en angla limigitaj ebloj (5%); en Eo vastegaj ebloj (17%)
Idiomoj : en angla tre multnombraj ; en Eo preskau ne ekzistantaj
Homonimoj aŭ sama skribo:en angla tre multnombraj ; en Eo preskaŭ ne ekzistantaj
Multsignifo **: en angla tre ofta (1); en Eo malofta

Fontoj :
* "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto", Dr John C. Wells; professor of English language phonetics at University College London.
** Edward Thorndike, a famous American teacher and educationalist.
(1) - 21 120 different meanings for the 850 words of the basic vocabulary.

Tio klarigas kial la traduko kun angla, kiel lingvo fonto aŭ lingvo ponto, estas ofte malbona, kaj kial la uzo de esperanto kiel helpa komuna lingvo povus plibonigi la tradukojn.
Ŝanĝbrilantaj ĝeneralaĵoj.

vincas (Montri la profilon) 2017-julio-24 10:49:24

morico:95% de la monda loĝantaro, kiuj ne estas angla-naskiĝ-parolantaj
Tre bone. La angla estas neutrala lingvo. Taŭga al ĉiuj.

morico (Montri la profilon) 2017-julio-24 18:13:40

vincas:
morico:95% de la monda loĝantaro, kiuj ne estas angla-naskiĝ-parolantaj
Tre bone. La angla estas neutrala lingvo. Taŭga al ĉiuj.
La angla ne estas neŭtrala lingvo, sed imperia lingvo de la du pli grandaj potencoj de la 19-a kaj 20-a jarcento, La angla-naskiĝ-parolantoj ne estas en justa pozicio kun la 95% aliaj. La E.U. diras ke 12% de la E.U. Eŭropanoj parolas bone la anglan, 12% sufiĉe bone,, 12% iomete kaj 64% tute ne. Tamen ĉiuj aŭ preskaŭ lernis la anglan.La problemo estas ankoraŭ multe pli grava en Azio, Afriko kaj Latina Ameriko.

Tio estas pli facila kaj rapida lerni unue Esperanton kaj poste aliajn lingvojn ol nur la angla.Por komerci en diversajn landojn, la firmoj devas koni la diversajn lingvojn de tiuj landoj.

Roch (Montri la profilon) 2017-julio-24 21:14:53

morico:Referenco
Comparative characteritics of English and Esperanto
http://www.sat-amikaro.org/article810.htm
l
http://www.sat-amikaro.org/article810.html

inkluzivigo de l rideto.gif

morico (Montri la profilon) 2017-julio-25 06:52:44

Dankon Roch por la referenco.

Por la parola lingvo, la miskompreno estas multe malpli grava per Esperanto dank'al la du fonetikaj reguloj de ĝia baza gramatiko.

La angla estas fonto de miskompreno iamfoje inter angla-naskiĝparolantoj kaj tre ofte kun la aliaj kaj por la tradukoj.

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-27 21:14:48

morico:Dankon Roch por la referenco.

Por la parola lingvo, la miskompreno estas multe malpli grava per Esperanto dank'al la du fonetikaj reguloj de ĝia baza gramatiko.

La angla estas fonto de miskompreno iamfoje inter angla-naskiĝparolantoj kaj tre ofte kun la aliaj kaj por la tradukoj.
Mi lernis Esperanton ĉar mi ne plu kredis ke mi povas kompreni la anglan. Kaj mi eĉ estas naskiĝ-parolanto. Ekzemple, tiu tezo estas nur polisemio. Ĉu li intencis signifi la reĝistaron, aŭ la ŝtatĉefon unu ne kiel la alia?

morico (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-01 09:05:51

Grava riproĉo por la kontraŭuloj al Esperanto estas uzi du diakritikajn signojn ^kiel ĉ kaj ŭ. Oni povas uzi ankaŭ la h-skribon, ch ktp, kiam ni ne povas skribi la diakritikajn signojn.

Kiom da diakritikaj signoj ni devus uzi en la angla se ni volus fonetikan skribon: 10?15? 20? 25?ankaŭ pli?

Vera internacia lingvo devas havi fonetikan skribon, ĉar pli ol 90% de la monda loĝantaro scias legi kaj skribi kaj preskaŭ ĉiuj uzantoj de internacia ilo de komunikado estas en la 90%

Reen al la supro