K vsebini

Ĉu skribi "pli da" kaj "plu da" same kiel " plua" kaj " plia"

od Nala_Cat15, 28. julij 2019

Sporočila: 9

Jezik: Esperanto

Nala_Cat15 (Prikaži profil) 28. julij 2019 00:12:37

Ĉu skribi "pli da" kaj "plu da" same kiel "plua" kaj " plia"

Ĉu ĉi tiuj aferoj esence estas la samaj?

sergejm (Prikaži profil) 28. julij 2019 02:16:57

"pli" rilatas al kvanto, "pli da" signifas "pli multe da".
"plu" rilatas al daŭro de ago en tempo kaj/aŭ spaco.
"plu da" estas malofte uzata, en tekstaro.com mi trovis nur "ne plu da", ekz. "ne plu da mono"
Ofte la diferenco estas malgrand, vi povas uzi ambaŭ:
"plua manĝaĵo": la kelnero alportos jam menditan manĝaĵon laŭ ordo.
"plia manĝaĵo": vi volas manĝi ion pli.

Nala_Cat15 (Prikaži profil) 28. julij 2019 03:31:32

Mi demandis ĉu pli da estas same kiel plua, kaj ĉu plu da estas same kiel plua. Mi bedaŭras pro la konfuzo

Ĉu Plu da = plua? Kaj
Ĉu Pli da= plia?

Nala_Cat15 (Prikaži profil) 28. julij 2019 04:39:53

Klarigante plu, ĉu diri

“ mi volas pli da manĝaĵo“ same kiel “ mi volas plian manĝaĵon” ???

kaj

“Mi volas plu da manĝaĵo” same kiel “ mi volas pluan manĝaĵon”???

sergejm (Prikaži profil) 28. julij 2019 08:01:09

"Mi volas plu da manĝaĵo" sonas strange. "Plu" rilatas al "volas", ne al "manĝaĵo". Diru "mi plu volas manĝaĵon".
En tekstaro.com mi trovis nur negativajn ekzemplojn de "plu da". "Ne plu da manĝaĵo" estas mallongigo de "ne estas plu eĉ iom da manĝaĵo".
"Plu" rilatas al ago, do "pluan manĝaĵon" vi devas manĝi tuj, sed "plian manĝaĵon" vi povas kunpreni kaj manĝi poste.
"Pli da" ofte estas ekvivalenta al "plia" (sed la lasta povas havi akuzativon, post "da" akuzativo neniam estas).

Nala_Cat15 (Prikaži profil) 28. julij 2019 22:58:15

Sporočilo je skrito

Nala_Cat15 (Prikaži profil) 28. julij 2019 22:58:39

dankegon.

Metsis (Prikaži profil) 29. julij 2019 09:48:53

Ankaŭ mi ofte miksas "pli" kaj "plu", sed kiel Sergejm jam diris, "pli" rilatas al kvanto kaj "plu" al tempo aŭ spaco.

Kvankam teorie oni povas formi adjektivajn vortojn "plia" kaj "plua", miasperte en praktiko ili ne estas tre ofte uzataj. Kelkaj uzoj de ili laŭ Tekstaro.com:
  • Se oni bezonas nenion plian,…
  • …kun ia plia sento
  • …tamen li ne povis memori pri io plia
  • Ni transiru nun al la pluaj faktoj.
  • Sed post plua pripensado…
  • …en la tempo de la plua veturado…

sudanglo (Prikaži profil) 29. julij 2019 14:55:55

Ni atendu ankoraŭ pliajn 5 minutojn (au 5 pliajn minutoj) . Eble ŝi maltrafis la buson.

(Bone! Sed ni ne atendu pli ol 5 minutojn. Mi timas ke ni maltrafos la komencon de la filmo, se ni atendos pli longe)


Mi pensas ke oni ne dirus 'ni atendu ankoraŭ pli 5 da minutoj (aŭ 5 pli da minutoj)'.

Se mi pravas, almenaŭ en tiu imagita dialogo 'pliaj' ne estas anstataŭigebla per 'pli da'.

Nazaj na začetek