Al la enhavo

Internacieco bezonas internaciecaĵojn

de Zam_franca, 2019-decembro-07

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-07 22:07:49

Esperanto estas monda lingvo. Homoj ĝin parolas en multe da landoj. Ĝi estas simple lernebla sur la reto, ekzemple ĉi tie. Historie, asocioj ritmdonis pri la ekzisto de la lingvo. Ili organizis la kongresojn, kunigas la esperantistojn, kaj vendadis librojn.
Hodiaŭ, multe da Esperanto-parolantoj ja ne partoprenas je asociaj agadoj. Ili apreziadas la riĉecon de la Esperanto-kulturo, ekzemple per legi revuojn kiel Monato. Sed tiuj homoj, kiuj ne estas asocianoj, ne nepre emas fari la longan demarŝon skribi formularon por aĉeti librojn al iu asocio, kiam Amazono tiom pli simplas. Sed ĝi ne proponas tiom da libroj, kiom la asocioj proponas. Tial eble ĉi-lastaj devus foroferi la profiton kaj preferigi la vivecon de la Esperanto-kulturo, per multobligi la kunagadojn kun grandaj firmaoj kiel Amazono, eĉ se tio iom forigis la maljunan spiriton de solidareco inter la nemultaj esperantistoj kaj tiun helpemecon ja ĝuitan. Sed Esperanto iĝis ege pli grava rete ekde la 2000-jaroj, kaj se esperantistoj volas, ke ĝi famiĝu ankoraŭ pli, necesas ja ŝanĝigi la tradiciajn metodojn. Necesas al internacieca lingvo internaciecaĵoj. Estas la unua paŝo.

Reen al la supro