K vsebini

kalkuloj

od Joffry, 07. februar 2019

Sporočila: 29

Jezik: Esperanto

sergejm (Prikaži profil) 10. februar 2019 21:34:04

dekduono = 1 / 12

Metsis (Prikaži profil) 11. februar 2019 07:02:40

sergejm:dekduono = 1 / 12
<hontgesto> He, mi daŭre vivis en mondo de reeloj.

Metsis (Prikaži profil) 11. februar 2019 07:03:57

StefKo:Respekto, Metsis, pro via sciado!

Tiel oni diras en Polujo, eĉ "respektego".
Dankon.

amigueo (Prikaži profil) 13. februar 2019 20:49:32

Ankoraŭ la ŝajnan konflikton inter komo kaj punkto, oni povus rondiri parole per:

1,2 = 1.2 = unu un(uo) du = unu o du = unu dŭa du = unu fingro du
nek komo, nek punkto!

alternativoj: alia vorto por diri UNUO. kiu vorto? simple: FINGRO ĉar la unuoj estas fingroj la malplej abstraktaj.
fingro en kiu lingvo?
dŭa (doigt)? UNU DŬA DU

UNU en alia lingvo?
endogama solvo: UNU O DU,
ĉar "-o" estas iel "UNU da io".

Metsis (Prikaži profil) 14. februar 2019 14:41:12

amigueo:Ankoraŭ la ŝajnan konflikton inter komo kaj punkto, oni povus rondiri parole per:
Ne ekzistas konflikto, ĉar E-o unusence uzas komon kiel decimala signo. Vd. PMEG.

Kaj oni diras la nombroj dise post la signo:

PMEG:
46,987 kvardek ses komo naŭ ok sep (ne *...komo naŭcent okdek sep*)

amigueo (Prikaži profil) 14. februar 2019 19:07:54

Alia legitima dubo, eĉ ĉe mi:
2 on 3 = 2/3
??

mimoprobegal (Prikaži profil) 14. februar 2019 20:06:27

2 on 3 = 2/3

du dividite per tri estas (egalas al, faras) du trionoj

88,8688 : 16,58 = 5,36
okdek ok kaj ok mil sescent okdek ok dekmilonoj dividite per dek ses kaj kvindek ok centonoj estas kvin kaj tridek ses centonoj

2657843,12345 estas du milionoj sescent kvindek sep mil okcent kvardek tri kaj dek du mil tricent kvardek kvin centmilonoj

Metsis (Prikaži profil) 15. februar 2019 10:00:07

mimoprobegal:2 on 3 = 2/3

du dividite per tri estas (egalas al, faras) du trionoj

88,8688 : 16,58 = 5,36
okdek ok kaj ok mil sescent okdek ok dekmilonoj dividite per dek ses kaj kvindek ok centonoj estas kvin kaj tridek ses centonoj

2657843,12345 estas du milionoj sescent kvindek sep mil okcent kvardek tri kaj dek du mil tricent kvardek kvin centmilonoj
amigueo,

Kio signifas "on" en "2 on 3"? Se temas pri onoj, oni povas diri kiel mimoprobegal diris: du trionoj. Se la partoj de la racionala nombro ne estas entjeroj, oni devas uzi alian formon. Eble ekzistas aliaj, sed mi scias nur vorton "super": x/y ("ikso super ipso") [angle "over", svede "över", germane "über", finne "jaettuna"(=dividite per)]

mimoprobegal ,

Ne. 88,8688 : 16,58 = 5,36 elparolas kiel "okdek ok komo ok ses ok ok dividite per dek ses komo kvin ok egalas/estas/faras kvin komo tri ses". Oni elnombras la decimalan parton, ne formas iun nombron.

mimoprobegal (Prikaži profil) 15. februar 2019 19:42:45

Metsis:mimoprobegal ,

Ne. 88,8688 : 16,58 = 5,36 elparolas kiel "okdek ok komo ok ses ok ok dividite per dek ses komo kvin ok egalas/estas/faras kvin komo tri ses". Oni elnombras la decimalan parton, ne formas iun nombron.
mi ne konsentas.
ekz. 3 2/5 estas tri kaj du kvinonoj (sen iu KOMO)
samtempe 3 2/5 = 3 4/10 = 3,4 do, tri kaj kvar dekonoj

en mia gepatra lingvo ( la rusa) ni diras 'tri plenaj du kvinonoj' aŭ 'tri plenaj kvar dekonoj'
ruse - "3 2/5 - три целых две пятых" или "3,4 - три целых четыре десятых"

mimoprobegal (Prikaži profil) 15. februar 2019 19:43:15

lineday588:+LINE:day588+男人尋樂秘密基地+台中出差旅遊外約找服務+LINE:day588【掃一掃約MM看照】
+LINE:day588+男人尋樂秘密基地+高雄出差旅遊外約找服務+LINE:day588【掃一掃約MM看照】
+LINE:day588+男人尋樂秘密基地+台北出差旅遊外約找服務+LINE:day588【掃一掃約MM看照】
+LINE:day588+男人尋樂秘密基地+新竹出差旅遊外約找服務+LINE:day588【掃一掃約MM看照】
+LINE:day588+男人尋樂秘密基地+彰化出差旅遊外約找服務+LINE:day588【掃一掃約MM看照】
+LINE:day588+男人尋樂秘密基地+台南出差旅遊外約找服務+LINE:day588【掃一掃約MM看照】
+LINE:day588+男人尋樂秘密基地+南投出差旅遊外約找服務+LINE:day588【掃一掃約MM看照】
+LINE:day588+男人尋樂秘密基地+台灣出差旅遊外約找服務+LINE:day588【掃一掃約MM看照】
+LINE:day588+男人尋樂秘密基地+本土出差旅遊外約找服務+LINE:day588【掃一掃約MM看照】
【要兼職找我唷~未滿18歲未成年禁止加入】
externalImage.png
externalImage.png
externalImage.png
iru kacen

Nazaj na začetek