Al la enhavo

Ĉu en via lando oni elmetas kaj ornamas Kristnaskarbon?

de Jxusteno, 2019-decembro-16

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-16 20:22:29

Kredeble jes. Mi tamen volus paroli pri iomete alia afero, nome, pri "tradicio" drinki. Mi persone estas tute kontraŭ drinkado, fumado, drogado, t. e. por la sano.
Je Kristnasko multaj ornamas Kristnaskarbon, kantas Kristnaskajn kantojn, donacas ludilojn al la infanoj, festenetas en rondo de l' familio... Tamen bedaŭrigas tio ke multaj drinkas kaj malsobriĝas en tiaj festenetoj. Estas tre malagrable, kiam oni tentas naskontinojn ke tiuj drinku, estas tre malagrable kiam oni drinkigas adoleskantojn aŭ eĉ infanojn, estas tre malagrable kiam oni alportas malutilon al sia propra sano kaj al sano de siaj proksimuloj. Mi esperas ke vi ne akompanigos sian familirondan festeneton al malsobrigiloj.

Feliĉon kaj sanon!

Amike, Ĵusteno.

LaAnaso (Montri la profilon) 2019-decembro-18 22:02:20

Kio estas Kristnaskarbon? Mi ne opinias ke mia lando havas tiu.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-18 22:26:40

LaAnaso:Kio estas Kristnaskarbo? Mi ne opinias ke mia lando havas tion.
Angle : "Christmas tree"

LaAnaso (Montri la profilon) 2019-decembro-18 23:10:15

Ha ha ha ha. Mi denkis ke li diris karbon.
Jes, mia lando havas Kristnaskarbon.
Mi opinias ke Kristnaskarboj originis de Germanujo, ĉirkaŭ 1870.

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-19 08:08:45

Julhilsning fra Finland til Danmark!

Jes, ni havas jularbon.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-decembro-19 12:48:10

Kiel sciatas, en pasintaj jaroj islamaj enmigrantoj en kelkaj eŭropaj landoj aktive protestis kontraŭ publikaj (surstrataj) kristnaskaj arboj kaj kelkloke eĉ bruligis ilin. Interesas, ĉu ĉi-jare adeptoj de Mahometo permesos al indiĝenaj eŭropanoj senzorge ĝui la feston ĉirkaŭ koniferaj simboloj de Kristanismo?

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-19 13:09:20

La mesaĝo estas kaŝita.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-decembro-19 13:33:43

Ŝajnas, ke kamarado Metsis intencis ion repliki, sed ial redecidis.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-19 14:49:46

IgorSokoloff:Kiel sciatas, en pasintaj jaroj islamaj enmigrantoj en kelkaj eŭropaj landoj aktive protestis kontraŭ publikaj (surstrataj) kristnaskaj arboj kaj kelkloke eĉ bruligis ilin. Interesas, ĉu ĉi-jare adeptoj de Mahometo permesos al indiĝenaj eŭropanoj senzorge ĝui la feston ĉirkaŭ koniferaj simboloj de Kristanismo?
Ĉu malsobriĝo estas simbolo de la Kristanismo? Ŝajnas al mi, ke vi ne estas Kristano, sed eble nur portas kruceton kaj arogante nomas sin "Kristano"... Eble vi eĉ estas el tiuj, kiuj opinias, ke torturado de samseksemaj personoj, ekzekutado de "herezuloj", perforta baptado, forbruligado de judaismaj libroj, batado de infanoj ankaŭ estas "nedisputebla parto de la Kristanismo". Kiam vi lastfoje plorante preĝis al Dio? Kiam vi lastfoje dimanĉumis? Kiam vi lastfoje fastis?
Se vi estas el tiuj, kiuj opinias, ke botelo da brando kaj malespera ĝemo de infanoj, suferantaj pro malsobraj parentoj, estas "simbolo de Kristanismo", "Gott mit uns", ĉu?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-decembro-19 15:29:24

Histerie-patosa kaj iom mallogika klukado de ankoraŭ unu "coq gaulois"...
Dankon, Žustenčik... Vi sukcesis amuzi min.

Reen al la supro