Al la enhavo

Nova versio de PMEG

de robinvdv, 2019-aprilo-09

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2019-aprilo-16 17:38:50

Mi penos kompreni.

Esperanto havas du personajn pronomojn por homoj: li kaj ŝi. La unua estas uzata por viroj kaj la dua por virinoj. Tamen estas personoj, kiuj estas neduumaj, t.e. kiuj ne falas rekte en neniun el tiuj du kategorioj.

Nun la propono estas enkonduki "ri" kiel tria homa persona pronomo, fakte ŝanĝonte la nunan duuman sistemon al triuma sistemo. Evidente tio indikas, ke estas ekzakte tri genroj de personoj: viraj, virinaj kaj neduumaj.

Enkonduki nur "ri" ŝajnas al mi diskriminacie kontraŭ netriumaj personoj.

Kial ni disktriminaciu kontraŭ netriumaj personoj?

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-aprilo-16 22:11:23

La francaj revoluciuloj inventis novan kalendaron kun dektagaj semajnoj kaj nomoj de kultiviloj anstataŭ tiuj de sanktuloj. Ili postulis, ke oni alparolu sin per "civitano" anstataŭ "sinjoro". La soveta revolucio postulis "kamarado"-n por tio. Sed tiuj modoj estis poste forlasitaj.

Se oni ekuzas tiun logikon, kian biciklon la luisto devas proponi al neduumulo por ne ofendi... tiun personon? Ĉu oni eĉ devas inventi novajn modelojn? Kial sin limigi je la gramatiko? Miaopinie, tiaj postuloj kreas pli da problemoj ol ili solvas.

al.lastor (Montri la profilon) 2019-aprilo-26 09:43:51

abc_vz:Mi ne uzados la pronomon ri ĝis Akademio de Esperanto akceptos ĝin.
Mi ankaŭ ĝi ne uzu, se AdE la pronomon ne akceptos.

Vivuesperanto (Montri la profilon) 2019-junio-05 19:54:29

Vortoradiko "ip" jam ekzistas, do, sufikso "ip" ne taŭgas. Ni ja povas uzi sufikson "in", kiel memstaran vortoradikon: "ino".
ip/o de koleopteroj, borantaj galeriojn en la subŝelo de arboj por tie demeti siajn ovojn.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-junio-05 22:59:34

Mi malŝatas t.n. politikan korektecon, ĉar ĝi postulas klopodojn de la memoro aŭ de l' atento. Kiam oni maljuniĝas, tiuj mensaj funkcioj ne estas tiel bonaj kiel ĉe gejunuloj. Do tiuj-ĉi povas pensi, ke politika korekteco estas ia diskriminacio kontraŭ ili.

Mi kredas, ke povas esti justa medio inter malrespekto kaj submetiĝo al ŝajne absurda modo: oni povas agi samkiel por homoj kiu bezonas aŭ deziras specialajn manĝojn, pro diversaj kaŭzoj: alergio, religio, vegetaranismo, timo de ĥemiaĵoj, ktp... sed estas ilia respondeco averti kaj rememorigi la eventualajn gastigantojn pri siaj specialaj kutimoj.

Tiel oni faru pri personoj, kiuj deziras, ke oni alparolu al ili per speciala maniero. Ekzistas variaj respektformoj en la diversaj lingvoj, kiesl parolantoj foje nepre volas, ke oni respektu ilin. Ekzemple, en la laboristaj asocioj (ĉefe en Francio), oni ofte alparolas al iu dirante "ci" anstataŭ "vi", ĉar tio supozeble kreas pli da proksimecon kaj egalecon inter samasocianoj. Estas ilia rajto peti tion, sed estas ankaŭ ilia devo informi tiun, kiujn nescias pri tia kutimo.

Metsis (Montri la profilon) 2019-junio-06 07:27:41

Ne. La ideo de ri estas, ke ekzistas nur unu singulara tria persona pronomo, kiu ĉiam taŭgas. Kiam mi skribas pri vi "Nornen antaŭe skribis… Ri pensis, ke…", kiam Altebrilas bezonas indiki min "la ideoj de Metsis estas, kiel mi diplomate dirus… ke riaj ideoj…", kompaktige kiam oni parolas pri iu ajn tria persono.

Reen al la supro